About this blog

  • 20 posts
  • 4 266 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 9, 2009

Esperanto-klavaroj

Jurij Finkel aperigis novan version de lia help-programo EK (Esperanto-Klavaro). Per EK oni povas tajpi ĉapelitajn literojn en Vindozajn programojn.

Por tajpi ĉapelitajn literojn (kaj ankaŭ alilingvajn literojn!), sed nur en Firefox, mi rekomendas la kromprogramon abcTajpu.

Simila programo, kiun mi ankoraŭ ne provis, estas Tajpi.

Published at 19:16 ( 1 comment / 52 visits )
This post is public

October 7, 2009

pilkoj refoje

Antaŭ nelonge mi menciis la ludpilkojn kiuj ĉiam troviĝas en proksima rivereto post pluvoj. Nu, post lasta pluvo, mi vidis oranĝkoloran pilkon sur la kota bordo. Korbopilko. Hodiaŭ ĝi ankoraŭ restis. Post kelkaj minutoj da promenado, mi revidis la korbopilkon, sed ne en la koto... ĝi flosis meze de la rivero. Kvazaŭ ĝi atendis min antaŭ ol foriri. Adiaŭ, sinjoro pilko! Sed tiam mi rerigardis al la koto... jen la pilko! Estas du korbopilkoj! Mi scivolas kiom da pilkoj morgaŭ troviĝos.

Published at 20:17 ( 1 comment / 131 visits )
This post is public

September 19, 2009

Ŝerco

- Panjo, nia instruistino ankoraŭ neniam vidis ĉevalon.
- Kiel do?
- Mi desegnis ĉevalon. Ŝi venis kaj demandis min: "Kio estas tio?"

- senhonte ŝtelita de lernu! hodiaŭ

Published at 20:16 ( 3 comments / 127 visits )
This post is public

September 17, 2009

Trovita!

En junio mi skribis blogeron pri foto kiun mi ŝatas sed ne povis retrovi. Hodiaŭ mi hazarde retrovis ĝin dum foliumado tra la galerio de Ania, kies nomon mi vidis en la ĉiutaga retmesaĝo de ipernity "Kio estas nova en via reto?". Jen la foto. Dankon, Ania!

Published at 23:35 ( 1 comment / 108 visits )
This post is public

August 29, 2009

Micke Englund

Ĉu vi havas informon pri Micke Englund, iama membro de la bando Amplifiki? La plej freŝan mi trovis sur la Reto estas de 1999. Ĉu li malaperis?

Published at 16:46 ( 2 comments / 138 visits )
This post is public

Published at 04:20 ( 2 comments / 276 visits )
This post is public

August 20, 2009

Instruista Demando

Instruisto: Se domo havas kvar ŝtuparojn, kaj ĉiu ŝtuparo havas dek ŝtupojn, kiom da ŝtupoj oni devas supreniri, por atingi la supron?

Petro: Ĉiujn.

Published at 13:02 ( 3 comments / 136 visits )
This post is public

August 20, 2009

Ĝena odoro

Joĉjo trovis mefiton, kaj decidis fari ĝin dombesto.
"Sed kie vi metos ĝin," demandas lia amiketo Toĉjo.
"Ho, ĝi loĝos en mia dormoĉambro," respondas Joĉjo.
"Sed ĉu la odoraĉo ne estos ĝena?" scivolas Toĉjo.
"Ho," diras Joĉjo "ĝi simple devos kutimiĝi al tio!"

Published at 12:49 ( 3 comments / 105 visits )
This post is public

August 4, 2009

PROKLAMO

PROKLAMO KVAZAŬ SUSPIRA AL FERPECETO KUN NEKONATA DESTINO, KIU TRA LA ŜTORMOJ DE LA HISTORIO SILENTE SIN KAŜIS EN KESTETO PLENA DE FATRASOJ ĈAR NEK AVO, NEK PATRO, NEK MI KURAĜIS ĜIN ĴETI EN RUBUJON, KAJ ANKAŬ MIA POSTEULO NE KURAĜOS

Vi transvivos min, stifteto.



- tradukis Imre Szabó

- el Unuminutaj noveloj,

elektitaj de István Örkény,

redaktis István Ertl

Published at 17:27 ( 2 comments / 196 visits )
This post is public

July 29, 2009

Marie Schröder

Marie Schröder estis juna esperantistino kiu akcidente mortis survoje al la Barcelona UK en 1909, pro falo de sur Monto Pilato en Svislando. Epitafo sur ŝia tomboŝtono tekstas...

DANKON PRO VIA LABORO
POR ALTA KARA CELO
MEM VI RESTOS EN MEMORO
DE ANOJ DE L'VERDA STELO

Ĉirkaŭ jarcento poste, la bando Esperanto Desperado uzis tiujn vortojn en sia kanto Omaĝe al Marie Schröder.

Published at 23:25 ( 3 comments / 149 visits )
This post is public

July 22, 2009

Geek Love Song V1.1

Ĉe youtube, "mi amas vin" en kelkaj (konstruitaj, plejparte) lingvoj...

Geek Love Song

Published at 14:34 ( 0 comments / 67 visits )
This post is public

July 17, 2009

pilkoj

Mi ne scias, kio troviĝas oriente al mia laborejo. Sed post pluvoj, pilkoj flosas sur la rivereto preterpasanta nin. Plaĝpilkoj, korbpilkoj, piedpilkoj... kutime nur unu, sed fojfoje kelkaj. Pluvas lastan nokton, kaj hodiaŭ mi pensis ke la pilkoj mankas... sed tie, sur la bordo, en la koto... jen, tenispilko! Iam mi esploros eosten...

Published at 17:38 ( 0 comments / 95 visits )
This post is public

July 13, 2009

La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Lastatempe aperis nova Esperanto-versio de la libro "Alice's Adventures in Wonderland". (Mi kontrolis ĝin kaj iomete korektis la originalan tradukon.) Foto de la kovrilo kaj plua informo troviĝas ĉe http://www.ipernity.com/doc/ailanto/5373294

Published at 02:54 ( 0 comments / 103 visits )
This post is public

June 22, 2009

reloj en neĝo

Ie ĉi tie mi vidis foton de fervojaj reloj en neĝo, far esperantisto mi kredas, sed eble ne. Nun mi ne povas retrovi ĝin. Ĉu vi scias, kie estas tia foto?

Published at 04:47 ( 2 comments / 127 visits )
This post is public

May 1st, 2009

6+9=?

Instruistino demandas al lernanto: "Se mi donacos al vi ses kuniklojn kaj via patro donacos al vi ankoraŭ naŭ kuniklojn, kiom da kunikloj vi havos en-tute?" Post iom da meditado la knabo respondas: "Dudek."

"Ĉu? Aŭskultu pli atente: mi donacos ses kaj via patro naŭ kuniklojn. Do, entute?" La lernanto denove enpensiĝis kaj dubeme ripetas la samon: "Dudek."

La mirigita instruistino malrapide ripetas la saman demandon, sed en pli konciza formo: "Ĉu ses kaj naŭ faras dudek?" La knabo respondas: "Ne, ĝi faras dekkvin."

"Kial do vi diradas: dudek?"

"Ĉar mi jam havas kvin kuniklojn."

Published at 14:26 ( 2 comments / 211 visits )
This post is public

May 1st, 2009

La himno

Renkontiĝas volapukisto, interlingvaano kaj esperantisto, kaj ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn. Iam la volapukisto demandas la interlingvaanon: Dirü, kiöm öfte la literö L apäras en la himnö dä interlingvaö?

La interlingvaano kalkulas kaj respondas: In nostra himna es 17 literas L! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas L es in himna di Esperanto?

La esperantisto kalkulas longtempe kaj diras: 192.

La volapukisto miras: Tiöm mülte? Ĉü vi pövüs kanti tiön al ni?

Kompreneble, la esperantisto bonvolemas: En la mondon venis nova sento, la la la la la la la la la la...

Published at 14:20 ( 1 comment / 117 visits )
This post is public

April 15, 2009

Vivplezureto

De la breto libron prenu,
de supraĵo polvon blovu.

Published at 15:11 ( 0 comments / 114 visits )
This post is public

April 15, 2009

Kunsidejo

Murhorloĝo.
Homoj venas, homoj iras.
Tempo pasas, horloĝo restas.

Published at 15:06 ( 0 comments / 77 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 20 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Ailanto

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...