Foto - Fernando Bizerra-BG Press
Tribo "suruí" el brazila ŝtato Rondonio anoncis la vendon de unua parto de karbonatesto-kreditojn en indiĝena teritorio. Farita laŭ mekanismo "Redd" (Reduktanta Senarbarigo-Elĵeto) arbara karbono-projekto estas la unua indiĝena programo kiu ricevis internaciajn atestojn VCS (Verified Carbon Standard) kaj CCB (Climate, Community and Biodiversity Standard).

Unua entrepreno kiu fermis kontrakton kun Suruio estas "Natura", kiu aĉetis 120.000 karbono-tunoj po US $ 1,2 miliono, laŭ indiĝena ĉefo "Almir Suruio".

Tribo loĝas en Rondonion sur areo da 248 hektaroj, kaj 1.350 loĝantoj. Por efektivigo de tiu projekto estis farita inventaron de la stokita karbono en la arbaro, kaj taksi da kiom perdus se areo-senarbarigo daŭrigis. Tiu teknika laboro estis farita de "ONG Idesam" (Instituto por konservado kaj Daŭrigebla Disvolviĝo de Amazono).

"La ciferoj devas esti fortikaj por kreditebli la projekton," diras "Mariano Cenamo", Idesam.

Li diras, ke la suruia teritorio estis kontraŭleĝa ligneltirado-celo, inkluzive kun partopreno de indiĝenoj . "Estis la alternativo, ke ili pensis por generi enspezoj. "Nun la kreditoj-vendo celas daŭrigeblajn aktivecojn kiel turismon, aŭ aliajn antaŭecajn aktivecojn. Indiĝenoj ankaŭ promesiĝas protekti la senarbarigo-areon.

Laŭ entrepreno "Natura" la akiritaj kreditoj neŭtrigos je 15% da karbona elĵeto dum 2011, 2012, kaj 2013.

Fonto: Folha de São Paulo
www1.folha.uol.com.br/ambiente