"Kaj la servisto de Sinjoro ne devas malpaci". Paulo(II TIMÓTEO, 2,24.)

Deturnu vin de tiuj, kiuj strebas al malpaco en servado al Sinjoro.
Ili ne serĉas la dian lumon por siaj koroj, sed ja konkuras pri elstareco sur la kampo de la pasemaj konsideroj. Studante la sanktajn skribojn, ili celas ne la rimedojn necessajn al sia propra ilumino, sed ja paradi ĉe malnobla kultado de sia personeco. Ili atakas tiujn, kiuj ne sekvas iliajn principojn, sin ĵetas kontraŭ lalaboroj, kiuj ne troviĝas sub ilia rekta kontrolo, ne kunlaboras krom de alte malsupren, opinias utilaj nur tiujn taksojn, kiujn ili mem plenumas, amas la senfinajn diskutojn pri la ĝusta loko de komo kaj perdas longajn tagojn por malkovri la ŝajnajn kontraŭdirojn de verkistoj, kiuj sin dediĉas al idealo de Jesuo. Neniam ili havas tempon por servoj de la kristana humileco, ĉar ilia intereso estas la persona elstareco. Ĉiam tre malinklinaj al la konjugado de la verboj helpi, pardoni kaj servi, ili konstante direktas sian atenton al la neperfekta flanko de homaro, kontraŭ kiu ili tenas vipojn sur manoj laŭ sia malbona emo al skurĝado. Ili malplacas pro ĉiuj apartaĵoj de la evangelia laboro, kaj kiam iu montriĝas perspektivoj de edifa interkonsento ili kreas novajn motivojn de perturbo.
Tiuj, kiuj aliĝas al Savanta Evangelio pro amo al malpaco, apartenas al vicoj de la plej grandaj kaj subtilaj malamikoj de Regno de Dio.
La lernanto nepre bezonas vigli por ne fali en frenezon de mordantaj kaj senutilaj paroloj.
Ni ne estas vokitaj al kverelado, sed ja al servado kaj lernado ĉe Majstro; nek al glorado de "mi", sed al plenumado de superaj decidoj por konstruado de Dia Regno en ni.

Mediume skribis Francisco Cândido Xavier de spirito Emmanuel. El la libro "Pano Nia", ĉapitro 98 - Eldono FEB.)