La suferanta planedo spertas specialajn renversegojn, kaj en sia fizika kaj atmosfera strukturo, per rearanĝado de siaj pluraj tektonikaj platoj, kaj en sia morala konstituicio. Tio okazas, ĉar la spiritoj, kiuj loĝokupas ĝin kaj ankoraŭ iradas en malsuperecaj rondoj, estas anstataŭigataj de aliaj pli altrangaj, kiuj impulsos ĝin tra la vojoj de la morala progreso tiel liberigante lokon al nova erao de paco kaj feliĉeco. La spiritoj obstinantaj en la malbono, en la malobeoj, en la voluptaĵoj kaj en la malnoblaĵoj estas malrapide translokigataj al masuperaj mondoj, kie ili elportos la sekvojn de siaj abomenindaj agoj, kaj kie ili pliboniĝos kaj prepariĝos por la reveno al la planedo, regeneriĝintaj kaj decidintaj plenumi la leĝojn de l'amo.
Aliflanke, kiuj restadis en la malsuperaj regionoj, tiuj estas alportataj al la reenkarniĝo, por ĝui la oportunan okazon de laboro kaj lernado, tiel modifante la kompatindajn kutimojn, al kiuj ili estis submetitaj, povante progresi sub la regado de Dio. En la okazo se ili oponos al la postuloj de la evoluado, tiam ili suferos specon de provizora elpurigado en primitivaj regionoj, meze inter malprogresintaj rasoj, tiel dezirante esti utilaj kaj suferante la malprofitigajn efikojn de sia ribelemo. Samtempe, noblaj spiritoj, kiuj sukcesis superi la malhelpaĵojn haltigintajn ilin en la malprospero, estas alvenantaj, por realigi la bonon kaj larĝigi la horizontojn de la homa feliĉo, laborante senlace en la rekonstruo de la socio, tiam fidelaj al la diaj decidoj. Sammaniere, misiuloj de la amo kaj la karito, devenantaj el aliaj sferoj, tegos sin per la karna survestado, por igi tiun ĉi fazon de lumiga batalo pli milda, havigante indigajn kondiĉojn, kiuj stimulos al la prospero kaj la feliĉeco.
Ne nur la fizikaj kataklismoj skuos la planedon, kiel efikon de la leĝo de detruado, generanto de tiuj fenomenoj, kiel okazas kun aŭtuno, kiu faligas la foliaron de la arboj, por ke ili povu alfronti la rigoran travintron kaj renoviĝu troabundaj ĉe la alveno de printempo, sed ankaŭ tiuj moralaj, sociaj kaj homaj, kiuj karakterizos la turmentajn tagojn, kiuj jam estas travivataj. La bataloj sin prezentas kaj individuaj kaj kolektivaj minacante detrui la vivon per neimageblaj hekatomboj. La frenezo, rezultanta el la materialismo de la individuoj, enpelas ilin en la abismon de la perforto kaj de la malsaĝeco, pligrandigante la kampon de la malespero, kiu plivastiĝas en ĉiujn direktojn. Eldetruiĝas la hejmoj, malordigas sin la amaj interrilatoj, malstrukturiĝas la institucioj, la oficejoj de laboro aliiĝas en mallojalajn konkurejojn, la stratoj de la mondo transformas sin en arenojn de perversaj bataloj, forigante konfuzamase la sentojn de solidareco kaj respekto, de amo kaj karito... La tumultemo venkas la pacon, la konflikto regpremas la amon, la neegalforta lukto anstatŭas la fratecon.
...Tamen tiuj interokazaĵoj estas nur la komenciĝo de la granda transiro.
La fataleco de la homa ekzistado estas la konkero de la amo, kiu havigas kompletecon. Estas ĉie ia neevitebla celo, kiu signigas la universalan ordon kaj la ĉeeston de aganta Kosma Konscienco.
La ribelemo, kiu elstariĝas en la homa konduto, elektis la perfonton, kiel instrumenton por sukcesigi la plezuron kiu ne alvenas al ĝi spontanee, kaŭzante bedaŭrindajn sekvojn, kiuj plivolumeniĝas en senĉesaj ofendoj. Estas neevitebla la rikolto en la semejo fare de tiu, kiu ĝin plantis kaj igis ĝin riĉa je benitaj grenoj aŭ je venenaj strangoj.
Ĉar la leĝoj de la vivo ne povas esti malvalidigitaj, tial ĉia opono kontraŭ ili aliiĝas en afliktiĝojn, malpermesante la konkeron de la bonfarto. Sammaniere, ĉar la progreso estas neevitebla, kio ne estas konkerata per la devo, tio konkeriĝos per la strukturaj sindevigoj, el kiuj ĝi estas konsistigita. La plej bona maniero, do, partopreni konscie en la granda transiro, estas per la konscio pri persona respondeco, realigante la intimajn ŝanĝojn, kiuj iĝos propraj al la harmonio de la tuto.
Neniu ekstera konkero estos profitita, se ĝi ne originos el la intimaj pejzaĝoj, en kiuj estas instalitaj la kutimoj. Tiuj ĉi, se kun pereiga naturo, devas esti anstataŭataj de tiuj, kiuj estas pli sanigaj, do favorigaj al bonfarto kaj al emocia harmonio.
En la menso estas la ŝlosilo, por ke estu realigata la granda ŝanĝo. Kiam oni regas ĝin, tiam la pensoj povas esti gvidataj en edifan direkton, kaŭzante ĝustsencajn vortojn kaj indajn agojn. La homo kiu renovigas sin morale, firme kontribuas por la ŝanĝoj okazantaj sur la planedo. Ne estas necese, ke la tumultego de la ĝeneralaj suferoj kortuŝu lin, por ke li povu efike kunlabori kun la spiritoj kiuj agadas favore por la granda transiro. Disponante je la moralaj instrumentoj por la nobliĝo, li fariĝas efika kunlaboranto, pro tio, ke li agadas kune kun sia proksimulo, por la ŝanĝo de konvinkteco pri la ekzistaj celoj, samtempe kiam li transformas sin en modelon de ĝojo kaj feliĉo al ĉiuj.
La bono allogas ĉiuj, kiuj rimarkas ĝin, kaj altiras kiom da tiuj, kiuj troviĝas malproksimaj de ĝia agado, same kiel okazas pri la ĝojo kaj pri la sano. Estas ili, kiuj havigas la pleij grandan konatan kontaĝon, ne la anomaliaj kaj afliktaj skandaloj, kiuj ŝajnas treni la homamasojn.
Ĉar malabundas ekzemploj de ĝojo, do multobliĝas tiuj de malespero, kiuj estas tuj superataj de la programoj de emocia sentebligo por la kompleteco.
La granda transiro daŭras, kaj ĉar ĝi estas necesa, la sola alternativo estas rigardi la manieron, kiel ĝi sin prezentas, kaj kunlabori, por ke la ombroj kiuj abundas sur la mondo estu malpliigataj per la Suno de la senmorteco. Nenia timo devas esti kulturata, ĉar, eĉ se okazos la morto, tiu natura fenomeno estas veturilo de la vivo, kiu sin manifestas en alia dimensio.
La vivo ĉiam respondas konforme al la moralaj demandoj, kiuj estas direktataj al ĝi.
La atenditaj ŝanĝoj, kiuj okazas, alportas ankoraŭ ne valorigatan kontribuaĵon, nome, la elĉerpadon de la sufero el la spiritaj pejzaĝoj de Tero. Dum vigle kreskas la malbono sur la mondo, la homaj estuloj fariĝas ĝiaj preferataj viktimoj, pro la egoismo, antaŭ kiu ili sin klinas, kaŭze nur de speciala elekto. La momenta doloro, kiu vundas ilin, aliflanke invitas ilin observi la urĝegan devon sekvi la fluadon de la amo, cele al l oceano de la paco.
Apenaŭ pasos la periodon de aflikto, alvenos tiu de harmonio. Ĝis tiam, ĉiaj agoj estu el amo kaj tenero, el abnegacio kaj el senkondiĉa fido al Dio.
Joanna de Ângelis.
Mesaĝo psikografita de la mediumo Divaldo Pereira Franco, en la 30-a de julio 2006, en Rio-de-Ĵanejro RJ, Brazilo.
traduko: Ana Spranger