| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
|
| eco4planet |
| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
|
|
David Blanketo's Blog
8 posts |
|
| eco4planet |
|
| eco4planet |
Legu pli pri tergloba varmigo - teksto de oktobro 2009.
"Mi ĉiam vidas anoncataj kursojn pri oratorarto, sed mi neniam vidis
anoncata kurson pri aŭskultarto.
Ĉiuj deziras lerni paroli... Neniu volas lerni aŭskulti.
Mi intencis oferti kurson pri aŭskultarto, sed mi pensas, ke neniu
enskribiĝos.
Aŭskulti estas malsimple kaj subtile.
Diras Alberto Caeiro, ke... ne sufiĉas ne esti blinda por vidi la
arbojn kaj la florojn. Ankaŭ estas necese havi nenian filozofion.
Filozofio estas monto da ideoj, en la kapo, pri kiaj estas la aferoj.
Por ke oni vidu estas necese, ke la kapo estu malplena.
Mi parafrazas Alberto Caeiro:
Ne sufiĉas havi aŭdpovon por aŭdi tion, kio estas dirata. Ankaŭ estas
necese, ke estu silento en la animo.
Jen estas do la malfacilaĵo:
Oni ne paciencas aŭdi tion, kion alia diras. Oni tuj esprimas pli
bonan opinion... miksante tion, kion la alia diris kun tio, kion oni
havas por diri, kvazaŭ tio, kion la alia diris ne estus inda je
trankvila atento kaj bezonus esti kompletigata per tio, kion oni havas
por diri, kio estas tre pli bona.
Nia senkapableco aŭdi estas la manifestiĝo pli konstanta kaj subtila
de nia aroganteco kaj vantemo. En la fundo, ni estas la plej belaj...
Mi havas iaman amikon, nome Jovelino, kiu transloĝiĝis al Usono,
stimulita de la revolucio de 1964.
Li rakontis al mi sian sperton kun la indianoj: kiam ili eksidis en
kunveno, neniu parolis. Estis longa... longa silento.
[Vidu la similecon... Ekzemple, kiam estas komenconta la koncerton, la
pianistoj sidas en silento antaŭ la piano... malfermantaj malplenojn
da silento... forpelantaj ĉiajn strangajn ideojn.]
Ĉiuj estas silentaj, atende al esenca penso...
Subite iu parolas.
Mallonge.
Ĉiuj aŭdas lin.
Post lia parolo, nova silento.
Paroli tuj sekve estus granda malrespekto, ĉar la alia elparolis siajn
pensojn... pensojn, kiujn li juĝis esencaj.
Ili estas strangaj al mi.
Necesas tempo por kompreni tion, kion la alia diras.
Se mi parolos tuj sekve, estos du eblecoj.
Unue: Mi restis en silento nur pro ĝentileco.
En la vero, mi ne aŭdis tion, kion vi diris.
Dum vi parolis, mi pensis pri la aferoj, kiujn mi diros tuj kiam vi
finos vian (stultan) diron. Mi parolos kvazaŭ vi ne estus parolinta.
Due: Mi aŭdis tion, kion vi diris. Sed, tamen, tion, kion vi diris
kiel novaĵon mi jam estis pensinta antaŭ longe. Ĝi estas malnovaĵo al
mi, tiel, ke mi eĉ ne bezonas pensi pri tio, kion vi diris.
En ambaŭ okazoj mi estas nomanta vin stultulo. Tio estas pli malbona
ol vangofrapo.
La longedaŭra silento diras le jenon: mi atente pripensas ĉion, kion vi
parolas.
Kaj tiel daŭras la kunsido.
Ne sufiĉas la ekstera silento. Estas necesa la interna silento. Seniĝo
je pensoj.
Tiam, kiam okazas la interna silento, oni ekaŭdas aferojn, kiujn li ne
estis aŭdanta.
Mi komencis aŭdi.
Fernando Pessoa konis tiun sperton... kaj aludis ion, kion oni aŭdas
en la intertempoj inter la vortoj... en la spaco kie ne estas vortoj.
La muziko okazas en la silento. La animo estas subakva katedralo.
En la fundo de la maro - kiu subakviĝadas, tiu scias - la buŝo restas
fermita. Ni estas nur vidoj kaj aŭdoj.
Tiam, liberigitaj de la bruoj de la babilado kaj de la scioj de la
filozofio, ni aŭdas la melodion, kiu ne estis... kiu, pro tia beleco,
igis nin plori.
Laŭ mi, Dio estas tio: la beleco aŭdita en la silento.
Pro tio estas grave scii aŭdi la aliajn: la beleco loĝas tie ankaŭ.
Kuneco estas tiam, kiam la beleco de la alia kaj la beleco de oni sin
ligas en kontrapunkto."
Mi konfesas, ke mi ne estas bona aŭskultanto, sed mi estas
konvinkoplena, ke mi povas lerni!"
E-igis: JKM (Salvador, BA)
|
| eco4planet |
|
| Vario de la foto el venkinto-p… |
|
| Venkinto-projekto estas pola. |
_______________________

______________________

Vidu fotojn en la albumo aŭ en la galerio de ĉi tiu paĝo.
ĉirkaŭbrakojn al ĉiuj vi.
Ana Ligia.
Amuziĝu!!!
Premu la intereto-rato sur la adreso, poste skribu vian nomon kaj premu la butonon: "submit" . Post kelka tempo... SURPRIZIĜON!!!!!!...
http://www.star28.net/snow.html
|
| Esperanto estas bela lingvo |
Intereta mondo estas fabela!!!..
Malfermu la adreson malsupre. Pasu la interreto-rato ĉirkaŭ la kapo (vango) de la junulino. Poste skribu ion vorton aŭ ion tekston en la spaco maldekstra flanko, uzanta la interpunkcio. Premu la intereto-rato sur la butono "say it". Persono parolos kion vi skribis, en la idiomo kiu vi elektis (kaj en la pikmokaĵo, aŭ regiona prononcmaniero, kiu vi elktis).
|
| Araneo el Roraimo |
Estas tre facila por prepari!!!!!!!...
Vi povas servi kun fluida ĉokolado, nuksoj, brazilaj nuksoj, arakidoj aŭ ŝorbeto.
Provu!
…read more
Laŭ difino de Diderto Freto, brazila poeto kiu la unua aperigis tutan verkon kun specimenoj de tia poeziaĵo, la ĉefaj karakterizaĵoj de la nova poemo estas “monosilabaj versoj, sen verboj, sen adjektivoj, sen pluralo, sen akuzativo kaj sen afiksoj”. Tamen la uzado de la afiksaro (prefiksoj kaj sufiksoj) estas permesata kaj ege bonvena kiel radiko.
Ni diversmaniere esprimas ideojn: per gestoj, muziko, skulptado, pentrado kaj plej ofte per vortoj. Koncerne vortojn, ni povas proze aŭ verse komuniki niajn sentojn. Plaĉas al ni aŭdado aŭ legado de frazo kia:
“Mi sentas la povon de Dio, kiam mi vidas la brilon de la suno dum la tago kaj la brilon de la steloj dum la nokto”.
Tiu sama ideo tamen montriĝas pli plaĉa kaj kortuŝa, kiam la vortoj poezie aranĝiĝas en versoj:
Bril’ / de l’ / sun’ / post / bril’ / de l’ / stel’ — / sent’ / de / mir’ / pri l’ / pov’ / de / Di’.
(Maria Fujimoto)
Aldone al la beletra valoro de tiaj unusilabaj poemoj, indas mencii tiun didaktikan. Per ekzercado de tiaj poemetoj, krom lerni bone distingi radikon meze de vorto-kunmetoj, la lernantoj havos la okazon ekuzi prefiksojn kaj sufiksojn kiel memstarajn vortojn; ili ankaŭ ekregos la bonan uzadon de prepozicioj.
Iam estiĝis favora okazo proponi verkadon de tiaj unusilabaj poemoj. La lernantoj kuraĝe akceptis la defion, kiun mi dividis je du partoj: en la komenca parto de la verkado (kiun mi nomis ‘semado’), mi mem verkis la enkondukajn unusilabojn por ke ili kompletigu la versaron; en la dua parto (kiun mi nomis ‘rikolto’), la poemetoj estas de ilia aŭtoreco mem. La lernantoj tiel multe entuziasmiĝis, ke en la fino ni kompilis pli ol cent da tiaj unusilabaj poemetoj!
Danke al tiu ekzercado, la lernantoj, dum kelkaj monatoj, diligente esploris la lingvon. Ili iom pli atentis la vortojn, lernante bone distingi radikojn meze de vorto-kunmetoj, multe zorgis pri la uzado de prepozicioj kaj eksentis la esprimeblon de la afiksaro. Ilia poemaro montriĝis ne nur didaktike efika, sed ankaŭ en kelkaj okazoj poezie ĝuinda.
Sekvas kelkaj specimenoj:
Unu el la lernantinoj, Roberta Haianon, unusilabe memorigas nin pri la ĝuo de legado:
Hor’ / de / pac’ — / leg’ / en / sol’ / sen / lim’ / sen / bru’ / sen / lac’.
[Jen tre trafa uzo de la radiko ‘sol’ fare de komencanto! Ordinare oni ĝin uzas nur adjektive.]
Per sia poemo, s-ino Maria Fujimoto vidigas nin, ke en te-cerimonio enestas multe da arto:
Fest’ / de / te’ — / er’ / de / art’ / kaj / dank’ / pri l’ / viv’.
[Interesa estas la apero de la neordinara sufikso ‘er’ pere de komencanta plumo.]
Alia lernantino, Iveth Kusano, kredigas nin, ke la tutmonda ronda familio kantata de Zamenhof eblas:
Rus’ / pol’ / franc’ — / ebl’ / de / viv’ / kun / plen’ / de / am’ / sur / ter’.
[Per tia ekzercado la lernanto ekĝuas la esprimpovon de la lingvo: ne mirige, se poste la lernanto ekdiros ‘mi faros tion laŭ mia eblo’, anstataŭ la ordinara ‘laŭ mia ebleco’!]
S-ro Júlio Nolio invitas nin ĝui la bonfaron pri la kono de la dia leĝaro:
Kon’ / pri / leĝ’ / de / Di’ — / pur’ / en / pens’ / kaj / pac’ / en / kor’.
[Jen alia interesa eltrovo: kiam lernanto perceptas, ke ‘puro’ estas mallonga formo de ‘pureco’, li ne nur ekkomprenas plibone la uzadon de la sufikso ‘ec’, sed ankaŭ akiras memfidon por decidi kiam uzi la mallongan formon]
S-ro Yasuharu Fujimoto instruas nin pri la bonefiko de survojaj ŝtonoj:
Ŝton’ / sur / voj’ — / prov’ / de / Di’ / al / hom’ / kun / cel’ / al / pac’.
[La plej interesa afero koncerne tiujn unusilabojn estas la jeno: por ke la aŭtoro de tiu poemo prezentu ĝin tia kia ĝi legeblas supre, la poemo unue devis prezentiĝi, skribe aŭ mense, tiel: ‘Ne gravas la ŝtonoj sur nia vivovojo: ili estas provoj, kiujn Dio metas antaŭ nin por vidi ĉu ni havas sufiĉe da volforto por konkeri pacon’.]
S-ro Kiyotaka Asai memorigas gepatrojn, ke la plejan bonon oni heredigas ne per vortoj, sed per agoj:
Vort’ / de / saĝ’ / al / fil’ — / ag’ / de / paĉj’ / kaj / panj’ / por / bon’.
Atentindas la uzado de la vortoparo ‘paĉjo / panjo’ responde al la plej ordinara ‘patro / patrino’, metrike ne taŭga por la poemo.]
Pliajn specimenojn de tiaj versetoj vi legos en la broŝureto ‘Jen – Unusilaba antologio’
Didaktika Projekto – Unusilaba poemeto
Celoj
* Produktado de teksto versoforma.
* Esplorado de lingvaj eroj, gramatikaj kaj leksikaj.
Enhavoj
* Unusilaba radikaro
* Afiksaro
* Prepozicioj
Celpubliko
Ĉiaj lernantoj post konatiĝo kun plej multaj afiksaro kaj prepozicioj
Tempodaŭro
Minimume dum dek vicaj lecionoj. Tiuokaze, la instruisto proponas skribadon de unusilabaj versaroj kiel hejmtaskon kaj korektas kelkajn el ili sur la tabulo komence de ĉiu leciono. La ceterajn poemetojn la instruisto portu por korekti hejme, cele ne eluzi multe da tempo de la leciono por tiu tasko.
Bezonata materialo
* Fundamenta esperanta vortaro
* Listo de afiksaro
* Listo de prepozicioj
* Unua paŝo
Kompilu, aŭ mem verku, kelkajn unusilabajn poemetojn. Aparte notu interesajn verserojn aperantajn en ili. Sur paperfolio aranĝu listojn de la afiksaro (prefiksoj kaj afiksoj), prepozicioj kaj aliaj gramatikeroj unusilabaj: kaj, pli, sed, aŭ k.s. Pretigu kopion ankaŭ de la elektitaj unusilabaj poemetoj por disdoni al la lernantoj.
* Dua paŝo
Eluzu unu tutan lecionon por montri specimenojn de tiaj poemetoj. Disdonu kopion de la elektitaj unusilabaĵoj. Klarigu pri ilia farado kaj komentu pri interesaj uzoj de iuj gramatikeroj. Poste petu, ke la lernantoj vice legu la unusilabajn poemetojn.
* Tria paŝo
Disdonu la listojn de la afiksaro kaj prepozicioj. Petu, ke la lernantoj parkere listigu kelkajn unusilabajn radikojn (skribu la vortojn sur la tabulo).
* Kvara paŝo
Proponu, ke la lernantoj provu skribi unusilaban poemeton helpe de la surtabula vort-listo kaj de tiuj listoj pri afiksaro kaj prepozicioj. Skribu la rezultojn surtabule kaj komentu pri la interesaj vortuzoj.
* Kvina paŝo
Se vi sentis, ke al plej multaj el la lernantoj plaĉis la ludo, proponu daŭrigon de la verkado kiel hejmtaskon, por ĉiu leciono. Klarigu, ke per tiu skribado oni ne celas aliigi lernantojn al poetoj, sed nur lingve kaj gramatike ekzercigi ilin. Pri versaranĝo, postulu nenian formon. Komence plej gravas, ke la verkantoj libere surpaperigu siajn sentojn. Poste, se vi trovos konvene, proponu, ke ili aranĝu la poemeton en iu difinita verso-formo: dek-silaba, dudek-silaba, kvardek-silaba…
* Sesa paŝo
Pri la vortstoko de unusilabaj radikoj, estas du sugestoj: se vi uzas lernolibron, vi povas proponi, ke la lernantoj uzu nur la koncernajn unusilabajn vorto-radikojn de ĉiu leciono, por skribi siajn poemetojn. Se lernolibro ne estas uzata, proponu, ke la lernantoj mem kompilu liston de fundamentaj unusilabaj radikoj, dividante la taskon laŭ la kiomo da lernantoj: unu lernanto kompilas el litero A ĝis Ĉ; aliaj, de D ĝis G ktp. Poste oni faru kopion de la kompilaĵo por disdoni al ĉiuj.
* Sepa paŝo
Cele helpi la lernantojn, komence verku la unuajn kvar-kvin versojn, kvazaŭ temo-sugeston, por ke ili kompletigu la poemeton per plej taŭgaj vortoj el sia unusilaba vortstoko. Post tiu enkonduka trejno, instigu por ke ili mem verku tutajn unusilabajn poemetojn.
* Oka paŝo
Se la lernantoj diligente prilaboras hejme siajn unusilabaĵojn, ankaŭ vi plenumu vian parton, nome komentu pri iliaj provoj komence de ĉiu leciono. Kaptu la okazon, se necese, por atentigi pri la ĝusta uzo de prepozicioj. Kiel instigilon, trovu okazojn por rimarkigi pri bonaj uzoj de la afiksaro kaj aliaj vorteroj. Petu, ke ĉiu verkinto legu sian poemeton.
Post skribado de kelkdekoj da tiaj unusilabaroj, prizorgu kompiladon de plej interesaj poemetoj, kunligu ilin broŝurforme kaj faru kopiojn por disdonado al ĉiuj lernantoj. Laŭoportune, prizorgu pli grandan kvanton da ekzempleroj de la broŝureto kaj aranĝu la disdonadon, kvazaŭ lanĉon, okaze de iu kluba aŭ kurseja evento.
Eluzu unu lecionon por komuma taksado de la unusilaba antologieto. Starigu instigajn demandojn cele diskuti pri la produktado kaj interpretado de la poemetoj.
Brazilei n-ro 12/2009, p. 16-24. Musklaku tie ĉi por elŝutu la kompletan artikolon.
| Eŭropo - Natura medio |
![]() BRITIO - 20-an de oktobro, 2009.Britio alfrontos "katastrofajn" inundojn, senpluvecon kaj varm-ondojn, se mondaj gvidantoj ne povas atingi interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo, la ĉefministro avertis. Gordon Brown diris, ke intertraktantoj havas 50 tagojn por savi la mondon el tutmonda varmiĝo kaj rompi la "senmoviĝon". Li diris al la Forumo de Gravaj Ekonomioj en Londono, kiu unuigas 17 el la mondaj plej grandaj produktantoj de forcejaj gasoj, ke "ne estas plano B". Mondaj delegacioj kunvenos en Kopenhago en decembro por pridiskuti novan traktaton. La pintokunveno de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) celos establon de interkonsento kiu anstataŭos la traktaton de Kioto el 1997, ĉar ĝia celo estis redukto de eligoj sed koncernis nur areton da landoj kaj ĝi eksvalidiĝos en 2012. Sro Brown avertis, ke intertraktantoj ne atingis interkonsenton sufiĉe rapide kaj diris, ke estas "profunda momento" por la mondo rilate al "decidiga elekto". "En Britio ni alfrontas la eblecon de pli ofta senpluvaj periodoj kaj altiĝontajn ondojn da inundoj," li diris al delegitoj. "La eksterordinara somera varmondo de 2003 en Eŭropo rezultis je super 35 000 ekstraj mortoj. Laŭ aktualaj tendencoj, tiela evento povus fariĝi tre rutina en Britio post nur kelkaj jardekoj. Kaj ene de la vivdaŭro de niaj infanoj kaj nepoj la varmegaj temperaturoj de 2003 povus fariĝi mezuma temperaturo vaste spertataj tra Eŭropo." La kostoj por ne pritrakti la aferon estus pli granda ol la efikoj kaj de mondmilitoj kaj la Granda Depresio kombinitaj, la ĉefministro diris. La mondo alfrontus pli da konfliktoj estigitaj de vasta migrado pro klimatŝanĝiĝo, se interkonsento ne estas atingita, li aldonis. Li deklaris al la forumo, je la dua tago de intertraktoj en la brita ĉefurbo, ke en 2080 1,8 miliardo da homoj - kvarono de la monda aktuala loĝantaro - povus suferi pro manko de akvo. Interkonsento ĉe Kopenhago "estas ebla", li deklaris. "Sed ni devas sincerdire alfronti la klaran fakton, ke niaj intertraktantoj ne atingas interkonsenton sufiĉe rapide. Tial mi kredas, ke gvidantoj devas rekte komprometiĝi por rompi la senmoviĝon." Lastatage estas kelkaj avertoj, ke progreso estas ekhaltanta. Rajendra Pachauri, estro de la Interregistara Spertularo pri Klimata ŝanĝiĝo, diris al la revuo Newsweek, ke "la perspektivoj pri kiuj ŝtatoj efektive konsentos en Kopenhago ekŝajnas ĉiam pli malbonaj". La Forumo de Gravaj Ekonomioj ne estas parto de la formala UN-procezo kaj sekve sindevontigoj verŝajne ne venos de la kunsido. Oni rigardas ĝin male kiel renkontiĝo kie landoj povas esplori elektojn kaj poziciojn en malpli premplena medio. Artikolo tradukita el la brita BBC |
La prezidenta konsilisto rakontis, ke kvankam ĉiuj membroj de la registaro estos submare samtempe, ne estos vera danĝero. Ĉiu ministro estos akompanata de plonĝ-instruisto kaj militista prizorganto kaj la lokaj ŝarkoj estas "amikaj", li dirisArtikolo el Revuo Brazilei, ILEI - Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Karaj instruamantoj: plia n-ro (12/2009) de Brazilei jam elŝuteblas el la retejo de la revueto ĉe <http://ileibr.org/brazilei/elshutoj>.
Agrablan legadon kaj ĝis la vica decembra n-ro!
Amike,
Jose R. Tenorio
redaktanto
|
Plantado de Arboj
Ekde aŭgusto 2009 la eco4planet efektivigas plantadon de arboj. Ĝis nun 54 arboj estas plantitaj, ĉar ili estas plantataj laŭeble en akordo kun la regulo: por ia nombroj da aliroj al portalo unu arbon estas plantita. Vi povos akompani la kalkuladon da arboj en la precipa paĝo de la blogo eco4planet.
Por ŝpari energion la blogo uzas la koloron nigran de fono por ĝia paĝo. Ŝpari energion signifas helpon la naturon, ĉar la naskado de elektro necesas superakvi geografiajn areojn (hidroelektraj), polucio super atmosfero per brulado de brulaj (termoelektraj), produktado de atoma rubo (nukleaj uzinoj), el inter aliaj mediaj problemoj. Blogo eco4planet postenigas novaĵojn pri verda teknologio, legado pri ŝanĝoj de atmosfera, ekologiaj novaĵoj, kaj ĉio kiu envolvu la homon kaj la naturon. Ekde jam (nun) viaj serĉadoj en eco4planet ŝanĝos en arbojn. Kunlaboru!
|
|
UNESKO Monda Fingra Biblioteko estas malfermite en lasta mardo (20/10), en Parizo.
Jen la adreso:
|
|
| Aŭstralia Koalo |
|
| Aŭstralia Koalo |
|
| Aŭstralia Koalo malvarmigas ĝi… |
|
| Leonardo da Vinci |
Artikolo el Revuo Brazilei, ILEI - Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
|
| uma verdade inconveniente |
Mia instruisto JOSÉ FERRAZ POMPEU naskiĝis la 02-an de junio, 1915, en la urbo Limejra-SP, Brazilo.
Li laboris en Agronoma Instituto, kiu kaŭzis lian transloĝiĝon por la urbo de Kampinoj-SP, Brazilo. Lia laboro en Instituto konsistis desegni plantaĵojn malsanajn kaj ankaŭ afiŝojn pri kafo.
Ekde 1950 la artisto pentris olean farbon sur telaĵojn dum finsemajnoj kaj festaj tagoj. Li pentris pejzaĝojn surlokajn en Kampinoj kaj ĉirkaŭ ĉi tiun urbon.
Poste li pentris pejzaĝojn kun aliaj pentristoj de Kampinoj. Ĉi tiuj pejzaĝistoj estas: Orestes Pezzotti, Lobo, Eneas Dedecca, Franco Sachi, José Rincon, Aldo Cardarelli, kaj Mario de Oliveira. Ĉi tiu grupo de pentristoj ekserĉis belajn pejzaĝojn por pentri surloke en Kampinoj kaj aliaj regionoj malproksimaj.
S-ro Pompeu emiritiĝis la 23-an de septembro, 1966. Ekde ĉi tiu dato li vivis sole por pentri pejzaĝojn surlokajn.
Li meritis gajni 62 premiojn, inter eli oro, arĝento kaj bronzo. Li pentris pli da kvin mil verkaĵoj, kiuj nunatempo estas dispersitaj tra tuta mondo.
La granda impresionista pentristo estis simpla viro, de bona animo kaj tre simpatia. Li estis malgranda staturo, kio donis lin la konatulo Pompeuzinho (Pompeu-eta).
Li mortis la 2002 en Kampinoj, Brazilo.
Vi povas vidi lian pentraĵojn en la albumo de José Ferraz Pompeu en ĉi tiu paĝo.
Ana Ligia Freire da Silva.
|
| Domo de José Ferraz Pompeu |
La domo de la artisto, loko kie li loĝis.
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Ana Ligia