Ĉi-semajne, mi kuradis 65 km. La unua semajno dum kiu ĉi-jare mi kuradis tiom multe. Helpas kiam oni ne estas malsana kaj la vetero ne tiom multe neĝas nek malvarmas.

Antaŭ longe, mi kredas ke mi ne estas kuradanto. Sed en la jaro 2006, mia kuracisto kaj mi ŝanĝas la metodon kiel manaĝi mian malsanon, diabeto tipa-1. Tiamaniere, mi ekkomprenis ke mi eblas provi fari longdaŭrecan ekzercadon, kiel kuradon, bicikladon, ktp. Mi elektis kuradi kaj Novembero 17a de 2007, mi kuradis en mia unua duonmaratono.

Do, mi tiam kuradis, ne ĉiam senpaŭze, de 2007 ĝis malfrua 2010. Tiam mi ĉesis, pro multe da aferoj, inkluzive rompitan koron. Tio estas longa rakonto.

2013. Alia longa rakonto, sed mi komencis provi vivi pli nudpiede. Mi ankaŭ legis la libron, "Naskita por Kuradi/Born to Run," de Christopher McDougall. Post 2 monatoj de multaj nudpiedaj promenadoj por fortigi la piedojn, mi reekkuradis, iufoje nudpiede, iufoje uzante maldikajn sandalojn. Mi ne plu uzas la kutimajn kuradantajn ŝuojn de nuntempe.

Ekde la rekomenco, mi nun amas kuradon. Mi amas la senton kaj ritmon de la piedoj. Mi amas eksplori la surfacojn sur mi kuradas per miaj plandoj, kiuj havas multe da nervoj. Mi emas kredi ke tiuj nervoj havas kialojn esti tie. La evoluo de nia specio kreis kuradanta specio, kaj kiam ni plejparte evoluis nian kuradantecan trajton, ni estis nudpiedaj. Do mi kredas ke plie da kuradantoj konsideru almenaŭ kelkfoje kuradi nudpiede.

Ĉu vi vidas ke mi estas frenezulo? Bone!