Mi sentas ke mi perdiĝis, senscie de kie mi estas. Kie estas mi? Tiam, mi konsciiĝas -- mi sonĝas. Ĉio estas sonĝo. Nun mi memoras kion mi ŝatas fari kiam mi sonĝas konscie: mi volas flugi.

Sed kiel komenci? Mi rigardas la asfalton sur kiun mi promenas nudpiede. Do tiam, en la sonĝo, mi fermas la okulojn kaj saltas antaŭen, mia korpo ankaú klinas antaŭen kaj mi ekfalas. Sed baldaŭ la falo haltas kaj mi ne tuŝas la asfalton. Nun, mi ekleviĝas, pli kaj pli alten en la ĉielon.

Mi ridetas kaj ridas, kaj rigardas malsupren. Mi vidas homojn, ankoraŭ sur la tero. Mi fieras kaj krias, esperante, "Mi flugas! Ĉu vi vidas min?"

Poste, mi malrapide perdas la kontrolon de la sonĝo kaj mi memoras neniom plu.