| September 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
Jen mia dua novelo por Fikcieto-Ĵaŭdo. Mi tamen denove malsukcesas pri la "et"...
…read more
| September 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
Jen mia dua novelo por Fikcieto-Ĵaŭdo. Mi tamen denove malsukcesas pri la "et"...
…read moreCathy (uzantonomo "ganymeder" en Twitter) estas konatino mia ankaŭ de Lernu. Plaĉas al ŝi la kutimo ĉe Twitter afiŝi mallongajn fikciojn je vendredo (t. n. "Flash Fiction Friday"). Ŝi proponis, ke Esperanto ankaŭ havu sian propran tagon por rapide legeblaj / verkitaj fikcietoj -- ĵaŭdo. Ŝajnas al mi nemalbona ideo, kaj mi bezonis la instigon por verki.
Twitter kutime limigas afiŝojn al 140 literspacoj. Feliĉe ni ne devas enŝovi niajn fikcietojn en tiun ujeton. Verŝajne estas akcepteblaj noveletoj ĝis mil vortoj. Do, sube estas mia kontribuo al la unua Rapid-Fikcieta Ĵaŭdo. Kvankam ĝi dividas titolon kun alia verko mia, fakte temas pri tutnova noveleto, kiun mi ĵus verkis.
Aliajn noveletojn vi trovos serĉante #fikcietoĵaŭdo en Twitter.
---
Kelkaj Vortoj de Nia Subtenato Balzambufo! En la profundoj de la sudusonaj marĉoj oni trovis novan specon de bufo, kiu promesas tujan kaj daŭran ĉesigon de la doloroj, kiujn alfrontas la nuntempa homo. El la haŭto de tiu ĉi bufo likas potenca kemiaĵo, kiu plene senigos homon de ĉiuspeca korpaj kaj mensaj malhelpoj, malfeliĉoj, kaj malkomfortoj. Mirakla kuracilo por la moderna vivo. Balzambufo! promesas trankviligon de la milopaj zorgoj, kiuj plagas vin ĉiutage. Por tordita kruro aŭ ŝvelinta reno, ĝi estas same bonefika, kiel lerta mano de kuracisto. Por zorgoplena menso post streĉa tago, ĝi estas tiel paciga, kiel freŝa pluvo. Por agaca insulto aŭ akra vorto de familiano, ĝi ofteras feliĉan forgeson. Por rompita koro aŭ perdita amo, ĝi estas fidela anstataŭanto. Balzambufo! estas cent-el-cente natura, organika produkto, en kiu tute ne rolas artefaritaj ingrediencoj. La bufo montriĝis, post pluraj jaroj de laboratoria kontrolo, la unusola fonto de tiu ĉi bonefika kemiaĵo. Neniuj provoj rekrei la efikon per sintezo aŭ kombinaĵoj estis sukcesaj. Tial, la nura maniero profiti de la potenca kuracado estas havi ĉiam ĉe-mane freŝa vivanta specimeno, de kies haŭto oni povas leki la bezonatan helpon. Balzambufo! estas havebla en pluraj gustoj: fraga, citrona, ĉokolada, bifsteka, kaj la originala. Balzambufo! estas longdaŭra. Niaj bufoj vivas dum almenaŭ du jaroj, tra kiuj ili produktas sufiĉe da kemiaĵoj por cent lekoj ĉiutage. Unu lekado ĉiun horon sufiĉas por ordinaraj doloroj, sed por grandaj zorgoj, kiel la viaj, ni rekomendas tri aŭ kvar lekojn. Antaŭ enlitiĝo, iomete skuu la bufon super via buŝo kaj leku dufoje, por sperti trankvilan dormon. Balzambufo! estas senzorge uzebla de ĉiuj. Niaj sciencistoj pruvis, ke la efiko ne estas dependiga, do oni povas leki ĉiutage, kiom ajn oni volas, senhezite. Kromefikoj estas minimumaj -- kaj pri ili la ĉiutaga uzanto tute ne konscios. Balzambufo! Ne timu novajn inventaĵojn. Lekado de bufo baldaŭ estos same akceptata, kiel vojaĝo per transmaraj balonoj, rajdado de bicikloj kaj spektado de sonhavaj filmoj -- ĉiuj en siaj tempoj estis pridubitaj novaĵoj. ĉiuj en siaj tempoj montriĝis nemalhaveblaj. Balzambufo! jam estas vidata apud filmstelulinoj kaj industribaronoj. Via estro kaj lia edzino jam havas la propran, kaj ankaŭ viaj karaj geamikoj. Ne estu la lasta, kiu suferas sen feliĉa lek’! Balzambufo! estos via konstanta akompananto, kaj tial estas bezonataj bonkvalitaj teniloj por ĉiuj cirkonstancoj. Sinjoroj elektos ujojn el ledo kaj ŝtalo, kiuj taŭgas por la brusta tukpoŝo. Por pli elegantaj okazoj, estas haveblaj ankaŭ oraj ĉenoj, kiuj ebligas la frake vestitan sinjoron porti sian balzambufon apud la poŝhorloĝo. Sinjorinoj elektos inter gamo de juvelumitaj ujoj, kiuj pendas de la kolo aŭ sidas sur la maniko. Por ĉiu vizaĝkoloro kaj aspekto estas taŭga portilo. Balzambufo! Nun haveblaj en pluraj specoj por estetiko kaj efiko. Bluaj, verdaj, purpuraj, ruĝaj, kaj arĝentaj bufoj estas aĉeteblaj laŭ via prefero. Sed ankaŭ memoru la novajn specojn, kiujn niaj bredistoj kreis. Balzambufo-Super forbaras ĝenajn sonojn, kiel gurdado de fabriko aŭ grincado de dentoj. Balzambufo-Ekstro plenigas sulketojn apud la buŝo kaj sur la brovo. Balzambufo-Plus helpas al sinjorino kreskigi dikajn kaj nigrajn okulharojn, kiel tiuj de la konataj blondulinoj (jam niaj klientoj!). Balzambufeto! Nia nova modelo estas pli facile portebla sed same bonefika. Balzambufedo! Aĉetu sesopon je bona rabato. Balzambufo! Ne akceptu imitaĵojn, nek tentiĝu per la malaltekostaj bufoj, kiujn niaj malskrupulaj konkurencantoj verŝajne elprenas el dio-scias-kiaj marĉoj. La plej freŝaj bufoj estas la plej potencaj. Ne malŝparu vian monon je bufo, el kies haŭto oni jam ellekis la bonan efikon. Nur niaj balzambufoj, kiuj portas oficialan markon, havas garantion pri efikeco kaj freŝeco. Balzambufo! nun por infanoj. Vundita kruro, likanta nazo, kaj rebelema tempremento -- ĉion ĉi vi forgesos, karaj gepatroj, lekante vian balzambufon. Balzambufo! donos al vi plurajn jarojn de feliĉo, se vi bone traktas kaj flegas ĝin. De via loka provizanto, aĉetu balzambufoberojn, kiuj nutras la balzambufon kaj helpas al ĝi resti tre efika. Balzambufo! ŝatas mildan klimaton. Ne lasu ĝin en la sunlumo. Ne permesu, ke aliaj leku vian bufon. Se vi balzambufo aspektas laca, mukoza, aŭ kovrita per fajnaj haroj (“bufoŝimo”), ĉesu ĝin leki. Neniam leku malsanan aŭ mortan bufon, ĉar tio povas havi signifajn neatenditajn efikojn. Enketu ĉe kuracisto aŭ bestkuracisto je kazo de dubo. Aĉetante balzambufon vi konsentas ne procedi kontraŭ la provizantojn de balzambufo. Estas nesciate, kiel balzambufo interagas kun aliaj sendolorigiloj, inkluzive alkoholon. Ne stiru biciklon aŭ transmaran balonon dum ses horoj post lekado de balzambufo. Aliajn avertojn kaj konsilojn bonvolu trovi kie ajn estas vendata balzambufo. Balzambufo! Leki la likaĵon lasas vin libera. Balzambufo! Por la mond’ eterne doloranta, ĝi promesas sanan harmonion.
Aperis en "La Ondo de Esperanto" fine de 2008 interesega "rondtabla diskuto" pri ŝajna legokrizo en Esperantujo. La redakcio de LOdE demandis al pluraj gravuloj de nia kultura movado (i.a. Humphrey Tonkin, Ulrich Becker, Istvan Ertl, kaj Paul Peeraerts) pri la nuna stato de Esperanto libro-legado (kaj eldonado).
Legu la diskuton ĉi tie: http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/170-lode.htm#170-02
Kelkaj respondantoj prave apartigis la aferojn "legado" kaj "aĉetado." Mi konsentas, ke la du temoj estas apartigindaj. Miasperte, multaj Esperantistoj ja estas legemaj kaj aĉetemaj -- eĉ tre, de tempo al tempo. Kiam Vilĉjo malfermis la libroservon dum la Landa Kongreso, svarmis homoj. Oni kvazaŭ soifis al libroj.
Mi nuntempe legas pli da Esperantaj libroj, ol mi aĉetas -- tio renversigis mian antaŭan tendencon. Sur mia breto kuŝas centon da libroj, kiujn mi ankoraŭ ne legas. Mi decidis legi pli el tiu libraro, antaŭ ol mendi pliajn librojn. Al tiu libraro mi lastatempe aldonis multe da materialo el eLibrejo kaj Inko kaj Projekto Gutenburg -- tre valoraj fontoj de senpagaj Esperantaj libroj.
Por multaj, samkiel mi, legemo superas aĉetemon. Se oni ne limigas "legadon" al librolegado -- la kvanto de legado eĉ pli kreskas. "Libera Folio," Lernu-forumoj, ipernity-afiŝoj, tiu ĉi retejo kun ĝiaj blogoj -- ĉio estas legado, ĉu ne? Eble ne literaturo lingve perfekta, eble ne klera aŭ instrua, eble ne unuaranga ... tamen juĝi pri la kvalito de ĉies legado mi volas eviti. Retemaj Esperantistoj legadas amase, sed apenaŭ eblas tamen kalkuli tion.
Ĝenerale mankas statistikoj pri eldonado kaj vendado en Esperantujo. UEA publikigas furorliston, sed tiu listo montras nur varojn venditajn rete (do, ne dumkongrese aŭ al aliaj landaj libroservoj). Esperanto-USA montras samspecan liston (tamen sen ciferoj). Mi ne konas aliajn libroservojn, kiu publikigas statistikojn pri venditaj titoloj.
Mi ja povas citi statistikojn pri mia propra libro, Marvirinstrato. Ĝis la ekapero meze de Aprilo mi vendis 24 ekzemplerojn al UEA kaj 20 al Esperanto-USA. El tiuj kvantoj, eble ankoraŭ restas duono aŭ eĉ pli sur la librobretoj. Do, tute ne brila sukceso. Tamen, ene de la sama tempo, oni elŝutis la senpagan elektronikan libron de mia retejo 567 fojojn. Tiuj statistikoj ne enkalkuliĝas en la diskuto ĉe LOdE, sed eble ili devus. Ne ĉiuj, kiuj elŝutis la elektronikan libron, legas ĝin. Sed ne ĉiuj, kiuj aĉetas libron, legas ĝin (almenaŭ ne tuj -- vidu supre!).
LOdE / Sezonoj mem eksperimentas kun elektronika eldonado, aperigante popece la novan romanon de Istvan Nemere.
La problemoj, kiujn alfrontas la Esperanta libromerkato, estas grandaj. Alta kosto de libro. Ĝenerale malaltaj preskvalito kaj desajno. Manko de eblecoj trafolumi antaŭ aĉeti (ekz. en librovendejo aŭ biblioteko). Internaciaj sendokostoj. Malalta kvanto de Esperantistoj. Sed pri la legemo de la Esperantistoj, kiujn ni havas (aŭ almenaŭ tiujn, kiujn mi konas), mi feliĉas.
Mia novelaro, Marvirinstrato, estas nun havebla per la libroservo de UEA, se vi emas acheti paperan ekzempleron:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6789
Se pli plachas al vi elektronikaj libroj, au se vi volas legi parton de la libro antau ol acheti ghin, vi povas viziti mian retejon kaj elshuti la tutan novelaron senpage:
http://timwestover.com/marvirinstrato/
Koran dankon!
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Tim Westover