| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Jules Deelder (1944) estas poeto, diskĵokeo kaj ĵaz-amanto, fama en la tuta Nederlando kaj mondfama en Roterdamo, kie lia hejmo troviĝas je ŝtonĵeto de la Centra Oficejo de UEA. En sia libro Tuj apude Humphrey Tonkin nomas lin bunta Roterdama poeto, kvazaŭ la laŭreato de la moderna iom senkompromisa urbo -- kaj ŝajne inventinto de la nomo Rotown por priskribi sian urbon (luda varianto de la usona nomo de la aŭtomobilfabrika urbo Detroit -- Motown). Tonkin daŭrigas: Jules Deelder ... nomas sin (angle) night mayor (nokta urbestro) de Roterdamo, kontraste kun la vera, taga urbestro. Sed tiuj, kiuj konas la anglan lingvon, scias ke night mayor kaj nightmare (koŝmaro) havas saman elparolon...
Rotown Magic, odo al Roterdamo, estas verŝajne la plej fama poemo de Deelder. Ĝi estis tradukita en Esperanton almenaŭ trifoje, de Wim Jansen, Wouter Pilger kaj Martin Minich. En la Nacia Vespero de la 93-a UK en Roterdamo Deelder mem legis ĉi tiun poemon kaj F.L. Veuthey legis ĝian Esperanto-tradukon. La itala esperantisto Mario Amadei registris parton de tiu ĉi programero per sia kamerao. Omaĝe al la 65-a datreveno de la poeto la 24-an de novembro 2009 UEA enretigis la filmeton en sia reta kinejo en Ipernity.
…read more
Send a message
Search for members