About this blog

  • 2 posts
  • 276 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 18, 2009

Esperanto malpermesita en germana lingvokonkurso.

Hodiaŭ en

http://www.liberafolio.org

aperis la artikolon kun la supra titolo. Mi instigas tralegi kaj ... eble ni povas helpi ?

Published at 22:36 ( 1 comment / 32 visits )
This post is public

November 9, 2009

Ni kaj Esperanto.

Esperantistoj estas diversaj homoj kiuj esperantiĝis per diversaj kaŭzoj.

Estas inter ni homoj, kiuj eklernis Esperanton nur kiel novan, interesan kaj facilan lingvon kaj uzas ĝin nur por korespondado, diskutado sur diversaj internaciaj retpaĝoj.

Ekzistas ankaŭ la grupo kiu uzas Esperanton nur turisme. Ili partoprenas nur en diversaj turismaj renkontoj, vojaĝas al diversaj landoj kaj uzas la lingvon inter siaj e-gekonatuloj.

Tamen mi pensas, ke plej granda grupo da esperantistoj estas la homoj kiuj konas kaj volus subteni la bonegan ideon de nia majstro L.L.Zamenhof.

Precipe, kiam finiĝas la malnova kaj proksimiĝas la nova jaro ni pripensas, kion ni povas ŝanĝi, fari pli bone en nia vivo. Ni povas ankaŭ pripensi kion ni povas fari por Esperanto, por nia ideo.

Ĉiuj esperantistoj scias, ke la 15-an de decembro 2009 estas la 150-a datreveno de la naskiĝo de d-ro Zamenhof. Plej multaj esperantastistoj aŭdis ankaŭ pri Herzberg la Esperanto-urbo. La esperanta agado de lokaj aktivuloj estas tre grava kaj konata en la tuta mondo. Ĉi jare okazis tie ankaŭ Germana kaj Eŭropa Esperanto Kongreso. Ĉiu jare la urbon vizitas multe da esperantistoj de la tuta mondo kaj ... ofte ili demandas ... kial la Esperanto-urbo ne havas ankoraŭ la monumenton de nia majstro ? Kaj nun, ĝuste de la grava jubileo tiu ĉi sonĝo por multaj ... realiĝos. La urboadministracio kaj urbestro volonte konsentis kaj ...lokaj aktivuloj mendis la monumenton. Por financado de la monumento oni preparis belajn "Zamenhof-briketojn" je la valoro 50 €. Kaj nun ... ni povas al ni respondi al la demando ... "kion mi povas fari por Esperanto?"

Se iu ne havas tempon aŭ eblecon por alia e-agado, povas subteni tiun ĉi aferon kaj ... havi malgrandan propran parton de tiu ĉi monumento. Ĉiu povas mendi "Zamenhof-briketon" kun individua numero, stampo kaj subskribo kaj ricevi ĝin per normala poŝto. Oni povas ĝiri la monon al la bankkonto en Germanio je la asocia nomo Esperanto Gesellschaft Südharz en Herzberg.

La kontonumero en Germanujo estas 101457927, BLZ 26351015

Por eksterlandanoj IBAN DE28 2635 1015 0101 4579 27, BIC NOLADE21HZB

Se por iu tiu ĉi briketo estas tro multekosta oni povas subteni e-agadon en Herzberg aĉetante alian briketon je la valoro 10 €. Certe neniu eŭro en tiu ĉi loko estos perdita.

Solena inaŭguro de la monumento okazos la 15-an de dezembro 2009 en Herzberg dum la Speciala Studsesio kun la temo Zamenhof - familio, verkoj, impulsoj ktp (la 11-an - 15-an de dezembro 2009).

Pri la Herzberg la Esperanto-urbo kaj tiama e-agado oni povas legi sur la paĝoj :

http://www.esperanto-urbo.de

http://www.ic-herzberg.de



Ambaŭ e-briketoj estas videblaj sube.

Do .... ĉu iu volus fari tion por Esperanto aŭ kiel naskiĝtaga donaco por nia majstro Zamenhof ?

Mi instigas ĉiuj kaj .... salutas samideane - Ania


Subteno por Zamenfof-monumento en Herzberg - la Esperanto-urbo.
Subteno por Zamenfof-monumento…



Subteno por e-agado en Herzberg - la Esperanto-urbo.
Subteno por e-agado en Herzber…

Published at 15:56 ( 3 comments / 53 visits )
This post is public


( 2 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Ania

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...