ESPERANTO OFICIALE FARIĜIS NEMATERIA KULTURA HEREDAĴO DE POLLANDO

La 20-an de novembro prof. Małgorzata Omilanowska, la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, aprobis lokigon de la lingvo Esperanto sur la "Polan liston de nemateria kultura heredaĵo".

Tio estas rezulto de klopodoj iniciatitaj de Edmund Wittbrodt, membro de la pola senato, kaj s-ro Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL).

Mi kore dankas al mebroj de EDE-PL: Matray, Burhardt kaj Komar, kiuj "butonumigis" finan laboron.

La nuna sukceso estas bazo, antaŭkondiĉo por proponi al UNESKO enlistigi Esperanton sur la "Reprezentan liston de nemateria kultura heredaĵo de la homaro.