De la frosto mi jam sata
iom varmon deziranta.
La printempa telegramo;
UZU VIAN VARMAN AMON!
iom varmon deziranta.
La printempa telegramo;
UZU VIAN VARMAN AMON!
De senlima bluĉielo,
palpebrumas unu stelo.
Kvazaŭ volus al vi diri:
"volu amon nun deziri..."
Ĉiu amon tre deziras
sed ne ĉiu ĝin akiras.
Ne tre simpla la afero,
esti kontenta sur tero.
Por ĝin havi estu ema,
ankaŭ vi ĝin donacema.
Sen la amo duonhomo,
kvazaŭ sen suno la pomo.
Amo estas tre utila,
se ne estas tro sterila.
Bani povas vi ja kune,
tie ami eĉ komune...
Ĝi ne estu unuflanka,
ĉe partnero estu manka.
Estu ankaŭ variema,
en la ludo eltrovema.
Amu ĉiam, ĉiutempe,
vintre tage kaj printempe,
estu preta kaj spontana,
foj´trankvila, foj´vulkana.
Ne atendu ĝustan horon,
restu propra reĝisoro,
ĉia estas bona loko,
estu nur en reciproko.
Se vi estos jam pli aĝa,
ofte sekso jam domaĝa.
Ridigita korpo via,
ne plu estas municia.
Februare 2012, Stanislavo
Stanislaw Rynduch has replied to HORVÁTH János AndrásĈu ni renkontiĝos dum GES en Pollando?
Stanislaw Rynduch has replied to Inactiefju pli ni aĝaj estas, des pli sentemaj. Mi dezirus al ĉiu veran amon, ĉar ĝi plibeligas nian vivon. Ĝi estas bela nur ni ne rajtas ankaŭ troigi por ne perdi sencon.
La amo estas eble plej ofte uzata temo de poetoj, verkistoj, sed neniam ni estas sataj de ili. Ĉiu interpretas laŭ sia sento, laŭ sia kompreno kaj koncio.
Pasintjare mi skribis poemeton okaze de Valentina tado. Serĉu ĝin en mia blogo. Ĝi ankaŭ estas bela, sed ĉi foje mi volis ne ripetiĝi kaj pri amo precipe ĉiu virino legas volonte.
Kun ama saluto Stanislavo
Maria Mickle has replied to InactiefSign-in to post a comment.