Stanislaw Rynduch Published on June 20th, 2011
by Stanislaw Rynduch

Stanislaw Rynduch's blog

Browse posts
Historia renkonto
Posted on July 24th, 2011
4 comments (latest 8 months ago)
POST LA VIZITO
Posted on July 20th, 2011
9 comments (latest 9 months ago)
Pri GES-2
Posted on July 19th, 2011
4 comments (latest 9 months ago)
Pri la aranĝo en Malbork (filmo de TV Mabork)
Posted on July 8th, 2011
10 comments (latest 7 months ago)
2-a GES (GRANDPOLIA ESPERANTO- SOMERO)
13 comments (latest 10 months ago)
GXI REVENOS
Posted on June 13rd, 2011
12 comments (latest 10 months ago)
HOMOJ PAROLAS, ALIAJ EN NATURO?
Posted on June 8th, 2011
16 comments (latest 8 months ago)
La11-a PRINTEMPA POLITIKUMADO ĉe BALATONO
Posted on May 31st, 2011
1 comment (latest 11 months ago)
MIA KAMARADO
Posted on April 21st, 2011
14 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 6 people added it to their favorites
  2. Read 2 243 times

2-a GES (GRANDPOLIA ESPERANTO- SOMERO)

Monday June 20th, 2011 at 03:17PM

Kultur - politika aranĝo sub alta protektorato de Jerzy WENDERLICH - viceprezidanto de Pola Sejmo, de Michal PIECHOCKI - starosto kaj de Stanislaw WILCZYNSKI - urbestro.

25 - 29-a de junio, rel. 25-a - 03. de julio, okazos 2-a GES en Wagrowiec (60km de Poznan),

Kultur-politika aranĝo kun varia programo (studado,

prelegoj, vespera kanto ĉe fajro, ekskursoj, diskutado...). Dum du tagoj okazos sesio de EDE -Federacio.

La kostoj estas 70,00 eŭroj por unua periodo , resp. 110 por tuta periodo, se iu volas pli longe resti kaj ripozi ĉe la lago.( 4,rel. 8 tranoktoj,programo, ekskursoj...)Estas inter alie planata tuttaga aŭtobusa ekskurso al Malborko kun plej granda brika teŭtona kastelo kaj Esperanto -Parko de la Mondo kun 42 ZEO-j (la plej nombraj en unu loko).Plej verŝajne ĝi okazos la 30-an de junio. Dum la aranĝo estos abunda kaŝuba kultur-programo, enmanigo de ŝtata ordeno al Etsuo Miyoshi kun famaj personoj. La aranĝon akompanos ĵurnalistoj kaj TV.

Tranoktoj estos en kampadejaj dometoj, varmigitaj kun varma kaj malvarma akvo kaj duŝejo, necesejo, aŭ en hotelo. Nutrado laŭ propra ebleco. Eblas surloke.

Aliĝilojn, precipe landoj kiuj bezonas invitleterojn, sendu al :

Centro de Esperanta Kulturo

ul. Kosciuszki 49

62-100 Wagrowiec

Pollando

Banka ligo: Franciszek Witucki, IBAN; BPKOPLPW,

K-to: PL50 1020 5558 1111 1449 8830 0034

Pluraj informoj: s.rynduch@gmx.de , fr.witucki@gmail.com

AKTUALIGO:

Por certigi malmultekostajn tranoktiĝojn, bonvolu laŭ ebleco anonciĝi ĝis 30-a de majo 2011

BONVOLU DISKONIGI . DANKON Stanislavo.

2. AKTUALIGO

KIEL INFORMAS OFICEJO DE POMERANIA VOJEVODO, 16. 06; PRZIDANTO DE PR BRONISLAW KOMOROWSKI SUBSKRIBIS DOKUMENTON PRI AGNOSKO AL ETSUO MIYOSHI ORDENON DE KRUCKAVALIRO PRO MERITO.

LA ORDENO JAM ESTAS SURVOJE PER KURIERO AL VOJEVODO, KIU 30-AN DE JUNIO HONORIGOS ETSUO MIYOSHI.

LA ARANGXO ESTAS FINA PUNKTO DE GES-2 KAJ INDAS ALMENAUX TIUN ARANGXON PARTOPRENI.





2a GES (Grandpolia Esperanto–Somero)

la 25–29 – 30.06 ĝis la 3.07.2011 en Wągrowiec*

A L I Ĝ I L O



La aranĝo okazos en la Centro de Esperanta Kulturo, str. Kościuszki 49

Sub la Alta Protektado de:

- Vic-prezidanto de Pola Sejmo (Parlamento) – Jerzy (Georgo) WENDERLICH

- Starosto (distriktestro) de Wągrowiec – Michał (Mikaelo) PIECHOCKI

- Urbestro de Wągrowiec – Stanisław (Stanislao) Wilczyński



varianto

/opcio

nomo de la aranĝo

dato

prezo

mi elektas:

(metu „X”)



A



La ĉefa aranĝo – Grandpolia Esperanto-Somero – 5 tagoj, 4 tranoktoj



la 25-29.06.11



220 zl aŭ 70 eŭroj**



B



Ekskurso al Malborko - Inaŭguro de nova ZEO (Zamenhof-Esperanto-Objekto) en PARKO de la MONDO – 5a tranokto kaj prezo de la buso



la 30.06.11



krompago 60 zł aŭ 20 eŭroj



C



Reveno de Malborko kaj sekvaj 4 tranoktoj en Wągrowiec – ripozo ĉe lagoj kaj en arbaroj



la 30.6.2011 ĝis la 3.7.2011



krompago 120 zl aŭ 40 eŭroj



Familia nomo: ........................... Antaŭnomo:............................. Naskiĝdato:............................

Sekso: ....................... Adreso: ..................................................................................................

Lando: ............................. Telefono: .............................. Ret-poŝto: ..........................................

Mi aliĝas varianton/opcion: ................... kaj mi antaŭpagis: ......................................................

Deziroj pri ĉambroj: simpla ĉambro / luksa ĉambro/ unulita ĉambro/ aldonaj deziroj: ..............

......................................................................................................................................................

Mi permesas publikigon de la fotoj el la aranĝo, sur kiuj mi videblas: jes / ne

Vi rajtas mencii min sur la retpaĝo «Aliĝintoj»: jes / ne

Mi aliĝas ekskurson: Kórnik. Rogalin – Szreniawa: jes / ne

Mi mendas / ne mendas - blankan, kotonan T-ĉemizon kun logotipo GES /dorse/. Antaŭe de la T-ĉemizo bv. meti la tekston:.............................................(ekz. povas esti via antaŭnomo aŭ pseŭdonomo – skribu preslitere). Mi pagos por tio 20 zl aŭ 5 eŭroj.

Aliĝilon bonvolu plenumi per ĉirkaŭo de la elektita opcio/varianto.



Pagu al: Fr. Witucki, 62-100 Wągrowiec, Rynek 22. Bankokonto: 50 1020 5558 1111 1449 8830 0034. Eksterlandanoj: BPKOPLPW Nr PL 50 1020 5558 1111 1449 8830 0034

Aliĝilon sendu rete al: fr.witucki@gmail.com aŭ perpoŝte : PL-62-100 Wągrowiec, Rynek 22

telefono: +48/608-457-517

AKTUALIGO!

Nur ĝis fino de majo ni garantias la tranoktiĝojn; tel. 0608-457-517 por transpoti vin al loĝloko.

Alvenintaj al Wagrowiec bonvolu telefoni al kolego Witucki

http://www.wagrowiec.um.gov.pl/esperanto/situo/http://www.wagrowiec.um.gov.pl/esperanto/situo

** Por eksterlandanoj prezo en eŭroj

Laste aliĝis ankaŭ de Japanio!

translate into English

13 Comments / add your comment?

Aminda (Ivanka Stoyanova)
Aminda (Ivanka Stoyanova) says:
La anonco estas legebla en El Popola Ĉinio, jen la ligilo http://www.espero.com.cn/se/txt/2011-01/26/content_328457.htm
15 months ago
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch replies:
Dankon kara Aminda, pro la subteno. Ni devas nin ambaŭflanke subteni en nomo de bona ideo -Esperanto
15 months ago
Maria Zarębska
Maria Zarębska says:
Dankon pro informo!!!
14 months ago
Mirka Kubicka
Mirka Kubicka says:
Mi aliĝis:-))
12 months ago
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch says:
Dankon Mirka,

mi vidas, ke lastfoje al vi plaĉis. Ĉu vi dinis iun proponon? Ĉu vi ŝatus gvidi lingvan ekzercadon?
Mi esperas, ke vi veturos al Malborko, ĉar tie estos tre festa programo.( ne forgesu kunpreni la bankostumon. La akvoparko estas plej moderna en Grandpolio!)
Do, ĝis la revido en Wagrowiec.
12 months ago
Roland
Roland says:
Kial vi evitis mencii, ke la urbo havas retpaĝon en Esperanto

http://www.wagrowiec.um.gov.pl/esperanto/situo

Kun interesaj informoj pri la loko. Tio eventuale instigas homojn partopreni.
12 months ago
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch replies:
La paĝon de distrikto ni jam pasintjare aranĝis. De la urbo ni komencis antaŭ unu semajno. Ĝi devus nun aperi komplete.
11 months ago
Konle
Konle says:
Mi atendos la sukceson de la Esperanto-Somero.
11 months ago
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch replies:
Dankon Konle,

viaj deziroj estas ĉiam amikaj kaj sinceraj. Mi provos plej bone kontribui, ke estus sukcesa.
Sukcesa estos, se partoprenantoj estos kontentaj.
11 months ago
Stanislaw Rynduch edited this comment 11 months ago.
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Stanislavo, kiel mi devas aliĝi, se mi volas partopreni la kunsidojn de EDE? Ĉu tio estas simple la kategorio A? Helpu min agi ĝuste...
10 months ago
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Stanislavo, reveninte en Budapeŝton, mi tre kore dankas vin pro la invito, gastigo, gajigo, intsruado, informado, veturigado, loĝigado, manĝigado, pro ĉiuj viaj helpoj! Kun amika respekto kaj elkora danko mi salutas vin kaj la aliajn organizintojn, jam el Budapeŝto.
10 months ago
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 10 months ago.
MANUEL
MANUEL says:
Kara Stanislavo kaj karaj ĉiuj partoprenantoj,
certe vi memoras, ke mi estis ĉiam laca, tamen klopodis partopreni al preskaŭ ĉiuj aranĝoj, kiuj estis interesegaj ( ne nur la distraj ). Mi havis ŝancon pliamikiĝi kun multegaj kaj koni novajn amikojn ( kaj amikinojn ! ). Mi gratulas vin pro la eksterordinara ĉeesto de la Urbaj Instancoj, kio atestas vian valoregan agadon por E-o: vere, unuan fojon, dum miaj pluraj partorenoj en E-istaj Kongresoj, mi povis kanti antaŭ la urbestro kaj aliaj gravuloj, kiuj partoprenis " persone, ne nur ideale ". Despli, mi devas laŭdi vin, Eduardo kaj la aliajn pro la ŝtata onoraĵo aljuĝita al Etsuo Mijoŝi: tio estas honoraĵo estas fiero por la tuta E-istaro.
Nun mi iom ripozas po reakiri fortojn, antaŭ ekveturi Greziljonon kaj Kopenhagon, kie mi koncertos entute 4 fojojn. Kun bondeziro por pluaj sukcesoj kaj, kun amikegaj salutoj, Mànuel.
10 months ago
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Manuel:

" Mi gratulas vin pro la eksterordinara ĉeesto de la Urbaj Instancoj, kio atestas vian valoregan agadon por E-o: "

Mi konsentas pri tiu laŭdo de Manuelo kaj mi gratulas same, krome mi kaj ni provas transpreni bonajn metodojn, kiom ni povas.

Mi kaj ni en Hungario, en kadroj de EDE ,volus do, lernante ankaŭ el agado Eduardo, Stanislavo, Ania (Anja) kaj aliaj provi pli kaj pli konaktiĝi kun aliaj agantoj ĉe malsupera, loka nivelo, informiĝante pri iliaj lingvopolitikaj kaj pri-edukadaj starpunktoj, informante ilin pri nia starpunkto. Okazas kaj povas okazi, ke ili rekomendas poste informiĝadi pli alte, tio ne malhelpas, sed demokratie (mi pensas) estas, se ni komunikiĝas ĉiunivele.
10 months ago
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 10 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...