27-an de aprilo 1960 - 27-an de aprilo 2009. Jam 49 jaroj niaj avoj arde luktis kontrauh la koloniistoj kaj havis la sendependighon. En ĉies memoro estas la fama formulo de la 1-a Prezidanto de Togolando- Sylvanus Olympio: "malgrauh la dauhro de la nokto, iam tagighos". Ankauh morgauh kaj jam en la oficialaj alparoloj ni auhdas la saman formulon; tamen chu vere tagighis por Togolando?
togo-drapeau
Tri jarojn post la sendependigho, okazis en Togolando la unua prezidenta murdo, sekvis poste pli ol kvardek jara diktaturo dauhrigata ghis hodiauh de la Gnassingbe familio kaj ties klano/tribo.
Kelkaj pashoj en nia landa historio klarigus ion al ni. Dum la bataloj por la sendependigho, ekaperis politikaj partioj, progresismaj el kiuj UCPN- Union des Chefs et Populations du Nord, kaj naciismaj- CUT (Comité de l'Unité Togolaise). Dum la referendumo de la 27-a de aprilo 1958, la naciistoj gajnis kaj 2 jarojn poste anoncis la sendependighon de nia kara Patrujo. Hodiauh klare montrighas, ke niaj koloniistoj tre malbone digestis tiun malvenkon. Tial pere de fiagoj kaj fihomoj- idoj de progresistoj ili malhelpas al la evoluigo de la lando.
Kia bedauhro por ni! post 49 jaroj mia patrujo dauhre similas al R...(mankis al mi forton tajpi la reston). Ghis!
Francujo shanghu sian politikon koncerne Togolandon!
Send a message
Search for members
Victoria Magna says:
Sed, ne perdu vian esperon! Iu tago venos la vera sendependenco! Salutas vin, tutkore,
Valenciana (Elma)
rughulo says:
Tial certe ankaŭ kunkulpas la novaj koloniistoj el ĉiuj mondregionoj.
Apelete Didier Agbolo says:
Edoh Flora Mensah says:
Kun belajn intensojn, Flo.
Apelete Didier Agbolo says:
Kio okazas en la lando ne estas kashita al viaj okuloj. Ech tipika "kabye" - nordpartuloj de togolando
protestas krontrauh la malbona regado de la lando fare de unu el iliaj tribanoj.
Mi fieras pri mia tipika sudpartano kaj politikumuleco.
Kun Shanghigaj intencoj al vi.
Ddi
Edoh Flora Mensah says:
Mi deziras al vi sukcesoplenan meditadon pri la afero..... Baldaŭ 2010.
Flo.
Apelete Didier Agbolo says:
Mi estas unu el tiuj viroj kiuj scipovas kuiri siajn proprajn manghajhojn, kaj tion mi faras bele, eble pli ol multaj virinoj (virinojn mi ne diskriminacias).
Estas klare, ke neniu forpushos ilin de la pinto de la shtataj aferoj sed ili falos teren ghuste pro 2010 char ni gajnos la baloton kaj neniu plu shtelos la rezultojn. Se denove ili provas, la revolucio estos akra kaj ni junuloj pretas sin doni por liberigi la landon de manoj de tiuj fihomoj.
Ne estu, kara, pesimisto; male, agadu por plibonigo de nia kara EWEujo, nia kara Togolando, la tero de niaj praavoj por ke ghi denove brilu kiel la oro de la homaro.
Ddi.