Margita Published on February 21, 2009
by Margita

Margita's blog

Browse posts
Ni rememoros
Posted on April 7, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
Saluton!
6 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 303 times

Saluton!

Saturday February 21, 2009 at 04:51PM

En la juneco mi konatiĝis kun Esperanta lingvo kaj partoprenis kelkajn kunvenojn, tamen por la diversaj cirkonstancoj dum multaj jaroj ĉesis esperantan agadon. Nun dank'al helpema amiko mi altrovis Ipernity kaj eblecon kontakti kun esperantistoj. Bedaŭrinde mi multon forgesis, volus renovigi miajn sciojn. Mi esperas, ke korespondado helpos al mi. Nun mi sidas kun vortaro - kiom da vortojn mi devas kontroli, skribante ĉi artikolo! Kaj gramatikon mi forgesis tute!

Mi estus ege dankema, se iu estus tiel afabla, pacienca kaj interŝanĝus leterojn kun mi. Kvankam dume mi devas ekposedi ankaŭ Ipernity. Ĉi tie estas multe da eblecoj!

Pri mi - mi havas 63, loĝas en Latvujo, Riga, estas bibliotekistino. Al mi plačas libroj, poezio, fotado, naturo.



6 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
Korajn salutojn al vi el Hungario'
Posted 10 months ago. ( permalink )
Margita replies:
Kaj Latvio sendas salutojn al vi!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Sulko says:
Mi havas la impreson ke vi bone sentas gramatkon.
Mi, ankaŭ, uzas vortaron kiel necesan helpilon. Mi provis trovi erarojn en via mesaĝo kaj mi trovis preskaŭ neniun eraron - ie mankas akuzativa -n, ie estas superflua - kutimaj eraroj. Al mi ne estas klara esprimo: "dum multaj jaroj eliris Esperanta movado".
Mi taksas ke vi tamen verkas tre bone.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Margita replies:
Mi dankas pri bonaj vortoj kaj petas pardonon pri malfrua respondo. Mia esprimo estas tute simpla - aktivan agadon mi ĉesis pro personaj kaŭzoj, nia rondeto disiĝis, kaj mi plu ne serĉis aliajn kontaktojn. En Latvujo esperanta movado ekzistas, sed mi dume deziras plialtigi mian lingvan levelon ĉi tie, en Ipernity. Kaj mi tute ne scipovas kontroli "n"!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Francisko-Brazilo says:
Margita, saluton el SanPaŭlo, Brazilo!
Dankon pro via vizito! Hummm...laŭ mi, via gramatika estas perfekta! Ĉu vi jam vidis mian unuan kaj nuran lernolibron de Esperanto? Mi nur havas ĝin!...do imagu kiel estos mia gramatiko!!!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Margita says:
Dankon, Francisko-Brazilo! Bedaŭrinde Vian lernolibron mi ne vidis, ĉu ĝi estas aĉetebla ankaŭ en Latvujo? Mi ja havas lernolibron, sed mankas tempon pr serioza lernado. Mi penos poiomete... Korespondado devigas min!
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...