About this blog

  • 2 posts
  • 909 visits
April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

Favorite blogs

Marite Firstova's Blog
2 posts

April 7, 2009

Ni rememoros

Hodiaŭ ni adiaŭis de Aristo (Aristīds Mediņš), konata esperantisto kaj sincera amiko.

Adiaŭa tago estis bela, milda kaj sunplena, ĉe florkovrita tombo la violonisto ludis belsonajn melodiojn, printempaj birdoj aliĝis per siaj kantoj... Ĉi momentoj estas neforgeseblaj, kiel neforgesebla estas Aristo.

Li aktive partoprenis esperanto movado en Latvujo, propagandis la lingvon, el tuta koro esperis, ke la mondo fariĝos pli bona dank'al esperanto. Aristo dum sia vivo akiris multajn amikojn, lia ĉarma personeco, bonvola rilato, bonhumoro allogis kaj estis nerezistebla. Li popularigis la internacian lingvon ĉiam kaj ĉie, multaj homoj ekkonis esperanton kun lia helpo kaj aliigis siajn vivojn.

Nun en ĉielo brilas ankoraŭ unu verda stelo. Ni amis, amas kaj amos Vin, Aristo!

Published at 18:09 ( 2 comments / 306 visits )
This post is public

February 21, 2009

Saluton!

En la juneco mi konatiĝis kun Esperanta lingvo kaj partoprenis kelkajn kunvenojn, tamen por la diversaj cirkonstancoj dum multaj jaroj ĉesis esperantan agadon. Nun dank'al helpema amiko mi altrovis Ipernity kaj eblecon kontakti kun esperantistoj. Bedaŭrinde mi multon forgesis, volus renovigi miajn sciojn. Mi esperas, ke korespondado helpos al mi. Nun mi sidas kun vortaro - kiom da vortojn mi devas kontroli, skribante ĉi artikolo! Kaj gramatikon mi forgesis tute!

Mi estus ege dankema, se iu estus tiel afabla, pacienca kaj interŝanĝus leterojn kun mi. Kvankam dume mi devas ekposedi ankaŭ Ipernity. Ĉi tie estas multe da eblecoj!

Pri mi - mi havas 63, loĝas en Latvujo, Riga, estas bibliotekistino. Al mi plačas libroj, poezio, fotado, naturo.



Published at 16:51 ( 6 comments / 277 visits )
This post is public


( 2 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Margita

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...