Jagoda  G. Published on August 7, 2009
by Jagoda G.

Jagoda G.'s blog

Browse posts
new Ĉu vere nur en Pollando oni celebras la vigilion de Kristnasko?
Posted on December 30, 2009
2 comments (latest 14 hours ago)
La ligo inter spiritismo kaj esperantismo en Brazilio
Posted on August 17, 2009
13 comments (latest 4 weeks ago)
Feliĉa fino.
3 comments (latest 4 months ago)
„En la mondon venis nova sento...",
Posted on July 7, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Profesia agado por Esperanto sen mono?
Posted on July 7, 2009
POLA ESPERANTO JUNULARO en Gdansko (rigardu albumon)
Posted on June 12, 2009
EX LIBRIS
Posted on June 6, 2009
La 4-an de junio 1989 komencis la dekadenco de komunisma sistemo en Meza Europo
Posted on June 3rd, 2009
8 comments (latest 6 months ago)
LA TAGO DE ESPERANTO akceptita al la oficiala kultur programo en urbo Gdansko
Posted on May 24, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 129 times

Feliĉa fino.

Friday August 7, 2009 at 04:56PM

Pasis la UK en Bjalistoko. Laŭ mi plej grava evento estis malfermo de la Centro de Ludoviko Zamenhof. Bjalistoko havis hazardan feliĉon, ke en 1859 jaro naskiĝis ĉi tie kreinto de Esperanto. Alimaniere tiu ĉi loko estus konata nur por loĝantoj de Pollando kaj najbaroj. Mi estas certa, ke dum tuta historio de la urbo, oni neniam vidis tiom da japanoj samtempe. En la Muzeo estas loko por diversaj ekspoziocioj. Dum la Kongreso kaj ĝis la fino de aŭgusto oni povus vidi 261 ekslibrisojn de esperantistoj. La autoro – Jozefo Golec, mia najbaro, vivas en Sopot. Dank al tio ni ĉiuj havas proporajn ekslibrisojn (mi havas tri diversaj). Kaj vi? Pri la Kongreso oficialan raporton vi povas legi aliloke.

Mia feliĉo devenas de alia fakto.

Tre sukcesa estis nia Postkongresa Renkontiĝo en Gdansko. La Dio kaj Zamenhof gardis nin, kaj venis krom poloj nur 20 eksterlandanoj. (ni revis pri 100). Dank al tio sukceso estis pli facila. Plej grava por ni estis TAGO de ESPERANTO oficiale enskribita en la somera programo de la urbo kaj programo de Dominikana Foiro. Al Bonveniga Lunĉo venis Honora Gasto – Prezidanto de pli alta ĉambro de Pola Parlamento – Bogdan Borusewicz. Eĉ la leciono de Esperanto por hazarda publiko estis sukcesa. Verdire sukcesis esperantistino - instruistino Małgorzata Zieba-Szmaglińska (profesia instruistino de germana lingvo en lernejo). Mikaelo kun gitaro helpis multe.

Sen amatoreco en instruado de Esperanto !

La E-koncerto ĉe la ĉefa placo havis grandan publikon. Post la koncerto vico da poloj kaj eksterlandanoj volis aĉeti diskojn de Ĵomart kaj Nataŝa. Okazis ankaŭ surstrata “happeningo” por ĝojigi partoprenantoj de nia aranĝo. La Esperanto himnon ludis sur karilionoj vera muzikistino – Monika Kaźmierska - la himno ne estis surbendigita. Śi samtempe partoprenis Festivalon de kriliona muziko en preĝejo al Sankat Katarina. Śi estis preta kelkfoje veni al Urbo Domo por ludi E-himnon, laŭ promeso.

Aliaj punktoj de la programo estis nur por esperantistoj partoprenantaj an la renkonto. Post unu tago ĉiuj jam konis bone unu la alian. La gaja etoso estas videbla sur fotoj en mia albumo

Rigardu la fotojn de la pikniko ĉe Esperanto Kverko, ekskursoj, adiaŭa vespero sur galeono LEW. La vetero estis eĉ tro bona. Pli multe da fotoj vi povas vidi en Fotoalbumo ĉe mia retpaĝo www.esperantowsopocie.pl.tl Ankoraŭ mi atendas plej ŝatatajn fotojn de eksterlando – Antton, mi parolas pri Vi!

Verdire la preparado al tiu aranĝo daŭris unu jaron – do sukceso estis deviga.

Nun mi ripozas, libera de mil problemojn.



3 Comments / add your comment?

Francisko-Brazilo says:
Jagodaaaaaaa!
mi ĵus vizitis vian fotoalbumon....kaj mi vidis belajn kaj interesajn fotojn.

http://img.webme.com/pic/e/esperantowsopocie/ziel.jpg

dankon! kaj ĝis la venontfoje!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon kaj gratulon!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jagoda G. says:
Dankaon - tiu teksto estas raporto de organizanto. Interesa estus rakonto de partoprenanto. En la grupo estis unu "ipernitano" , sed li estas fotisto, ne verkisto. Post kelkaj monatoj mi esperas vidi kelkajn (kelkcent) fotojn de Gdansko.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...