Roland Published on October 25, 2009
by Roland

Roland's blog

Browse posts
Forgesita agado de antaŭ 20 jaroj
Posted on November 30, 2009
Pliaj poemoj de Vanselow
Posted on November 27, 2009
Pri arkivoj kaj la kolektiva memorejo de la esperantistaro
Posted on October 30, 2009
donu preferatan nomon al skota viskio
Posted on October 26, 2009
Skota viskio savas la klimaton
5 comments (latest 2 months ago)
Kvinpintaj kuketoj
Posted on October 10, 2009
La tago en Edinburgh
Posted on October 8, 2009
Spielen am Computer in Esperanto
Posted on October 4, 2009
3 comments (latest 3 months ago)
Gesine Lötzsch, novelektita delegitino de germana federacia parlamento, kaj Esperanto
Posted on September 28, 2009
2 comments (latest 2 months ago)

Keyword tags

Scotland
Schottland
Whisky
Torf
Roseisle
Biogas
Biomasse
viskio
scotlando
klimato
Old Pulteny
Bruichladdich
Cameronbridge
Rothes
Diageo
Scotch Whisky Association
North British Distillery

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 89 times

Skota viskio savas la klimaton

Sunday October 25, 2009 at 12:53PM

Mi en Arran

Mia germanlingva teksto estis volonte akceptata der la faka revuo "Energiepflanzen" kaj aperos en la venonta numero. Mi komencis traduki la tekston, sed verŝajne bezonas helpon en terminologiaj demandoj. Mi konstatis, ke en nia kara vikipedio ne abundas informoj pri alkolaĵoj ĝenerale kaj la produktado.

Volonte mi akceptas proponoj de Esperantlingvaj revuoj, kiuj pretus transpreni la tekston, aŭ invitoj al prelegoj.

La teksto kreskas, ĉar mi devas interrompi la laboron. Bv. regule viziti al paĝon.

Sur la foto estas mi serĉante informojn en la fama distilejo de Arran

Estis sovaĝaj tagoj en Skotlando, kiam torfo estis la energifonto por produkti viskion. Klandestinaj distilejoj utiligis la malmultekostan kaj facile atingeblan biomason. Kiam la distilado estis permesita kaj iĝis pli industria, oni ŝanĝis unue al karbo, poste al nafto kaj finfine en la 1970-aj jaroj al tergaso.La torfo intertempe ludas marĝenan rolon. Ĝi estas ankoraŭ uzata en eta kvanto sur la hebridaj insuloj por sekigi la malton kaj tio aldonas specialan flaron de fumo al la fina produkto.

La efikoj de la klimatoŝanĝo ne preterlasas skotlandon. Antaŭ du jaroj esploro de la universitato Glasgow malkovris, ke kelkaj mondkonataj distilejoj apud la marbordo iĝos viktimoj de la leviĝanta nivelo de la mara akvo. Temas pri magiaj nomoj por la amantoj de skota viskio kiel Laphroaig, ArdbegBunnahabhain. Ili devus forlasis sian ejon apud la marbordo kaj eble povas rekomenci kelkaj metroj pli alte. Tio probable ankaŭ influos la specialan atmosferon, en kiu maturiĝas la viskio kaj akiras sian unikan guston.

La skota registaro decidis pri relative ambicia programo por savi la klimaton. Ĝis la jaro 2050 oni intencas redukti la karbondioksidon je 80% kaj la produktantoj de viskio, unu el la plej gravaj ekonomiaj branĉoj de Skotlando promesis partopreni.

Dum la venontaj jaroj la produktado de viskio kaŭzu malpli da emisioj kaj en la jaro 2050 la energio en la distilejoj estos je 80% el renoviĝantaj energiofontoj. Tion promesis la "Scotch Whisky Association (SWA)" en deklaracio, kiu estis prezentita al la publiko en junio 2009. David Rae, la estro de la fakgrupo pri medio diris: "La deklaracio estas sencohava el ekonomia kaj el ekologia vidpunkto. Kiel distilantoj ni ĉia pensis longtempe kaj niaj celoj estas ambiciaj, sed ankaŭ motivigaj" La skota ministro pri medio Richard Lochhead laŭdis la viskio-industrio, ĉar ĝi estis la unua industrio, kiu prezentis konkretan planon por redukti karbondioksidon. 100 britaj pundoj estas kaj estos elspezataj dum la venontaj jaroj por atinĝ ĝi tion celon.

David Rae, kio estas afergvidanto de la "North Britisch Distillery" en Edinbourgh, antaueniras per bona ekzemplo. Lia distilejo troviĝas tre proksime al la centro de la urbo kaj la najbaro estas granda futbalejo. Alia najbaro estas "Tynecastle Highschool" kies nova konstruaĵo ricevas sian varmon de la distilejo. "Viskio varmigas gelernantojn" skribis la gazetaro post publikigo de la projekto, kiu savas 1.200 t de karbondioksido jaro. Pliajn 50.000 t savos la distilejo per prilaboro de la restaĵoj en biogaso instalaĵo.

Old Pulteny zorgas pri varma loĝĉambro

Douon de la antaŭaj hejtkostoj pagus la 500 najbaroj domoj de la distilejo "Old Pulteney" en la urbo Wick, nordeoriente de Inverness. En kunlaboro kun la loka kompanio "Caithness Heat and Power Ltd. (CHP)" la distilejo planis modernan energiocentralon, kiu funkciu per biomaso. Oni ne simple bruligas la biomason, sed gasigas ĝin kaj tielmaniere povas uzi la gason en motor de la firmao "Jenbacher" por produkti elektran kurenton. La nivelo de la temperaturo estas sufiĉe alta por produkti la vaporon, kiu estas bezonata de la distilejo kaj la akvo, kiu malvarmigas la viskion, estas uzata por hejti la domojn.

La plano baziĝis sur informoj pri la rikolto el la arbaroj de la grafejo Caithness, la plej norda sur la skota ĉeflando. Dum la venontaj 30 jaroj la arbaroj produktos ĉiujare 130.000 t da ligno, dum la hejtcentralo apud la distilejo bezonos maksimume 30.000 t jare post inkludo de la malsanulejo. La aparataro alvenis dum printempo 2007 en antaŭmuntitaj kestoj. Post la provas ekfunkciado oni rimarkis, ke la postulita kapacito de 1300 kW elektraj ne estis atingebla. Krome estis problemoj pri financoj kaj en la administrado de la kompanio. Finfine en februaro 2009 la komunuma entrepreno CHP Ltd. estis transprenata de "Highland Council", la regiona administrado, kiu antaŭe subtenis la projekton per 4 milionoj da britaj pundoj. Oni decidis malŝalti la gazigilon por biomaso kaj intertempe la bezonata varmo kaj la vaporo por la distilado estas produktada per oleoforno.

Solvo por insulo

La fino de la oleo-epoko estas jam hodiaŭ sentebla sur la hebrida insulo Islay. Ĉi tie troviĝas manpleno da distilejoj, kies nomojn vigligas la koron de viskio-ŝatanto en la tuta mondo: Ardbeg, Coal Ila, Lavagulin kaj intertempe ankaŭ Bruichladdich. Ilia vejno estas cisternŝipo, kiu alportas ĉiujare dukunu milionoj litroj da nafto. Sed ĝi ne povas liveri dum malbona vetero. En la jaro 2004 la skota registaro elspezis 500.000 britajn pundojn por plifortigi la kajon de Bruichladdich, sed dum novembro 2006 la distelejoj denove soifis je brulaĵo.

Tio estis la impeto por la teamo de la distilejo de Bruichladdich por pli profunde pripensi la aferon. Andrew Gray, unu el la posedantoj, resumas: "Ni havas lignon sur Islay kaj ni havas restaĵojn el la distilejo. Ekzemple ni ricevas varojn sur lignaj paledoj, kaj kutime ni forĵetas ilin. Ni havas la barelojn, kiujn ni provas reuzi, sed iam ili ne plu taŭgas por maturigi viskion." Tial bruligi biomaso estis la plej evidenta solvo kaj la skota registaro kontribuis per 400.000 britaj pundoj. Pro la redukto de 1.500 t karbondioksido la titolo de "senkarbondioksida distilejo" estis proksima, sed venis seniluzigo.

La distilestro Mark Reynier rakontas "Estis problemoj kun la hakita ligno. Ni ne povis ricevi sufiĉe de la 40 jara ligno kaj tio, kion ni ricevis, estis tro malpura. Ni bezonus pli grandan stokejon kaj pliajn kamionojn. La kaldrono ne atingis la bezonatan Temperaturon kaj mankis vaporo. Estis situacio, kiel voŝto ŝvingas la hundon."

Sed skotoj ne facile rezignas. Intertempe oni studas la aplikon de biogaso en Bruichladdich. Sed jam estas aliaj interesitoj: Dave Protherough de la "Recycle Jura and Islay Group" preferus utilig la biogason por funkciigi la aŭtomobilojn sur la insulo..

La verda distilejo

La inklino de la skotoj al historia aparataro limigas la eblecojn en distilejoj enkonduki klimatosavigajn inventojn. Estas la forta kredo, ke la speciala formo de la alambiko difinas la flaron kaj la guston de la produkto. Tial difektiĝantaj alambikoj ĉiam estas refarita laŭ la formo de la orginalo per multekosta manlaboro el kupro. La historia ekipaĝo ravas centmilojn da vizitantoj ĉiujare, kiuj estas volonte gvidataj tra la plene funkciantajn distilejojn.

Kion oni kutime ne montras estas la modernaj hejtiloj, kiuj funkcias plejparte per nafto aŭ tergaso. Kaj oni kutime kaŝas la kondensilon (mankas en Vikipedio) el la sama periodo kiel la alambiko, malantaŭ muro.

Kelkaj distilejoj komencis laŭ la modelo de Bowmore kolekti la varman akvon kaj utiligi ĝin en la distilejo aŭ maltejo. Sed la teknikaj bariloj estas sufiĉe grandaj. Tial la vojgvidaj inventoj ne estas troveblaj en la listoj de la famaj distilejoj, sed en lokoj, kiuj estas malpli konataj: Rothes, Roseisle kaj Cameronbridge. Ĉi tie realiĝas paŝo post paŝo la revo de distilejo sen emisio de karbondioksida, de la klimatoneŭtrala, mediokonforma kaj finfine "verda" distilejo.

Investo de milionoj por plibonigi la klimaton

La komerca bazo de skota viskio estas la "Blend", kiu estas vendata tutmonde sub konata marko en konata kvalito: Bells, Ballantines, Chivas Regal, Dimple, Johnny Waker kiel tiel plu. Lia fonto de la alkoholo ne estas hordeo, sed tritiko kaj la produktako okazas en konstruaĵoj, kiuj multe pli similas al kemiaj fabrikoj ol al la pitoreskaj naskiĝejoj de "Single Malt", kies rolo estas liveri la materialon por doni difinitan flaron kaj guston la la mondkonata produkto. La baza grena alkoholo estas tiel pura, ke oni povas en la sama fabriko ankaŭ produkti ĝinon kaj vodkon.

En Roseisle okazis la unua novkonstruo de distilejo en skotlando post 30 jaroj.Ĝi aparteans al la kompanio Diageo, kiu estas unu el la plej grandaj nomoj en la mondo de brandoj kaj kiu investis 40 milionoj da pundoj. La bezono de varmo estas 12,3 MW kaj 10,3 MW ekestas per la interna reuzado de varmo kaj per biomaso. La loko estis zorge elektita kaj troviĝas apud ekzistanta maltofarbriko de la sama kompanio. Tie estas utiligebla la varma akvo kaj oni ŝparas 300.000 m3 da freŝa akvo. Estas utiligata la akvo de la distilejo, kiu estas zorge purigata per multetapa akvopurigejo, kiu inkludas anaerobian parton. La biogaso estas uzata kun alia biomaso en kaldrono de 5 MW.

La perfektigo de la sistemo estas realigata en Cameronbridge.

La malgranda urbo Rothes estas konata al fakuloj pri viskio kiel hejmo de famaj distilejoj: Glen Grant (ekde 1840), Glen Rothes (1878); Glen Spey (1885); Speyburn (1897); Caperdonich (1898). Ĉiuj kuni fondis la entreprenon "The Combination of Rothes Distillers (CoRD)", kiu ĝis nun vendis la restaĵojn kiel bestonutraĵo. Meze de la jaro 2009 ĝi anoncis, ke ĝi decidis investi 50 milionoj da pundoj en energiocentralon surbaze de biomaso kun kapacito de 7,2 MW elektra kurento.

Kaptu la karbondioksidon

Alian vojon elektis la distilejo Glenturret, de kie venas la viskio "The Famous Grouse". Tie oni ne plu lasas la karbondioksidon atingi la atmosferon, sed kaptas ĝin el la fumgasoj. En oktobro 2009 okazis la solena malfermo de modela instalaĵo, kiun konstruis la skota firmao "Scottish Bioenergy Ventures (SBV)" de St Cyrus, Aberdeenshire. Ili gajnis premion de 40.000 pundoj por la ideo el la fonduso "Springboard" de la firmao "Shell" kaj per la subteno de "The Edrington Group", la posedanto de Glenturret, ili povis realigi la ideon.

La fumgasoj trapasas malpurigitan akvon de la distilejo, kiu enhavas ĉiujn nutraĵojn por rapide kreskantaj verdaj algoj. Por kreski la algoj forprenas 8 kg da karbondi

La fumgasoj trapasas akvon en ujoj, en kiuj rapide kreskas verdaj algoj nutritaj de la malpura akvo el la distilejo. La algoj forprenas la karbondioksidon kaj produktas oleon, kiuj estas siaflanke uzebla kiel brulmaterialo. Por 8 kg d



---- daŭrigenda



5 Comments / add your comment?

Michael Lennartz says:
Eble helpas atentigi pri la teksto ĉi tie: http://www.ipernity.com/group/115874

La traduko estas sufiĉe bona. "klandestina" (de angla clandestine) eĉ ne troviĝas en mia PIV1977, eble estas pli bone skribi "kaŝitaj" aŭ "sekretaj", sed vi ne aludis, ke la farado de viskio estas malpermesita (nur ke ĝi poste estis permesita). Pliaj detaloj poste.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Roland says:
"sufiĉe bona" ? Ne eminenta, vojgvida, elstara. Mi estas seniluziigita.

kaŝita kaj sekreta ne respegulas la kontaŭleĝan agando. Kiu estas Schwarzbrenner aŭ moonshine en Esperanto? GDR vortaro almenaŭ konis Schwarzfahrer kaj Schwarzhörer, sed sen instiga traduko.

Utila bazo por terminologiaj difinoj povas esti Wikipedia
http://en.wikipedia.org/wiki/Moonshine
http://de.wikipedia.org/wiki/Schwarzbrennerei

Laŭ tio la skotoj praktikis "Geheimbrennerei" laŭ germana difino.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Roland edited this comment 2 months ago.
Karulo (Karles) * says:
(pri klandestina) Kvankam en rapida foliumado de vortaroj mi trovis ĉefe la tradukon "kaŝa, kaŝita" , mi konsentas kun Roland pri la manko de indiko pri eksterleĝeco. Ni povus inventi la amuzan "klan-distila" viskiejo
<:o)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 2 months ago.
Roland says:
Bonega ideo. Vivu la neologismo. Tio ankaŭ inkludas la fakton, de skotoj estis organizitaj en "klanoj" (Clans)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Bernardo says:
Krause de-eo 2007 havas por "schwarzarbeiten" kaj "Schwarzarbeiter" (Schwarzarbeit mankas !?), "nigre labori" kaj "nigre-laboranto". Kvankam ĝi estas surprize internacia (cs: Švarc systém,
da: Sort arbejde, en: Illicit work, fr: Travail dissimulé, nl: Zwartwerken, nn: Svart arbeid, no: Svart arbeid, sv: Svartarbete) mi ne uzus ĝin. De Smedt havas por zwartwerken kaj zwartrijden kaŝe labori, senpage veturi, kaŝveturi. Do multaj eblecoj, ekzemple "kaŝita distilado", impostevita, senimpost(pag)a, kontraŭleĝa, kaŝa, malpermesita; eble ankaŭ enombra distalado, distilado en obskuro ktp. (kp. germane Schattenwirtschaft) kaj esperante nigra merkato.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...