’Simio-similaj neandertalhomoj!’ Ĉiujare antaŭ elektoj, politikaj kandidatoj de ĉiaj partioj estas kovritaj per tiu epiteto*. Ĉu tio estas juste rilate al Neandertaloj?

Mi zorgas pri Neandertalhomoj, pro tio mi eksplikas kial ili tute ne estis karikaturaj, simio-similaj. Estas 5 kialoj por kiuj ni ĉiuj respektu Neandertalhomojn - skribas Barbara J. King.

5. Neandertala korpo estis dika, peza, sed ili marsxis perfekte rekte – ne kiel simioj . Fakte, aprila numero de ĵurnalo Scientific American atestas ke dupiedeco evoluis ĉe niaj Aŭstralopitekaj prauloj, milionoj de jaroj antaŭ Neandertalhomoj aperis.

4. Pli frŭe ĉi-monate, sciencistoj eksplikis opinion ke Neandertalhomoj vivantaj sur teritorio de hodiaŭa Francio ornamigxis per aglaj ungegoj antaŭ 90 000 da jaroj! Tia simbola uzo de skeletaj partoj de bestoj indikas ke tiaj homoj vivis pli nuance ol por nuraj ekzisti aŭ transvivi kaj reproduktiĝi.

3. Neandertalhomoj estis ege spertaj por transvivo kaj reprodukto - ili sukcese ĉasis mamutojn ekzemple. Laŭ restaĵoj trovitaj sur loko en norda Italujo, ili kaptis amasajn bestojn per lancoj - almenaŭ dum iom da tempo. Por tia strategio de ĉaso ili necesis komplekse kunlabori kaj komuniki.

2. Iaj grupoj de Neandertalhomoj enterigis siajn mortintojn – oni ne konas pri tia praktiko en antaŭaj epokoj. Barbara J. King skribas en sia libro Evoluanta Dio (Evolving God) ke sciencistoj diskutas ĉu ĉiuj supozantaj neandertalaj tomboj estas intenciaj entombigoj. Ŝi diras ’Al mi estas kelkaj konvikantaj, inter kiuj estas La Ferassie en Francio, kie restaĵoj montras novan nivelon de komuna angaĵo en ia rituala praktiko’.

1. Dum miloj da jaroj, Neandertalhomoj kaj niaj Homo sapiens prauloj kunvivis. Eĉ hodiaŭ, 4 procentoj de la genetika materialo en kelkaj populacioj derivas de Neandertalhomoj. ’Mi ofte demandis kiel estis antaŭ ĉ. 40000 da jaroj, kiam ni ne estis nuraj homoj ĉirkaŭe – tion ni, modernaj homoj, neniam travivos'. (sciiĝu pli pri relacio de Neandertalhomoj kaj Homo sapiens je retpaĝo de John Hawks, antropologo )


Hodiaŭ ni traserĉas kosmon por malkovri ĉu inteligenta vivo ekzistas ie en nia universo. Kompreneble, ni ne estas la sola inteligenta speco sur Tero – estas ankaŭ homoideoj, elefantoj, cetacoj, kaj aliaj bestoj. Sed alfrontixo de du Homaj specioj, ambaŭ kun egaj cerboj, kaj tehnologio? Tio estas alio.

Kiel Neandertalhomoj vivus se estus hodiaŭ ĉi-tie? Kielmaniere ni kondutis al niaj evoluciaj kuzoj en 21a jarcento? Kiel niaj vivoj malsimilus se Neandertalhomoj vivus inter ni?



----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Dankon al Barbara J. King pro la permeso ke mi traduku tekston, anka
ŭ dankon al BA pro korektoj.

Ĉiuj eraroj estas nur miaj.

Legu pli pri restaĵoj de Neandertalhomoj en Serbio: kaverno Šalitrena kaj kavernoj Mala kaj Velika Balanica