| December 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
Eterna perfekteco simple ne estas.
Estas perfekteco nur en statikaj formoj, malŝanĝeblaj.
Perfekteco en ia ajn stato estas nur dum kelkaj momentoj, aŭ tagoj... aŭ kelkaj monatoj se vi estas amanto de feliĉo. Por atingi perfektecon necesas klopodi ĉiam, sed tio ne certas ke vi atingos perfektan / deziratan staton.
Kiam vi atingas tian staton, ĝuu! Ne demandu, ne serĉu ion pli, malfermu viajn okuloj, kaj viajn orelojn, kaj preĝu ke tia stato daŭras... sed ne iluziĝu ke tia stato eternos.
Seniluziiĝi. Aŭdinte tian vorton unuan fojon, ŝajnas al mi tradukita stulte, ĉar serba vorto por seniluziiĝi signifas ’perdi fascinecon, ravecon pri iu / io’. Sed, pensinte pli, mi konkludis ke seniluziiĝi estas perfekta vorto por deskribi okazaĵon. Seniluziiĝo okazanta ŝajniĝas antaŭan fascinecon / kaj perfektecon / fabelon en iluzio. Estas terure sciiĝi kaj akcepti ke antaŭa stato estis nur mensogo – iluzio.
Kion fari poste okazinta seniluziiĝo?
Sakrado laŭta helpas (ekz. verpiss dich). Ĵeti poŝtelefonon al muroj helpas. Rompi telerojn helpas. Cigaroj kaj glaseto de brando helpas. ... sed tia helpo estas mallonge lasta... Estas pli bone kuiri, promenadi, preĝi en kirko, resaniĝi animon kaj korpon, kaj prepariĝi por novaj iluzioj.... t.e. perfektecoj.
Send a message
Search for members



























