En Pollando geturistoj en urbetoj maraj, montaraj kaj en kuraclokoj devas pagi t.n. "klimata pago". Lastatempe en konata pola montara urbeto (Karpacz) mi pagis 30 eŭrocentoj por ĉiu tago. Fakte pago por granda fiodoro - rezulto de hejtado ne nur per karbo, ne malofte per plasto. Fiaj fumoj estis ĉe ĉefa strato de urbo. Ĝuste tiel estas en ĉiuj - konataj al mi - turistaj lokoj en mia lando. Bone ke kvankam montaroj estis agrablaj por okuloj kaj... nazo. Kaj kiel estas en viaj landoj?
Por la unuopuloj ĝi signifas ioman laboron, sed oni rapide alkutimiĝas al selektado de la rubaĵoj. La avantaĝo estas ke la regiona centralo por bruligado de rubaĵoj devas pritrakti malpli grandan kvanton. Tiel la aero malpli poluiĝas.
Estas malpermesate bruligi mastrumajn rubaĵojn en hejma forno aŭ ĝin forlasi en la naturo kaj oni povas esti punataj se oni tion faras. Okazas sporadaj kontroloj de la koncerna ofico.
Bedaŭrinde Pollando daŭre estas malproksime de eŭropaj normoj - precipe pri ekologio.
Dankon por via voĉo pri la afero.
la aŭtoj ne ellsasa gasojn venenajn- sed oksigenon puregan! la svisa armeo ne pafas -sed konvinkas per esoteraj argumentoj,
Sed eble la sakoj por rubaĵoj entenas E volumojn- kaj ne volumenon el forĵetindaĵoj.
Sign-in to post a comment.