PACIENCA MONOLOGO



Kun unu sola flua parolanto, la lingvo “pojanaŭa’” estas lernita en lernoĉambro por ke la venontaj generacioj povos reuzi ĝin.
Luiza Bandeira (Ĵurnalo Folha de São Paulo – 12 de Julio 2009)



Sajnas ke la 30 sekundoj estas senfinaj dum Railda Manaitá, 79 jaroj, interrompas la konversacion por klopodi memori, silente, kiel oni diras “bananarbo” en la pojanaŭa lingvo. Al iu ajn, tio estus ia simpla kaj ofta memorperdo. Sed, kiam lingvo havas nur tri parolantoj, unu sola vorto forgesita signifas pli ol tio.
Railda movas ŝiajn okulojn supren kaj koncentriĝas. Ŝia insisto tradukas la animon de la pojanaŭanoj: pere de kuna klopodo, la indiĝena popolo pruvas restarigi lingvon kiun estis nepermisita antaŭ cent jaroj proksimume kaj ankaŭ restarigi, per tio, identecon kiun sajnis perditan.
La tasko estas malfacilega. Ĝis nun, la sola historio pri lingvo kiu renaskiĝis estas tiu pri la hebrea lingvo, kiu iĝis neuzata dum la juda diasporo kaj iĝis limigita al la religiaj cerimonioj dum ĉirkaŭ 1.800 jaroj. Ĝi estis rekreita kiel oficiala lingvo en Israelo.
La pojanaŭa lingvo ekmalaperis ĉirkaŭ 1910, kiam la indiĝenoj estis sekestritaj kaj sklavigitaj por la eltirado de kaŭĉuko. La unua antaŭzorgo de la kaŭĉukokulturistoj estis malpermesigi la uzadon de la indiĝena lingvo kaj krei lernejon por ke ĉiuj lernus la portugalan lingvon.
Tiu kiu parolus pojanaŭan lingvon estis punita. La okuloj estis truitaj, la dentoj kaj la ungoj estis elŝiritaj kaj tiu estis skurĝita, laŭ la lingvisto Aldair de Paula, el la Universitato el Alagoaso (brazila ŝtato). “La patronoj estis inteligentaj. Per la lingvo oni faras la socian kontrolon”, li diras.
Dum la lastaj 20 jaroj, kvazaŭ ĉiuj parolantoj de la lingvo mortis, tiuj kiuj estis infanoj kiam okazis la kontakto inter la okcidentuloj kaj la indiĝenoj. Poste la sklavigo, la indiĝenoj hontiĝis pro ilia lingvo kiu restis preskaŭ forgesita.
Nun, 500 indiĝenoj vivas tie kie funkciis la bieno, en la urbo Mâncio Lima (ĉe la ŝtato Acre), proksime je la limo ĉe Peruo. Kiu ankoraŭ parolas la lingvon, lernis ĝin kaŝite: krom Railda, ŝia frato, Luiz Manaitá, 85 jaroj, kaj la ekskaciko Mario Pujanaŭa, 65 jaroj. Sed Railda estas la sola kiu ankoraŭ estas flua en la lingvo.



Malobeado


Infano dum la jaroj kiam okazis la plej fortaj punoj, ŝi nur memoras aŭdi paroli pri malpermesigo unu fojo. “Sed mia patrino ne obeis tion.” Hejme, malproksime je la okuloj de la patronoj, Joana Manaitá daŭre parolis la pojanaŭan lingvon. Danke al tiu patrina malobeado, Railda kaj ŝia frato, Luiz, lernis la lingvon.
Railda lernis paroli rigardante la maljunulojn. Ŝi surprizigis ĉiujn. “Ŝi parolos nian lingvon”, ili festis kiam ŝi prononcis la unuajn vortojn, rakontas Railda, ripetante la frazon en pojanaŭa lingvo.
Sed la elsendado ĉesis tiam. Neniu filo de Railda lernis la lingvon. Ŝia nevino Joana, 31 jaroj, diras ke ŝi ne lernis la lingvon ĉar, kiam ŝi estis infano, la indiĝena identeco ne estis valorigita. “Ni sciis ke ni estis indiĝenoj, sed tio nenion ŝanĝis. Neniu volis lerni la pojanaŭan lingvon”.
Nur kiam komencis la terdemarkaciojn la pojanaŭa kulturo ekiĝi valorigita. En 2002, unu jaro poste la rekoniĝo de FUNAI (Nacia Fundacio de Indiĝeno, en la portugala), la loka lernejo ŝanĝis ĝian nomon al Ŝtata Lernejo Ixubãy Rabuy Puyanawa kaj ĝi adoptis instruadan modelon kiun valorigas la indiĝenan kulturon.
De tiam, la loko kreita por detrui la pojanaŭan lingvon fariĝis la ĉefa ejo por kontraŭstari la estingon de la lingvo.
La lernejo havas infanan instruadon ĝis la meza. Ĉiumatene, la 232 gelernantoj respondas al la instruista alvoko en la pojanaŭa kaj ili danças indiĝenajn muzikojn. Ili lernas nomojn de bestoj, de korpaj partoj, numerojn kaj simplajn frazojn en la pojanaŭa.
La enhavo de la lernobjektoj estas tradukitaj de la instruisto Samuel Puyanawa, filo de Mario, el kiu li heredis kajeron kun alnotoj en la pojanaŭa lingvo. Dum la klasoj pri matematiko, ekzemple, la numeraj nomoj estas instruitaj ankaŭ en la pojanaŭa.
Sed, malgraŭ la klopodo, la rezultoj ankoraŭ estas limigitiaj. Neniu lernanto povas dialogi en la lingvo. Gramatiko estas produktonta, sed la plensukceso de la pojanaŭana projekto ankoraŭ dependas de Railda. Nur ŝi scias, ekzemple, la tononuancojn de la vortoj.



Komplikeco


Loĝanto de la vilaĝo, Jósimo Constante, 20 jaroj, parolas la anglan kaj la hispanan kaj li klopodas lerni la pojanaŭan. “Sed la logiko estas tre komplika”.
Tiu komplikeco rigardita de li estas rezulto el lingvistika sistemo kiu tradukas alian manieron por rigardi la mondon. Estas tiaj riĉaĵoj, enkaŝitaj ene de la diverseco de la lingvoj, kiuj malaperas kiam lingvojn mortas. En la pojanaŭa, ekzemple, ekzistas 4 malegalajn manierojn por diri “ni”: unu kiu enhavas nur la interparolanto, alia al la grupo kiu ne enhavas lin, alia tria maniero kiu enhavas la interparolanton kaj ĉiujn ĉeestantojn kaj la lasta kiu signifas ĉiuj ekzistuloj.
Tiom da vortoj por “ni” estas rezulto de la graveco de la kolektivo al la etnio. “Ili faris plurajn kunvenojn ĝis decidi skribi la lingvon kaj instrui ĝin ĉe lernejo. Tio daŭris longa tempo”, diras la pedagogistino Maristela Walker, el la Federacia Universitato el Acre.
La pojanaŭanoj scias ke daŭros multe da tempo por ke la projekto fruktodonos. Ĉar la gepatroj ne parolas la lingvon, la infanaro ne povas uzi hejme la konojn akiritajn ĉe la lernejoj. Pro tio, neniu esperas ke la gelernantoj komencu paroli la lingvon nature. “La ideo estas ke ili kreskos kaj instruos la lingvon al iliaj gefiloj”, diras la estrino de la lernejo, Olinda dos Santos, 49 jaroj.
Sed pacienco sajne ne estas problemo al la pojanaŭanoj. Poste senfinaj sekundoj, Railda Manaitá memoras la vorton: “ŝiku” (bananarbo), ŝi diras, malpezigita. Kaj ŝi daŭras rakontanta ŝiajn historiojn.



(Tradukita de Sebá)