Danilo-MG Published on January 17th, 2012
by Danilo-MG

Danilo-MG's blog

Browse posts
Humuraĵo
Posted on April 2nd, 2012
8 comments (latest 2 weeks ago)
Seniluziego
Posted on February 17th, 2012
19 comments (latest 3 weeks ago)
Naskiĝdatreveno
24 comments (latest 3 weeks ago)
al ĉiuj
Posted on January 1st, 2012
8 comments (latest 3 months ago)
Odo al virinoj
Posted on December 23rd, 2011
15 comments (latest 4 months ago)
Humuraĵo pri istrianoj
Posted on December 13rd, 2011
3 comments (latest 4 months ago)
Humuraĵo pri histrianoj
Posted on December 12nd, 2011
11 comments (latest 5 months ago)
eraro
Posted on December 8th, 2011
5 comments (latest 4 months ago)
Daŭrigado-continuazione
Posted on November 20th, 2011
11 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 454 times

Naskiĝdatreveno

Tuesday January 17th, 2012 at 11:31PM
Hieraŭ estis la naskiĝdatreveno de Stephen Hawking. Inter alie li malkovris kaj eksplikis astronomiajn nigrajn truojn, sed ne nur....ĉu al neniu tion interesas ?
translate into English

24 Comments / add your comment?

Roze
Roze says:
Mi ne multe scias pri tiu temo sed mi ĝin opinias fascina!
4 months ago
Elbertinum
Elbertinumpro says:
li estas bona sciencisto -
4 months ago
Kvantumo
Kvantumo says:
Astrofiziko estas tre interesa temo. Tamen eĉ estas tre malfacila kaj koni ion pri ĝi ne facilas.
Mi legis pri tio sed mi ne bone konas la laboron de Hawkins (kiel fizikisto, mi okupiĝas pri alio).

Li sendube estas tre bona ekzemplo de persono, kies morto estis certigita de la kuracistoj kaj male li sukcesis resti viva kaj ne nur, eĉ kontribui al la homara scio pri la universo.
Liaj korpaj kondiĉoj malplaĉu al ĉiuj, kaj tamen rigardante lin, mi vidas nur kovrilon, kiu enhavas grandan personecon.
Mi ŝatas pensi, ke li ne tute estas enhavita en tiu senmova korpo kaj li vivas en la tutaj verkoj, kiujn li skribis kaj skribas. Tie vere estas lia amo por la mondo, tie la amo por la diskonigo de malfacilaj konceptoj.

Estas tre ĝusta, ke Hawkins instruis de la katedro de Newton. Kiel skribis ĉi-lasta: "se mi vidis pli fore, nur estis ĉar mi estis sur la ŝultroj de gigantoj".

Do, ankaŭ ni kaj niaj estontuloj povos vidi pli fore, ĉar ni estas sur la nerekte videblaj gigantaj ŝuldroj de personoj kiel Hawkins.

Dankon!
4 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG replies:
Dankon al vi Kvantumo, kiu rememorigis ke grandeco de homaro elŝultras de, ĉiam ne troaj, mens-gigantuloj kiuj ebligas homan progresadon, ofte kontraŭataj fare de religioj kaj konservativuloj. Al ili ni levigu niajn dankojn :
Archimede, Newton, Faraday, Curie, Bohr, Einstein, Hawking....nur por nomi kelkajn !
4 months ago
Danilo-MG edited this comment 3 months ago.
Leieladonna
Leieladonnapro says:
Mi ne legis pri siaj sciencaj verkoj, nur malpli da scienca referenco...li laboris pri la bazaj leĝoj kiuj reĝas la universon. Hawking kaj Roger Penrose, kune montris ke la ĝenerala teorio el la Relativeco de Einstein implikas ke la spaco kaj la tempo havas komencon en la "Big Bang" kaj finas interne de la nigraj truoj. Similaj rezultoj montras la bezonon por unuigi la teorio de la ĝenerala relativeco kun la kvantuma teorio, ankaŭ tre grava scienca disvolvo de la unua duono de la XXa jarcento...
4 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG says:
Dankon Martha, vi ne seniluziigis min.... Sed pri la fino, interne de la nigraj truoj, eble vi referencas al "big crunch", generala kolapso, kiu ankoraŭ ne estas certa, ĉar ĝi dependas de la kvanto de materio kiun la universo mem entenas...
4 months ago
Danilo-MG edited this comment 4 months ago.
Leieladonna
Leieladonnapro replies:
Kial big crunch hahaha hispanan estas Big Bang...
2 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG replies:
Praeksplodo originas disvastigo de materio kreante universon, sed post multajn jarojn, kiam la eksploda forto malfortiĝos, se materio sufiĉus, ĝia gravitforto kolektiĝus ĉion kaj oni havus la kontraŭo de "big bang" : Big Crunch : Granda Implodo.
En tiuĉi kazo mi mortos. Se materio ne sufiĉus oni ne havus sufiĉan gravitforton, tiukaze universo daŭre disvastiĝos ĝis malapero de materio kiu transformiĝos en gamma radioj...
Ankaŭ en tiu kazo mi mortos.
La kvanto de materio en la universo estas determinata de tielnomata "obskura materio".
2 months ago
Danilo-MG edited this comment 2 months ago.
Leieladonna
Leieladonnapro replies:
Mi jam dirus ke mi devas praktiki la eon hahahaha, mi scias pri la nova teorio ankaŭ, mi iome legis pri la aferon kaj komprenas ĝin, vi pravas kara Danilo. Ĉu ne estas interesa dum ni legas kaj pli kaj pli oni lernas ĉiutage. Tiu teorio eblas sed ne okazos rapide, mi pensas ke jes okazos sed eble la homaro jam ne ekzistos kiel -ĝis nun, la materio evoluas senĉese kaj ni ankaŭ, la ekosistemoj ankaŭ, malfacilas por mi kaj kredi Dion kaj la evoluo sed tiele estas, mi deziras fidi je Dio sed ankaŭ mi serĉas kialojn por fidi kaj tiel estas..nekredeble ?
2 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG replies:
Kredi estas vola decido, tiuj kiuj DECIDAS kredi certe havas iun kialon, do ili meritas respekton, kiel ĉiu eĉ politika ideo. Samtempe, kiu kredas ne per propra efektiva decido, sed nur stulte, ekzemple ĉar multaj aliaj kredas, mi bondeziras al li vekiĝo al vivo kaj ekprirazonado, ke li DECIDU kredi aŭ (laŭ mi pli bone) ekpensu per propran menson...
2 months ago
Leieladonna
Leieladonnapro replies:
2 months ago
Maidi
Maidi says:
Anteo blogo, Hawkins ne komprenas virinojn:
www.ipernity.com/blog/anteo/369294
4 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG replies:
Bedaŭrinde mi ne parolas la anglan. Maidi, bonvolu traduki ĝin por mi ! :-)
Se temas pri lia senta vivo kun virinoj.....multaj aliaj (kaj eĉ mi) havis (as-os) saman sperton. Pri komprenebleco inter...ĉiuj, eĉ esperanto ne sufiĉas....
4 months ago
Leieladonna
Leieladonnapro replies:
Pardonu la kuleron :) mi jam respondis al Maidi...sed estus pli bele ĉu la viroj sukcesas kompreni al virinoj kaj mi spertas ke jes eblas, mi scias pri viroj tre bonaj kaj valoraj kiuj jes komprenas al la virinoj :)
2 months ago
Leieladonna
Leieladonnapro replies:
Ĉu la virinoj estas nigraj truoj ? Tio ne estas fiziko :) Al la virino ...oni diras ne provu kompreni ŝin sed amu ŝin :)
2 months ago
Maidi
Maidi says:
Mi tradukas nur du frazoj.
"Greatest mystery known to man: Quantum physicist Stephen Hawking says he still can't work out women":
Plej mistero konata pro la homo: kvantuma scienculo Stephen Hawking diras ke li ankoraux ne povas havi sukceson kun virinoj
"When asked what occupied his thoughts for most of his waking hours, he answered: 'Women. They are a complete mystery.'":
Kiam demandis kiu okupas ĉefe liajn pensojn dum lerneja horo, li respondis: Virinoj. Ili estas kompleta mistero.
4 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG replies:
Nu, Maidi....mi jam respondis...Ĉu estas simpla interkompreno inter virinoj kaj viroj....?
Kiu virino povas aserti bone koni virojn? (ne diru ke la viroj ĉiuj estas egalaj)...
Ĉu ne estas misteraĵo, kiel la viroj ne kapablas legi en la menso de virinoj, tiel klopodante ilin kontentigi antaŭdemando ? Ĉu ne estas io mistera ke viroj ne kapablas kompreni ke (KELKFOJE) virino dirante "ne" signifigus "jes" ? Kaj la kontraŭo ?
Eĉ esperanto ne taŭgas ĉar ne ŝanĝas la afero, se virino diras yes, si, oui aŭ da, kiam intenco estas "nein".
Mi estas kiel Hawking : (tre modeste:) mi konis kelkajn virinojn entaŭ edziĝi, aliajn virinojn post maledziĝo, kaj nova edziĝo...ĉu vi kredas ke tio sufiĉas por koni spegulseksulon ?
4 months ago
Danilo-MG edited this comment 3 months ago.
Maidi
Maidi says:
Jes, mi vidis via respondo, sed mi volus traduki iujn frazojn por vi cxar vi demandis min :-)
Mi kredas ke vi havas multan sperton :-0)
Estas komplika afero.
Iuj virinojn volas esti amata kaj samtempe dezirata... sed malrapide, senhaste kaj ĉiu tago.
Aliaj virinoj volas esti dezirata kaj samtempe respektata...sed ....ktp
4 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG replies:
Ĉu vi volus diri ke virinoj ne estas ĉiuj egalaj ? Mi aldonus ke ne nur tio, sed ke virinoj eĉ pli aĝadas, pli spertas ĉiutage la vivo, ili laŭ humoro diference reagas, eĉ plifoje dum tago.....kiel ĉiuj ! Tamen ili restos misteraj por ni kaj ni por vi ĉar memkompreneble ni malsamas, bonŝance, kaj ni ĉiuj havas eblecon malkovri la misteron, ankaŭ multpreze....
:-).......Spite al Stefano !
4 months ago
Danilo-MG edited this comment 3 months ago.
Maidi
Maidi says:
Mi sxatas vian respondon, vi pravas.
4 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG says:
Forta legaĵo kunigas Stephen Hawking kun Triesto, nome kun nia "SISSA" (Scuola Internazionale di Studi Superiori Avanzati) Internacia Lernejo pri Superaj Avanaj Studoj.
Dum la komenco de lia studado ĉe "Cambridge Universitato" oni malkovris lian teruran malsanon. Estis prognozata al li (dudekjaraĝa knabo), nur kelkan jaron da vivo..
La patro de Stephen Hawking petis al prof. Dennis Sciama, tiutempe tie instruisto, ke konsideru tion kaj donu al filo facilan taskon. Dennis Sciama refuzis kaj diris ke li estos konsiderata kiel ĉiuj aliaj... Post multajn jarojn Sciama translokiĝis en Triesto por fundi, kunekun aliaj eminentaj scienculoj, la astrofizika sektoro de SISSA.
Dum 1992 Hawking vizitis SISSA, partoprenante en celebradoj organizitaj honore al sesdekkvinjariĝo de Sciama. Dum du horojn, dank'al iu eksperimenta voĉ-komputilo, li eksplikis kiel nigraj truoj vaporiĝas. Kontraŭe al pensoj de Einstein, radiacioj povas foriri el nigraj truoj kaj eĉ tuta nigra truo povas transformiĝi en radiacioj propagantaj en universo, perdante eĉ ĝiajn kvant-karakterizojn.
Dudekjaraĝa maldika knabo, al kiu oni prognozis nur du jarojn da vivo, post kvindek jarojn fariĝis unu el plej gravaj sciencistoj en la mondo, kiu laŭ multaj, estas la sukcesinto de Einstein.
Kun orgojlo, ni povas diri ke en SISSA ĉeestas iom da Hawking kiu kun ni eksploras la mirindaĵojn de la universo !
(Resumo de artikolo ĵus aperinta en nia tagĵurnalo "IL PICCOLO" fare de Paolo Salucci, astrofizikisto en SISSA.)
3 months ago
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) * says:
Tre interesaj informoj kaj komentoj. Dankon al ĉiuj rakontantoj!
3 months ago
jadranka miric
jadranka miric says:
Ja ,vere interesaj rakontantoj. Estas tiom da demandoj sed mi kredas en progreso de la mondo ,kaj kiel vi diris ne nur virino estas mistero sed ankau viro estas mistero ,fakte ni ĉiuj diversmaniere montras ion simplan kaj multaj scienculoj volas ke ni estu similaj lauxstatistike....kaj respondojn oni trovas sed oni ne estas pretaj auskulti .....
3 weeks ago
Danilo-MG
Danilo-MG says:
Dankon Jadranka, ankaŭ mi fidas en la homaro, de kiu unu el lastaj progresoj estas ESPERANTO !
3 weeks ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...