bṛhaspate prathamaṃ vāco agraṃ
yat prairata nāmadheyaṃ dadhānāḥ |.
yad eṣāṃ śreṣṭhaṃ yad aripram āsīt
preṇā tad eṣāṃ nihitaṃ guhāviḥ ||
Ho Brihaspato! Jen la unua komenco de Vorto
Kiam ili (la sanktaj poetoj) ekfaris nomigon!
Kio de ili estis la bonega, kio de ili estis senmakula,
tion de ili kun amo estis submetita latente kaj manifeste!
Oni estas ofte memorigite pri la komenco de Sankta Johano 1:1 -
ἐν ἀρχῇ ἦν ὁ λόγος, καὶ ὁ λόγος ἦν πρὸς τὸν θεόν, καὶ θεὸς ἦν ὁ λόγος.
in principio erat Verbum et Verbum erat apud Deum et Deus erat Verbum.
太 初 有 道 , 道 与 神 同 在 , 道 就 是 神 。
La latina Verbum havis ian senson de ia ago. La greka λόγος havis ian senson de elektado, t.e. elektado de vortoj por esprimi ion. La ĉina traduko per "dao" estas interesa ĉar tio ligiĝas al daŭismo sed la originala nuaco de "vortumado kiel sankta ago" estis iel perdita.
Send a message
Search for members
A Giridhar RAO says:
ĉu eble 'manifeste' anstataŭ 'mallatente'?
Tigro replies:
Zefirina says:
Tigro replies:
"eṣām" signifas "de ili", plurala genetiva kazo de "eṣa" (tio ĉi). Ili estas la sanktaj poetoj kiuj kreis tiajn ĉi mistikajn poemojn.
Zefirina says: