Mia gepatra lingvo "TWI" mi lernis denaske krome mi lernis la Eve lingon, ĉar miaj amikoj tiam ili estis Eveanoj. Mi komencis lerni la Anglan lingvon kiam mi naŭ jaraĝa. Dum mia studado ĉe la altlernejo, mi lernis iomete la francan lingvon, sed mi devis forlasi la francan klason por lerni la Afrikan Kulturon, kiun mia avo ege volis min lerni.Dum la lasta jaro ĉe la altlernejo, mi eklernis Esperanton.
Kiam mi finstudis ĉe la kolegio, mi havis la eblecon fari la praktikadon en Germanio. Bonŝace mi loĝis en farmbieno kun la tipa germana familio.Neniu de ili parolas la Anglan lingvon krom la bienulo Post kelkaj monatoj, mi komprenis preskaŭ ĉion inklusive la "Oden Wald" dialekton.
Nuntempe mi laboras kun homoj el Italio kaj Portugalo kaj mi iomete komprenas ĉion kion ili priparolas, ĉar mi estas Esperantisto.
Send a message
Search for members
Cindy Mckeepro says:
La Eve-lingvo??
Kara Jaŭ, mi intencas paroli pri via infana vilaĝo kiam mi havas tempon -- kaj tiu loko en Benino.
Amike!
Frimpong Ampomah Badu says:
Mi ĉiam havas tempon por Esperantistoj kaj sendube mi rakontos ĉion kion mi memoras pri mia vilaĝo dum miainfanaĝo. Eble ni iel povus helpi tiujn infanojn el Benino.
I thought most Americans can speak Spanish maybe I was wrong.
Tutkore kaj amike,
Jaŭ.
Andrés ... says:
:)
Apelete Didier Agbolo says:
Mia denaska lingvo estas ewe (mi estas togolandano- kaj mi ech skribis multajn artikolojn pri tio). Mi edukighis en la franca lingvo kaj studis anglan en Kolegio kaj tria grada lernejo kaj iom en universitato. Mi auhtodidakte lernas italan kaj germanan (mi ne rapide progresas char ne havante instruiston). Mi ofte vizitadas Ganaon kaj mi iom parolas "gâ" kaj mi komprenas "fon", linvgo el benino. Esperanton mi lernis en 1997 kaj pratikadas ghin chiutage.
Amike, Apelete.