Ĵaŭdon, la 18-an de decembro, iniciate de Francio kaj Nederlando voĉlegiĝis en la Ĝenerala Asembleo de Uno deklaro kontraŭ la punebligo de samseksamo. Kvin ĝis dek elcentoj de la tutmonda popolo estas samseksamaj, diris la nederlanda ministro de Eksterlandaj Aferoj. 'Centoj da milionoj da homoj diskriminaciiĝas'. Li alvokis al debato Vatikanon kaj islamajn landojn, kiuj sekve furioze reagis.

Le deklaracio subteniĝas de 66 landoj, inter kiuj ĉiuj EU-landoj, Brazilio kaj Aŭstralio. Grandaj UN-landoj, kiel Usono, Ĉinio kaj Rusio ne subskribis la deklaracion.

En la Ĝenerala Asembleo tuj voĉlegiĝis kontraŭdeklaracio, verkita de interalie Egiptio. La organizo de islamaj landoj kaj la Vatikano ne volas, ke en Uno oni parolas pri samseksamo.

La teksto de la kontraŭdiskriminacia deklaracio alvokas UN-landojn ĉesigi malobservadon de homaj rajtoj direktitan kontraŭ gejoj, lesboj kaj transseksuloj. Ĝi kondamnas landojn kie homoj pro sia seksa orientiĝo estas arestataj, torturataj, humiligataj, aŭ malhavas ekonomiajn kaj kulturajn rajtojn.

En 86 landoj samseksamaj rilatoj estas kontraŭleĝaj kaj en sep landoj, inter kiuj Irano, Jemeno kaj Niĝerio ekzistas mortpuno kontraŭ seksumado inter viroj. Ĉi-lasta (la mortpuno-ndlr) estas abomeninda, diras la nederlanda ministro de Eksterlandaj Aferoj.

En alparolado aliloke en la UN-komplekso li diris, ke la deklaracio ne estas radikala, ĉar la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj 'absolute klarigas' ke homaj rajtoj 'sen iu escepto' validas por ĉiu. Laŭ la ministro, la deklaracio ne volas kaŭzi dividiĝon, sed rompi tabuon kaj ebligi debaton.