Mariusz Published on November 8, 2009
by Mariuszpro

Mariusz's blog

Browse posts
MARIUSZ DOMASZEWICZ kantas por Vi • Marius chante pour Vous • Marius sings for You
34 comments (latest 6 weeks ago)
Miaj karaj simpatiantoj ĉe Ipernity • Mes chers sympathisants • Мої дорогі співчуваючі • My dear sympathizers • Moi drodzy sympatycy
Posted on August 7, 2009
14 comments (latest 2 months ago)

Keyword tags

esperanto
muziko

Member tags

Victoria Magna
Karlo

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 5 people added it to their favorites
  2. Read 1 684 times

MARIUSZ DOMASZEWICZ kantas por Vi • Marius chante pour Vous • Marius sings for You

Sunday November 8, 2009 at 09:05AM

eo: Mariusz kantas por Vi

bg: Мариус пее за Вас

cs: Mario zpívá pro Vás

de: Marius sing für Dich

en: Marius sings for You

es & pt: Mario canta para Ti

fr: Marius chante pour Vous

hu: Máriusz énekel

it: Mario canta per Te

nl: Marius zingt voor Jou

pl: Mariusz śpiewa dla Ciebie

pt: Mário canta para Ti

ro: Marius cîntă pentru Te

ru: Мариус поет для Вас

sk: Mário spieva pre Vás

sr: Мариус пева за вас

ua: Маріус співає для Вас

Mi prezentas miajn registraĵojn.

1) „Tempo de Espero“ en esperanta traduko de Edward Wojtakowski (registrita maje 2009);

2) „Ave Maria“ de Schubert en esperanta traduko de Jan Ziermans (registrita marte 2009);

3) „Preĝo de François Villon“ de Bulat Okudĵava, en esperanta traduko de Edward Wojtakowski (registrita februare 2009);

4) „Paca nokt'“ (pastoralo, registrita decembre 2009);

5) „Retrospektivo“ en esperanta traduko de Edward Wojtakowski (nun registrata, vi povos ĝin aŭskulti junie).

Kelkaj frazoj pri mi.

Mi estas diplomito de la Vroclava Konservatorio, Voĉ-Aktora Fakultato. Mi laboris en teatroj:
• Teatro C.K. Norwid en Jelenia Góra, kie pro la rolo de Homero en la spektaklo „Homero kaj Orkideo“ mi ricevis premion de publiko en 1975
• Muzika Teatro „Na Targówku“ poste „Rampa“ en Varsovio, kie dum dekkelkaj jaroj mi ludis en muzikaj spektakloj.

Mi ludis en multaj televidaj programoj kaj radiaj disaŭdigoj.

Mi estas aŭtoro de:
• scenario de literatura-muzika spektaklo s.t. „Mistero pri Dio Kaŝita“, kiun mi prilaboris surbaze de literaturaj verkoj de Karlo Wojtyla. Muzikon al tiun spektaklo verkis konata gitaristo Roman Ziemlański
• scenario al la filmo „Paska Mistero“ en reĝisorado de Krzysztof Bukowski, realigita de la Pola Televido la 1-a programo en 1994

Mi partoprenis:
• Kulturan Festivalon de la Pola Esperanto-Junularo en Bjalistoko (la 1-a premio)
• Trarigardon de Aktora Kanzono en Vroclavo en 1976 (Premio de la Asocio de Polaj Artistoj de Teatro kaj Filmo)

Mia ekinteresiĝo pri la internacia lingvo Esperanto komenciĝis en mia gepatra urbo Vroclavo. Kune kun grupo de samaĝuloj ni fondis la ensmeblon „Muzilo“, en kiu mi kantis (registraĵoj sur la disko „Bonveno“).

Nun kune kun Edward Wojtakowski, mi preparas kelkajn kanzonojn kaj kantojn en Esperanto. Mi esperas, ke niaj proponoj estos bonvoleme akceptitaj de Vi.

Miajn propran kaj familian nomojn oni elparolas Mariuŝ Domaŝeviĉ.

Atenton:

kelkaj personoj aŭskultas nur kanzonon klakante titolon sur ludlisto. Tamen apud ĉiu kanzontitolo estas eta sageto. Klaku tiun sageton kaj vi transiros al paĝo de konkreta kanzono kun priskribo kaj teksto de la kanzono kaj ebleco skribi komenton al tiu kanzono. La dua ebleco akiri tiun paĝon estas elekti "Galerio" kaj klaki ikonon de la koncerna kanzono. La tria ebleco estas klaki „Serĉi“ kaj elekti „Dokumentojn de membroj“. Tiam oni devas enskribi "esperanto, muziko" kaj klaki „Serĉi“.

sk: Mário spieva pre Vás

34 Comments / add your comment?

Béatrice says:
Waouuuuuuuuuuuuuuuu!!!!!!!!!!!!!!!!!
Bravo, Mariusz!!!!!!!!!!!!!!!!!!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Regina says:
Gratulon al Vi !!!!
Tre interesa kaj riĉa muzik-vivo.
Kun plezuro ni aŭskultus Vian E-kanzonojn !!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Teresa says:
Kara Mariusz,
mi multe audis pri Vi de Edulo.
Li estas fakte meritplena por Esperanto kaj grandioza homo.
Mi ĝojas ke vi kunlaboras kaj dank al tio mi povis audi viajn belegajn kantojn.
Ĉu Vi eble pripensas, ĉu Vi ne volus kanti dum Ekumena Kongreso, kiu okazos en Vroclavo?
Mi supozas, ke Edulo menciis pri tio al Vi.
Elkorajn salutojn
Teresa
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mariuszpro says:
Kara Teresa
Dankon pro Via vizito kaj simpatiaj vortoj.
Mi ankorau ne scias ĉu mi povos partopreni Kongreson.
Pri tio ni ankorau parolos.
Salutojn Mariusz
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mariusz edited this comment 9 months ago.
V I Z I László* says:
Kara Mariusz!

Elkore mi salutas vin! Ekde nun mi ne kuraĝos kantaĉi, aŭdinte vian belan voĉon.

Kiel vi trafis mian blogon?

Amike: László (Laĉjo)
Posted 8 months ago. ( permalink )
KaGu:-} says:
Ankaŭ mi salutas vin kaj dankas pro via vizito al mia paĝo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Toeko says:
Saluton! Unuj multe aŭdis pri Vi, aliaj - kiel mi - neniam.. Mi tamen konas Edulon - jam ekde 1958-a jaro. Li eĉ estis atestanto de mia edziĝo!!! Dume tiom mi enskribas.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Odilia Milhomens says:
Vere, Esperanto estas mirakla lingvo! Kiel mi povus imagi, tiom da personojn, kulturojn kaj muzikojn mi renkontus cxi tie? Vi, Mariusz, estas unu inter aliaj tre interesaj homoj, kiu plibonigas la esperantan mondon. Gratulon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Laetaprinco Princo says:
Kara Mariusz
Esperanto kanzonoj en via interpreto estas ... mi diru ... ĉiela muziko. Kun granda plezuro mi revenas sur vian paĝon por aŭskulti ilin. Eble iam mi havos ŝancon aŭskulti vin en reala mondo kaj senfine ĝui ... GRATULON kaj pluajn sukcesojn mi deziras al vi ... Princo
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cejano Cejanjo says:
Milfoje bravo!!!
Kaj mi petas:ĉu vi povas skribi vortoj de kanto? Pli bone kanti oni ne povas. Sed mi tre volas scii tiuj vortoj! Eble ne nur mi...
Posted 8 months ago. ( permalink )
Karlo says:
Kara Mariusz,
saluton, mi tutkore deziras al vi ĉion bonon kaj multajn sukcesojn.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Elkoran gratulon, kara Mariusz!!! ... kaj dankegon pro via agado por nia bela lingvo!!! :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Pawel Wimmer says:
Vere belega! Mi amas cetere Okudĵava :-)
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Béla Apáti Kovács says:
Via nova kanzono ege plaĉis al mi. Mi gratulas al Vi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Babiinazpro says:
Saluton, Mariusz, mi deziras al vi, multe de sukceson! Gratulon al vi de Usono - babiinaz
Posted 7 months ago. ( permalink )
Hanna Libera says:
Saluton Mariusz,dankon pro via bela kanto.Specjale de ballado de Bułat Okudzawa.Gratulon
Posted 7 months ago. ( permalink )
Judita says:
Tre bela : )))
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
la Grafo says:
Gratulojn ankaŭ de mi!
Mi plezure aŭskultemas Viajn kantojn.
Kiu muzikas tiel bone gitaron en akompano, ĉu Vi mem?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Massimo Acciai says:
Gratulojn, viaj kanzonoj tre placxas al mi!
salutojn
Posted 7 months ago. ( permalink )
Galvik says:
Estimata Mariusz,

kelkfoje mi revizitis vian blogon por auskulti la kantojn - kiuj ĉiam plenplenas koron kaj ripozas animon. Mi dankegas al vi pro bela kaj neforgesebla muziko, tre konata sed nun plenumita en esperanto. Elkore mi salutas vin kaj atendas en la estonto vian inviton por aŭskulti novan muzikon.
Viktor Galeski
Posted 7 months ago. ( permalink )
Péter Tihanyi says:
Kara Mariusz!

Dankon, ke vi akceptis la proponon por oferti viajn belegajn kantojn pli gardskale.
Tiuj plaĉis ankaŭ al mi. Via voĉo estas belsona, pura kaj alloga. Volonte mi legus la tekstojn de la prezentitaj kantoj. Mi jam partoprenis an Miedzigorĵe en esperanto ripozloko "Ora Aŭtuno" antaŭ
ĉ. 40 jaroj, Mi aliĝis al 94- a UK. Mi esperas, ke tie mi aŭskultos vin en vivo.
Pluajn sukcesojn mi deziras al vi. Amike :Petro
Posted 7 months ago. ( permalink )
Victoria Magna says:
Kara Mariusz, saluton, Mi ne trovis vian kantadon muzike. Kiel mi devas fari por trovis tiun gravan aferon? Dankon!
Elma
Posted 7 months ago. ( permalink )
Victoria Magna says:
Kara Mariusz, ĉu vi kantas en Esperanto, la rusan kanzonon 'NIGRAJ OKULOJ? "
Mi ludas tiun pere gitaro, sed la version portugale el originalo mi ne havas. La versio kiu mi havas, mi ne scias pri la aütoro. Saluton el
Elma
Posted 7 months ago. ( permalink )
Maria Zarębska says:
Mi povas aŭdi vian eksterordinaran voĉon senfine......
Posted 7 months ago. ( permalink )
Odilia Milhomens says:
Gratulon, Mariusz! Via nova muziko plibeligis mian tagon! Mi tre emociis, pro tio ke tiu muziko estas unu el la pli belaj konataj de mi. Tempo de Espero per via bela voĉo estas dia muziko! Dankon pro via invito. Amike, Odilia
Posted 7 months ago. ( permalink )
Chielismo Wang Tianyi says:
Mi aŭskultis vian kanton Tempo de Esperanto rete de www.polskieradio.pl La klareco de via kantumo atentigis min, kaj mi trovis vian kanton ĉi tie por speciale ĝui ĝian belecon. Gratulon el Ĉinio!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Elkoran gratulon, kara Mariusz! Vi havas belegan voĉon!!!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Danielapro says:
« Mariusz kantas por vi » : Bravissimo, Mariusz ! Standing ovation !
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tzoumaz Coeur de Valaispro says:
Bonsoir, magnifique, j'aime beaucoup.....
Je regardais à la télévision, La Traviata lorsque votre message est arrivé...
Vous avez une très belle voix, et l'Ave Maria me touche pour des raisons personnelles..
Merci beaucoup.
Malheureusement, je ne parle que le français...
Amitiés
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Josip Pleadin says:
Chu eblas ie elshuti la kanzonojn au havi ilin surdiske?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Sabine Bachelet FEMDUSOLEIL says:
TU CHANTES MARIUSZ ??? J AI CRU LIRE L AVE MARIA J AIMERAI BIEN AVOIR UNE VIDEO J ADORE LES BELLES VOIX...BONNE SOIREE CHE MARIUSZ BISES SABINE BACHELET FEMDUSOLEIL
Posted 4 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Gratulon kara Kolego, vi belege kantas.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Mariuszpro says:
Kara Anjo
Dankon pro Via vizito kaj varmaj vortoj.Mi ŝatas Viajn kanzonojn kaj Vian belan voĉon.
Amike Mariusz
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Bele!
ср: Мариус пева за вас
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...