eo: Mariusz kantas por Vi
bg: Мариус пее за Вас
cs: Mario zpívá pro Vás
de: Marius sing für Dich
en: Marius sings for You
es & pt: Mario canta para Ti
fr: Marius chante pour Vous
hu: Máriusz énekel
it: Mario canta per Te
nl: Marius zingt voor Jou
pl: Mariusz śpiewa dla Ciebie
pt: Mário canta para Ti
ro: Marius cîntă pentru Te
ru: Мариус поет для Вас
sk: Mário spieva pre Vás
sr: Мариус пева за вас
ua: Маріус співає для Вас
Mi prezentas miajn registraĵojn.
1) „Tempo de Espero“ en esperanta traduko de Edward Wojtakowski (registrita maje 2009);
2) „Ave Maria“ de Schubert en esperanta traduko de Jan Ziermans (registrita marte 2009);
3) „Preĝo de François Villon“ de Bulat Okudĵava, en esperanta traduko de Edward Wojtakowski (registrita februare 2009);
4) „Paca nokt'“ (pastoralo, registrita decembre 2009);
5) „Retrospektivo“ en esperanta traduko de Edward Wojtakowski (nun registrata, vi povos ĝin aŭskulti junie).
Kelkaj frazoj pri mi.
Mi estas diplomito de la Vroclava Konservatorio, Voĉ-Aktora Fakultato. Mi laboris en teatroj:
• Teatro C.K. Norwid en Jelenia Góra, kie pro la rolo de Homero en la spektaklo „Homero kaj Orkideo“ mi ricevis premion de publiko en 1975
• Muzika Teatro „Na Targówku“ poste „Rampa“ en Varsovio, kie dum dekkelkaj jaroj mi ludis en muzikaj spektakloj.
Mi ludis en multaj televidaj programoj kaj radiaj disaŭdigoj.
Mi estas aŭtoro de:
• scenario de literatura-muzika spektaklo s.t. „Mistero pri Dio Kaŝita“, kiun mi prilaboris surbaze de literaturaj verkoj de Karlo Wojtyla. Muzikon al tiun spektaklo verkis konata gitaristo Roman Ziemlański
• scenario al la filmo „Paska Mistero“ en reĝisorado de Krzysztof Bukowski, realigita de la Pola Televido la 1-a programo en 1994
Mi partoprenis:
• Kulturan Festivalon de la Pola Esperanto-Junularo en Bjalistoko (la 1-a premio)
• Trarigardon de Aktora Kanzono en Vroclavo en 1976 (Premio de la Asocio de Polaj Artistoj de Teatro kaj Filmo)
Mia ekinteresiĝo pri la internacia lingvo Esperanto komenciĝis en mia gepatra urbo Vroclavo. Kune kun grupo de samaĝuloj ni fondis la ensmeblon „Muzilo“, en kiu mi kantis (registraĵoj sur la disko „Bonveno“).
Nun kune kun Edward Wojtakowski, mi preparas kelkajn kanzonojn kaj kantojn en Esperanto. Mi esperas, ke niaj proponoj estos bonvoleme akceptitaj de Vi.
Miajn propran kaj familian nomojn oni elparolas Mariuŝ Domaŝeviĉ.
Atenton:
kelkaj personoj aŭskultas nur kanzonon klakante titolon sur ludlisto. Tamen apud ĉiu kanzontitolo estas eta sageto. Klaku tiun sageton kaj vi transiros al paĝo de konkreta kanzono kun priskribo kaj teksto de la kanzono kaj ebleco skribi komenton al tiu kanzono. La dua ebleco akiri tiun paĝon estas elekti "Galerio" kaj klaki ikonon de la koncerna kanzono. La tria ebleco estas klaki „Serĉi“ kaj elekti „Dokumentojn de membroj“. Tiam oni devas enskribi "esperanto, muziko" kaj klaki „Serĉi“.
sk: Mário spieva pre Vás
Send a message
Search for members
Béatrice says:
Bravo, Mariusz!!!!!!!!!!!!!!!!!!
Regina says:
Tre interesa kaj riĉa muzik-vivo.
Kun plezuro ni aŭskultus Vian E-kanzonojn !!
Teresa says:
mi multe audis pri Vi de Edulo.
Li estas fakte meritplena por Esperanto kaj grandioza homo.
Mi ĝojas ke vi kunlaboras kaj dank al tio mi povis audi viajn belegajn kantojn.
Ĉu Vi eble pripensas, ĉu Vi ne volus kanti dum Ekumena Kongreso, kiu okazos en Vroclavo?
Mi supozas, ke Edulo menciis pri tio al Vi.
Elkorajn salutojn
Teresa
Mariuszpro says:
Dankon pro Via vizito kaj simpatiaj vortoj.
Mi ankorau ne scias ĉu mi povos partopreni Kongreson.
Pri tio ni ankorau parolos.
Salutojn Mariusz
Mariusz edited this comment 9 months ago.
V I Z I László* says:
Elkore mi salutas vin! Ekde nun mi ne kuraĝos kantaĉi, aŭdinte vian belan voĉon.
Kiel vi trafis mian blogon?
Amike: László (Laĉjo)
KaGu:-} says:
Toeko says:
Odilia Milhomens says:
Laetaprinco Princo says:
Esperanto kanzonoj en via interpreto estas ... mi diru ... ĉiela muziko. Kun granda plezuro mi revenas sur vian paĝon por aŭskulti ilin. Eble iam mi havos ŝancon aŭskulti vin en reala mondo kaj senfine ĝui ... GRATULON kaj pluajn sukcesojn mi deziras al vi ... Princo
Cejano Cejanjo says:
Kaj mi petas:ĉu vi povas skribi vortoj de kanto? Pli bone kanti oni ne povas. Sed mi tre volas scii tiuj vortoj! Eble ne nur mi...
Karlo says:
saluton, mi tutkore deziras al vi ĉion bonon kaj multajn sukcesojn.
Mike59pro says:
Pawel Wimmer says:
Béla Apáti Kovács says:
Babiinazpro says:
Hanna Libera says:
Judita says:
la Grafo says:
Mi plezure aŭskultemas Viajn kantojn.
Kiu muzikas tiel bone gitaron en akompano, ĉu Vi mem?
Massimo Acciai says:
salutojn
Galvik says:
kelkfoje mi revizitis vian blogon por auskulti la kantojn - kiuj ĉiam plenplenas koron kaj ripozas animon. Mi dankegas al vi pro bela kaj neforgesebla muziko, tre konata sed nun plenumita en esperanto. Elkore mi salutas vin kaj atendas en la estonto vian inviton por aŭskulti novan muzikon.
Viktor Galeski
Péter Tihanyi says:
Dankon, ke vi akceptis la proponon por oferti viajn belegajn kantojn pli gardskale.
Tiuj plaĉis ankaŭ al mi. Via voĉo estas belsona, pura kaj alloga. Volonte mi legus la tekstojn de la prezentitaj kantoj. Mi jam partoprenis an Miedzigorĵe en esperanto ripozloko "Ora Aŭtuno" antaŭ
ĉ. 40 jaroj, Mi aliĝis al 94- a UK. Mi esperas, ke tie mi aŭskultos vin en vivo.
Pluajn sukcesojn mi deziras al vi. Amike :Petro
Victoria Magna says:
Elma
Victoria Magna says:
Mi ludas tiun pere gitaro, sed la version portugale el originalo mi ne havas. La versio kiu mi havas, mi ne scias pri la aütoro. Saluton el
Elma
Maria Zarębska says:
Odilia Milhomens says:
Chielismo Wang Tianyi says:
Mike59pro says:
Danielapro says:
Tzoumaz Coeur de Valaispro says:
Je regardais à la télévision, La Traviata lorsque votre message est arrivé...
Vous avez une très belle voix, et l'Ave Maria me touche pour des raisons personnelles..
Merci beaucoup.
Malheureusement, je ne parle que le français...
Amitiés
Josip Pleadin says:
Sabine Bachelet FEMDUSOLEIL says:
Anjopro says:
Mariuszpro says:
Dankon pro Via vizito kaj varmaj vortoj.Mi ŝatas Viajn kanzonojn kaj Vian belan voĉon.
Amike Mariusz
Dimitrije Janicic says:
ср: Мариус пева за вас