Andreo Cseh, kiu antaŭ pli ol 80 jaroj fondis la Internacian Esperanto-Instituton (IEI), ankaŭ elpensis methodon por lerni Esperanton.
Lia metodo havas i.a. la jenajn ecojn:
1.ne uzi lernolibron
2.ne uzi nacian lingvon, sed klarigi novajn vortojn per jam klarigitaj vortoj
3.komunaj ripetado de frazoj kaj respondado de demandoj
4.mem eltrovi gramatikajn regulojn.
IEI edukis multajn Cseh-metodajn instruistojn per t.n. Cseh-seminarioj.
Je la 14a, 15a kaj 16a de Marto 2014 IEI organizos novan Cseh-seminarion en Hago, Nederlando, fare de Katalin Kováts de Edukado.net.