| December 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
Mi jam tradukis la unuan ĉapitron de la unua parto de mia rakonto, kaj jen ĝi. Mi jam reviziis ĝin, sed se vi trovas iun eraron, bonvolu komenti ĝin kaj mi korektos la tekston.
Unua Parto
1
La Projekcia Sciencisto
Ugdín Okiva rigardis paperojn sidata; li traserĉis eblajn erarojn inter la antikvaj datumoj, kiuj ankoraŭ restis en lia sekcio, baldaŭ malaperinta kiel ĝi kutimis esti. Tiam li sentis tiun malfortan moleston en la kartilago de la interna orelo kaj respondis la vokon same kiel la homoj faras ĝin konvencie en la tutaj partoj de la mondo dum multa tempo: «Alo’.», kaj ripetis la diraĵon por saluti, ĉar la unua fojo estis por malfermi la kanalo de vokado; la sistemo jam diris lin, kiu malfermis la komunikon, sed li preferis esti neŭtrala.
—Alo’.
—Bonan nokton, sinjoro Okiva.
—Sinjoro Deveite, bonan nokton, mi ne atendis komunikon el vi ĉi-hore, ĉu vi ne devus esti dormanta?
—Hodiaŭ mi decidis leviĝi frue; fakte, nun mi preparas la mantenmanĝon… Bone, mi lernas prepari ĝin, tiuj aĵoj ne estas por mi, mi ankoraŭ ne komprenas, kiun butonon devas mi premi por farigi la ovon esti kun lardo; diru al mi, ĉu vi scias?, ĉu estas la blua aŭ la verda?
—Se via maŝino estas Kit-Cheng, estas la ruĝa, sinjoro Deveite, sed ĉu vi ne preferus fari ĝin mane?
—Mi faris ĝin, sed tiu ĉi manuza tranĉilo estas danĝera, mi perdos fingron se mi ne prenas ĝin bone, kaj la alia mano prenas la pecegon da lardo, kiun mi trovis.
—Demandu vian edzinon, sed vi ne volus levigi ŝin tiel frue, ĉu jes? Kion vi faras leviĝinta ĉi-hore?
—Kiel ĉi-hore? Estas la sesa horo de la mateno, ĉu vi pensas, ke mi estas pigrulo? Mi laboras, sinjor’ Okiva.
—Sesa horo de la mateno! Do ĉi tie estas du-deka horo de la nokto! Mi misfaris la kalkulon, mi ĵuris, ke ĝi estis ankoraŭ la dek-naŭa horo. Mi nun pensas, ke mi estas tro ena en mia laboro.
—Ĉu vi laboras ankoraŭ je tiu arba papero?
—Mi provas malaperigi ĝin: mi traserĉas erarojn antaŭ transpasigi la informaron en la komputilojn.
—Forta laboro.
—Ne multege, ĝi estas preskaŭ plaĉa se vi konas ĉion, kion vi trovas.
—Mi imagas… Bone, sinjoro Okiva, mi ne komunikis al vi por fari konversacion pri via aktualiganta laboro, mia intenco estis alia.
—Diru al mi.
—Mi preskaŭ finis la ellaboron de la lumigmaŝino, sed ĝia uzado estas ankoraŭ tre danĝera; mi povus redukti la danĝeron per iuj datumoj, kiuj troviĝas tie, sed se vi sendos ĝin ni estos ankaŭ en danĝero, iu povus ekkoni la aferon kaj uzi la potencon de la maŝino por obteni povon. Mi devas kuntrovi kun vi, mi komunikis vin ĉar vi estas unu el la malplej spionataj laborantoj de la kompanio, mi pensas, ke pro la stato de via sekcio, kvankam la komunikado povas esti aŭdata de aliulo tutmaniere.
—Trankviliĝu, mi havas nuntempajn detektilojn por kiam mi bezonos kompari mian informon kun la ekstera kaj ĝi indikas neniun aŭdanton.
—Bone, mi fidas vin.
—Fidu min, lasu la lumigmaŝino kun prizorgo; se vi bezonas ni sendos al vi gvardirobotojn.
—Ne, dankon, mi jam aĉetis iujn kaj fidendan amikon reprogramis ilin, kaj miaj eskortistoj helpos ankaŭ.
—Do faru ĝin kaj mi vin atendas en… ĉu du-dek minutoj estas bone laŭ vi?
—Perfekte, ju pli baldaŭ des pli bone. Mi finos manĝi kaj iros tien post ĉirkaŭ dek-kvin minutoj.
—Mi atendas vin.
—Ĝis tiam.
—Ĝis tiam —kaj ambaŭ prononcis, preskaŭ samtempe, la vorton “ĉao” por finigi la komunikadon.
Larkum Deveite estis unu el la plej famaj sciencistoj en la planedo, sperta pri materia identifado kaj studema pri tridimensia projektado. Li finis manĝi, metis la diŝojn en la diŝlavilon kaj iris en sian ĉambron diri al sia edzino, ke li foriros. Kiam li forlasis la domon, diris al kvin eskortistoj, ke ili prizorgu la lumigmaŝinon kune kun la tutaj gvardirobotoj, krom tiu, kiun li forprenos por lia protekto. La eskortistoj parolis ĉe iliaj manoj kaj dek-unu robotoj dismetiĝis en la tuta domo, kompletante la malmultekosta dek-duo. Unu el la eskortistoj haltigis al Deveite dum li marŝis en la platformon:
—Sinjor’, ĉu vi ne preferus iri kun unu el ni? Belait estas disponanta.
—Mi ne volas esti tro videbla, Enkorde.
—Bone, sinjor’ —kaj li malantaŭeniris kaŝante strangan vizaĝgeston.
Deveite prenis taksion ĝis la kambrodromo; li jam vidis la urbon dealte multfoje. En la kambrodromo, li prenis kambron, kiu irigos lin al sia destinloko; li eniris en la malgrandan sferon, kiun li petis, por du homoj; li ne bezonis registri la roboton, la plej parto de la laboristoj de la kambrodromo sciis, kiu estis li, kaj eĉ du aŭ tri el ili strangis pri ke li ne estis iom pli protektata; tutmaniere la maŝinon ili permesis vojaĝi. La komfortan vojaĝmaŝinon oni ĵetis ĵus post nuligi la graviton kaj modifi la inercion, la presion kaj la temperaturon farigante ĝin kiel la eksterajn. Post du minutoj ĝi estis en la destinloko, kaj daŭris tri minutoj plu dum ĝi modifis la presion kaj la temperaturon kiel tiuj, kiujn havis la nova loko. Nepris, ke tiu proceso fariĝis en malferma kampo, do la inĝenieroj zorgis pri ke ĝi vidiĝu bela, precipe kun la lumludoj videblaj je tiu horo de la nokto, sed tio ne estis novaĵo por Larkum Deveite. Li eliris, logike kun iom da naŭzo, el la kambro, kaj marŝis (dirante al li, ke li ne faris ekzercon tre ofte) ĝis la enirpordo. Li montris la permesilon de la roboto kaj oni lin indikis la elirvojon, kiun li jam konis.
Ankoraŭ mankis kvin minutoj, por ke la dek-kvin minutoj, kiujn li menciis finiĝu; sufiĉa tempo por iri perbuse ĝis la edifikaĵo de Kosma Projekcio Lmta. kaj trovi al Ugdín Okiva. Tion li faris, lasante al sia gvardiroboto en la pordo.
—Tre rapida vojaĝo, ĉu vi ne sentas naŭzon?
—Mi jam kutimas vojaĝi per kambro, sed jes, mi sentas malforta naŭzo pro la ŝanĝo de presio kaj temperaturo.
—Ĉu ĝin ne modifas programo kaj fenestroj post la alteriĝo?
—Ĝi ja pasas, sed estas praktike neebla atingi perfektan agordon je tiom malmulta tempo. Persone, mi pensas, ke la modifado devus daŭri almenaŭ dek minutojn, sed vi scias, kiel estas la homoj, post vojaĝo de du minutoj ili ne volas «misuzi la tempon atendante, ke la korpo adaptiĝu al la loko, ni havas urĝaĵojn por fari, tial ni prenis tian transporton.» Tion mi aŭdis en magazeno antaŭ paro da monatoj.
—Tio absurdas, nun preskaŭ ĉiu vojaĝas per kambro.
—Mi scias, mi pensis same. Sed nenion ni povas fari kontraŭ pigrema societo, kara Okiva, la homoj jam pigras eĉ pro atendo.
—Tio certas. Tial mi tiom ŝatas tiujn paperarkivojn, sed kion ni povas fari? Nepras aktualiĝi aŭ ni falos en la ruinon; nur pro konservo de la informo. Vi scias, ĉio devas esti “jam”, kaj traserĉi inter paperojn ne estas “jam”.
—Mi komprenas, jes. Sed ni iru al la grajno. Mi bezonas tiujn datumojn tiel rapide, kiel ĝi eblus.
—Kion vi bezonas ekzakte?
—Arkivon kun la studaĵoj de la profesoro Amunda; estas informo pri malfortikigo, kiun mi ne havas ankoraŭ; mi povus atingi la samajn konkluaĵojn, sed ĝi jam ekzistas, do mi povas ŝpari tempon. Ĉiukaze nepras labori pri tio: tio kaŭzis la pereon de mia antaŭulo.
—Bone, sekvu min.
Ili staris antaŭ pordo kaj kiam ili transpasis aperis grandega ĉambro, plena de homoj kaj iom brua, kun almenaŭ cento da komputiloj: multaj el ili estis malgrandaj poŝmaŝinoj je lasta teknologio, sed la plej parto mezuris kiel la paperoj, kiujn Okiva organiziis. Kiam Deveite vidis ĝin, demanda gesto aperis en sia vizaĝo.
—Ĝi estas antikvaj komputiloj, estas pli sekuraj, konservas la informon, kiun ni bezonas, kaj ni jam havas defendojn kontraŭ ĉiu viruso, kiu povus ataki la sistemon.
—Kaj se iu poramuze kreas novan viruson por la antikva sistemo Microsoft?
—La nova sistemo detruos ĝin, la tutaj eblecoj estas studataj de la sistemo Atomotion kaj novan kontraŭviruson ĝi tuj kreos. Krome, la sistemoj estas tre malsamaj, do malfacilas la kreon de viruso kontraŭ ambaŭ.
—Interesa, sed ne estas mia kampo. Mi venas por alia afero. Kie povas mi trovi tiun informon?
—En tiu ajn komputilo. Se vi agas en Atomotion, ĉiu Atomotion estos kun la samaj ŝanĝoj, kaj la Microsoft funkcias same.
—Do mi uzos tiun ĉi. Se ĝi ne vin molestas, mi preferas, ke vi faru ĝin.
—Jes, mi faros ĝin. Ĉiukaze ĝin povas fari nur laboristo de tie ĉi, la ekranoj nur respondas al iuj retinoj.
Okiva sidiĝis antaŭ ekrano, kiun la malgranda maŝino projektis en la aeron, li fiksis sian vidon en la vorto “Serĉi”, ekfermis la okulojn kaj apud la vorto malgrandan kadron la maŝino projektis. Okiva prononcis tre klare la vorton “Amunda”, ekfermis la okulojn denove kaj antaŭ li projektiĝis arkiveron kun la nomo, kiun li ĵus prononcis. Alia ekfermo malfermis la arkiveron kaj montriĝis malmultaj pliaj arkiveroj kun malsamaj nomoj: unu nomiĝis Steloj, alia Bildado, kaj aliaj tri nomiĝis malsame. La lasta nomiĝis Malfortikigo.
—Organiziu tiun informon, por ke mi elprenu ĝin.
—Jam —kaj okiva donis al Deveite ileton mezuranta kiel ungo, kiun li enigis apenaŭ dum momento en flankan truon de la komputilo.
—Post ses horoj ĝi pretos, mi devas revizii la arkivojn, modifi ĝin kaj meti la informon en la lumigmaŝinon.
—Mi nur petos unu favoron al vi; se vi finas post ses horoj, ne levigu al ni je la kvara horo de la mateno, atendu almenaŭ paron da horoj, por ke la homoj ĉi tie troviĝu iom pretaj por respondi al komuniko. Mi mem laboris jam multe kaj bezonas dormi, kaj vibroj en mia orelo ne agrablus dum sonĝo.
—Bone, vi havos la informojn je la sepa horo de la mateno ĉi tie.
Send a message
Search for members