Lotuso floroj, kvankam nutritaj en koto, estas amataj de la vjetnama popolo kiel rara specio de floro. De nememorebla tempo, ili estas vaste kultivitaj tra la tuta lando.Hanojo ankaŭ havas multajn multekostajn lotuso varioj, precipe tiuj de la Okcidenta Lago zono. Iuj partoj de lotuso floroj estas uzitaj kiel kuraciloj aŭ por parfumi teon, farante ĝin tonika trinkaĵo por fizika kaj mensa vivo.















Ĉerpi lotuso esenco estas vere arto kaj oni povas diri, ke nenio estas pli romantika kaj pli pura, ol "kapti" la lotuso aromon. Frumatene, kiam ĉio estas ĵus vekinta, tiel pura kaj nova, jam estas tempo por pluki lotuso florojn el la lago. Tra unu nokto dormante meze de la natura medio kun malvarmeta roso kaj freŝa vento, la delikataj folietoj ŝajnas enteni la tutann puran esencon de la tero. Baldaŭ poste, la petaloj estas apartigitaj, montrante la stamenon.













Ĉirkaŭ la stameno estas brilflavaj filamentoj, ĉe kies finoj estas malgrandaj blankaj antereroj kiuj liveras la specialan allogan aromon de ĉi tiu speco de floro. Sub mildaj kaj lertaj manoj, la anteroj estas apartigitaj kaj uzitaj por ĉerpi specialan aromon kaj parfumi la teon, rezultante en specialan produkton, t.e. lotuso parfumitan teon.














Estas malfacile trovi alian floron kies odoro pli allogas, ol tiu de lotuso. Multaj sekretoj pri la bona sano kaj beleco vjetnama popolo povas esti rilatatigitaj al lotuso floroj. En la malnovaj tagoj en la reĝaj palacoj, lotuso bano estis ofte donacitaj al la amataj de la reĝo kromvirinoj. Post unu nokto, matena roso, kiu kuŝis sur la lotuso folioj estis zorge kolektitaj kiel akvo por la bano.














Lotus floroj estas ne nur loga bukedo, sed ankaŭ havas rektan efikon al homa nerva sistemo. Multaj kuracistoj diris, ke malgranda taso de teo farita de lotuso burĝonoj (verda burĝonoj kuŝantaj en la centro de la lotuso semo estus efikega trankviligilo.













Estas vere malfacile plene taksi la puran belecon de lotuso floro, kiu iĝis tiel familiara por multaj vjetnamoj. Kien ajn ili iras, vidante la lotuso floroj, ili pensas pri ilia denaska patrujo kaj memoroj pri tiu speciala floro revenas al ilia menso. Simbolo de kulturo, spirito kaj eleganta personeco de la vjetnamoj, la lotuso floro vere meritas tion.
Teksto: An Na
Fotoj: An Thanh Dat
29/10/2009