| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
La fremda ridindaĵo tiritaj el : http://www.gso.media.com
…read more
| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
La fremda ridindaĵo tiritaj el : http://www.gso.media.com
…read moreJen estas ĝoja novajo informita en la paĝo de Vietnamaj Esperantistoj, ankaŭ mi volas dividi kun vi ĉiuj..
…read morePli granda ol tiu marmito
Iu-tage, manĝemulo vizitis sian amikon. Tiu ĉi festigis lin per kuirita rizo . Li sentis bongustan apetiton .Malgraŭ manĝis kvin , ses bolvojn sed tio ne sufiĉas al li . Peti alian bolvon estus al li hontige. Subite iu surŝultre portis pampelmusojn preteirante tra pordo. En sia cerbo ekĝermis ideo kaj li diris :
- Ho, tie ĉi pampelmusoj estas tro grandaj ! ĉe mi ĝi nur egalas bolvon ! Poste li levis malplenan bolvon por ke sia amiko povu vidi .
Tamen , la marmito ankaŭ estas malplena , lia amiko ridetas kaj nature komike respondas :
- Ha ! Ĉijare ĉe mi pampelmusoj estas malgranda ,je antaŭe ĝi ankaŭ estis tiel granda kiel tiu marmiton. Dirinte tion , li levis malplenan marmiton por ke lia amiko klare vidu
Lia moŝta mandareno aĉetas oron
Laŭ iama kutimo , kiu, tiu estis mandareno nur pagas duone por ajna aĉetita varo. Krom oro, kiun li devas pagi entute.
Iu mandareno kiu ĵus oficiiĝis, li ordonis al la orvendisto alporti al li du taelojn da oro.
Aŭdinte ke la mandareno kruela kiel tigro, la vendisto diris :
- Ĉiu taelon da oro kostas sesdek dongoj. Tamen mia moŝto povas pagi nur duone.
La mandareno retenis du taelojn da oro kaj nature li enŝovis unu el ili en sian poŝon kaj redonis la alian al la vendisto.Tiu ĉi atendadis lin antaŭ pordo por ricevi monon.
Post longe la mandareno revenis , trovinte ke la vendisto ankoraŭ staris tie , demandis:
- La negoco estas farita .Kial vi ankaŭ restas tie?
- Mi atendis vin pagi monon al mi . La mandareno demandis :
-Mono jam estas pagita. Kion vi ankoraŭ postulas? La vendisto diris :
-Estas du taeloj vi prenis unu , redonis al mi unu. La madareno koleris:
- Strangulo! Vi diras ke mi povu pagi duonon. Do, mi aĉetis du taelojn da , sed nur prenis unu,
jam redonis unu . Tio signifas ke mi jam paĝis duone . Ĉu vere?
5- KAPTI ŜNURON
Iu ŝtelisto ŝtelis bubalon kaj estis kaptita ĉe freŝa faro . Oni jugis kaj kondukis lin al aŭdiencejo. Survoje, iu demandis lin :
- De kia grava kulpo vi estas trafita ? Kompatinde respondis la kaptito:
- Mi estas iranta survoje kaj kaptis ŝnuron, kaj mi tiel estas jugita ! La pasanto konsternite demandis:
- Ĉu prave nur pro kapto de ŝnuro vi ricevis jugon kaj estis kaptita al aŭdiencejo? La ŝtenisto diris:
- Ĉar la alia ekstremaĵo de la ŝnuro estas kunligita kun estaĵo !
- Kia estaĵo estas tiel stranga?
- Bubalo!
4- Estas taŭga al ĉiuj
Iu irante al la ŝuvendeĵo provi ŝuojn, diris :
- Tiu paro estas mallarĝa por mi !
La vendisto diris: - Ne gravas, prenu ĝin post kelka tempo ĝi dilatiĝos kaj estos taŭga
Poste, alia homo eniris, provis ŝuojn kaj diris ;
- Tiu paro estas iom larĝa al mi !
La vendisto diris : - Ne gravas , surportu ĝin , sekvetere ĝi mallarĝiĝos kaj tiel estos taŭga !
La tria enigis , provis kaj parolis: - Bone , tiu paro konvenas al mi !
La vendanto diris : - Miaj ŝuoj ĉiam konvenas al ĉiuj , nek dilatiĝas nek mallarĝiĝas.
3- Estas nur unu fantomo
Malsanas la filo de la Infera Reĝo , tiu ĉi ordonas la diablon venigi kuraciston el la tero . Kiam la diablo foriras, la Reĝo rekomendas:
- Nur eniru en tian kuraciston, antaŭ kies pordon estas plej malmulte da fantomoj.
Sur tero, la diablo jam iras ĉien , sed ne trovas tian kuraciston . Ĉe pordo de iu ajn kuracisto, staras almenaŭ tridek aŭ kvardek fantomoj Intencante returni Inferen ,subite li trovas ke ĉe iu kuracisto estas nur unu fantomo . Tre ĝoje , la diablo ekkaptas tiu ĉi kuraciston kaj lin irigas en Inferon . Kie li tuj kondukas lin al la Reĝo La Reĝo ankaŭ tre ĝojas akcepti fantomon kaj demandas:
- De kiam longe vi faris tiel lertan vian kuraciston ?
La kuracisto respondas: - Mi jus faris kuraciston de nur kelktagoj kaj mi ĵus kuracis nur unu pacienton !
2- Bonŝance pri malportas ŝuoj
Iutage, Avarulo iris per piedoj al la bazaro. Survoje li frapis sin kontraŭ ŝtonon. Lia piedo torente elverŝigis sango el la fingro. Tamen li ne pledis pro tio , sed ankaŭ diris: -Vere estas bonŝanca por mi! Vidante stranga afero, la pasanto demandis lin: -Via fingro sangis tiel, kial vi ankaŭ diris havi ŝancon? - Vi ne scias, ke bone mi malportas ŝuoj , se jes la frapo jam estis ŝirita mia pintŝuo.
Mi povas prezentanta ĉitie kelkaj el originala Vietnama popola humuraĵoj de Scienca Asocia Eldoneĵo –Hanojo 1986 .
…read more
Nuntempe, Tuan Chau insulo ampleksas ĉirkaŭ 400 hektarojn, favorante perŝipan aŭ peraŭtan alveturadon . Tiu loko kuŝas 2 kilometrojn de la grava nacia vojo 18A kiu kunligas kun la ekonomia disvolviĝa triangulo Hanojo- Haiphong- Quang Ninh . Aktuale , per ĉiuj veturiloj povas atingi Tuan Chau insulon dum ĉirkaŭ 2 horoj. .Perŝipa veturado de Mong Cai ĝis Ha Long bezonas 2 horojn, de Hai Phong nur unu horon. Laŭ ŝtate aprobita plano, Tuan Chau disvolviĝos je 675 hektaroj.
|
| Nokte spektalo de Tuan Chau |
Tuan Chau famiĝas enlande kaj eksterlande kaj estas konsiderata kiel nepra rendevuejo de turismaj programoj, dank al diversaj instalaĵoj, kiel: - Klubo prezentado de delfeno, foko, marleono kombinita el kanton, dancon, muzikon , modon de la programoj . arta spektaklo kun kanto, danco, muziko, moda prezentado. - Cirko - Klubo por prezentado de krokodiloj. - Artefarita plaĝo pli ol 4 kilometrojn longa. - Vjetnama gastronomia ejo - Belega arkitektura ensemblo de somerdomoj kaj restoracioj, kaj 5-stelaj hotelo kun 200 ĉambroj. - Distraja subakvejo kun diversaj aktivadoj kiel motoboato tiranta pasaŝuton , motorciklo rapidege glitanta sur la akvo … - Servado por ekskurso en la golfo Ha Long per ŝipo , per motoboato .. - Servado por ekskurso en la golfo Ha Long per helikoptero - Parko kun akva muziko prezentado, , lasero filmoprojektado sur akva ekrano, aperanta por la unua fojo en Vjetnamio
|
| Nokta Distrejo Tuan Chau |
|
| Distraja Tuan Chau |
Ĉijare, je la meze de junio mi kaj miaj familianoj vojaĝis unu semajno al Tuan Chau,gxuis liberatempo interese tien , jen estas kelkaj niaj fotoj (Vidu en Albumo )
|
| Parko Hoang Gia |
|
| Bai Chay marbordo |
|
| Nokte ponto Bai Chay |
|
| Simio- insulo, kiu mi fotis |
La unuan fojon, antaŭe ĉirkaŭ pli ol 20 jarojn mi akompanis la gepatrojn por viziti insulon . Malbonŝance alpaŝante al la ŝipo, la panjo frapiĝis sia piedo kontraŭ de tiu malnova fera pruo kaj ŝi sangis sian piedfingron. Mi kuradis tra preskaŭ la tuta malgranda insulo por aĉeti kuracilon , bedaŭrinde mi trovis ununuran apotekon . Pro tio ni prokrastis nian tagmanĝon. En restoracieto ni devis akcepti bovlon de senvianda vermiĉelo kontraŭ duobla prezo. Ni piede iris trans la banejo, promenadis en la bazaro kaj kelkaj la stratoj kuŝantaj laŭ ekstera rando de la maro. Ĝis vespero de tiu tago ni revenis hejmen. La perla insulo ŝajnas al ni kiel maldelikata perlo, kuŝanta sur la blanka sablejo kun plene da platvermojn kaj konkojn. La perlo estas kruda, ankoraŭ ne ellaborita.
La duan fojon mi vizitis tiun insulon kun la oficistoj-kolegoj de mia filino. kaj mia nepino Tio estas tuta kontrasto, tie troviĝis kelkaj belaj restoracioj, kun banejo 1 kaj banejo 2 jam konstruata , tamen nia knabino 8 jaraĝa timiĝis kiam ŝi veturis per taksi-motorciklo, kiu fulmrapide veturis sur la vertikala kruta vojo irante al la banejo .Pri tio ŝi perdis intereson por trempi sin en la blua mara akvo sub brilanta suno
La trian fojon mi vizitas Cat Ba la 25an ĝis la 27an de majo 2009. Partopreninte kun mi estas gekolegoj, kiuj en nia malnova oficejo ( ni laboradas kune ĝis 1969) . Ŝajnas, ke ni nune estas tiel maljunaj kiel tiama gepatroj. Tamen, ĉio jam ŝanĝiĝas, la taĉmentoj de aŭtoj kaj ŝipoj estas luksaj kaj modernaj . Tute el veturiloj jam ekipitaj de klimatizilojn. Ni impete nin jetis sur la marakvon naĝis al alia bordo de insulo. Multe da komfortaj kaj belaj restoracioj estis konstruitaj. La borda vojo alportas novan aspekton kun altaj arbaroj, monumentoj kaj aro da vendejo de memoraĵoj lumigitaj per ruĝaj verdaj lampoj.. Turistoj alvenis al banejoj per aŭtobusoj (ene de kiuj estas instalitaj vicoj de verdaj seĝoj) tre pura , sekura kaj komforta. Maraj produktaĵoj ne nur plenplenis la bazaron, sed troviĝas ankaŭ en ĉiuj restoracioj, gastejoj, hoteletoj, eĉ en ĉiuj popularaj domoj oni povas rapide aĉeti ilin Kvankam ni manĝas nur ordinare , tamen manĝaĵoj estas puraj kaj bongustaj, Ĉiuj foje oni surtabligas po kvin malsamaj maraj manĝaĵoj . Virinoj (el kiuj estas mi) eblas forgesi hejmajn aferojn dum kelkaj tagoj por ĝui frandaj kaj liberaj al si mem . Elspezo por tiu vojaĝo nur estas : 575.000 VN dongoj (ĉirkaŭ 23 EUR). Tiaj somerferioj verŝajne estas ege interesaj por ni ĉiuj – pensiuloj.
Cat Ba (sablo sinjorino)- alinome Perla insulo, la plej granda insulo el la 1969 insuloj de Ha Long Golfo. Tiu pitoreska insulo kuŝas je averaĝa alteco de 70 metroj super la mara akvonivelo Oni povas atingi la insulon per du manieroj:
• Veturi per ŝipo de Ha Long golfo aŭ de Binh ponto ĉe Hai Phong urbo
Sudoriente de la insulo estas…
CAT BA kun ĝia insularoj
• Veturi per aŭte de Hai Phong urbo, transirante la elfluejon de la rivero Bach Dang per du pramoj, inkluzive Dinh Vu pramo, kiu kunligas Hai Phong-n kun Cat Hai insulo kaj pramo Ben Got, kiu kunligas Cat Hai kun Cat Ba insuloj Laŭ la legendo, la insulo nomiĝis Cac Ba (la sinjorinoj) La insulo de la sinjorinoj servis kiel postfronto por la sinjoroj...kiuj bataladis kontraŭ la malamika armeo An el la Nordo, sub la gvidado de nacia heroo Thanh Giong- Nune en tiu urbeto ankaŭ estas starigita la tempo de sinjorinoj . Sur la ĉefa insulo de Cat Ba ekzistis primitiva arbaro. Ĉi tie sur la kalka monto estas loko, kie forta impulso estas farita por disvastigi la ekologian turismon
Turistaroj vizitis CAT BA
Alinome Perda insulo
Estas pitoreska banejo situant…
Perlo de Norda golfo
Je la 20-12-2004 UNESKO jam agnoskis Cat Ba insulo kiel rezervejo por la biosfero de la mondo. Je la 1-4-2005 ĉi tie okazis la solenan feston, por celebri la ateston de UNESKO pri tiu evento.
Nuntempe Vjetnamio havas 6 lokojn agnoskitajn de UNESKO kiel rezervejo gardi biosfero de la mondo, tio estas : Can Gio , Cat Tien, Chau tho Song Hong, Mien Tay Nghe An, Kien Giang , Cat Ba insularo.
(Esperantigis de Wikipedio )
Jen estas konfidenco inter paro da amantoj antaŭ geedziĝo. La dialogo ŝajnas tute natura kaj ĝusta. Sed poste, ĉio iĝas male. Bonvolu legi unue laŭ normala ordo, de supre malsupren:
Junulo – Tre interese . Finfine, la tiom atendata momento jam alvenis!
Junulino- Ĉu mi devas foriri?
Junulo - Ne, pri tio vi neniam pripensu
Junulino - Ĉu vi ne amas min?
Junulo Kompreneble !
Junulino - Ĉu vi ne povas perdifi min?
Junulo - Ne ! Pro kio vi tiel demandas al mi?
Junulino - Ĉu vi kisos min?
Junulo - Kompreneble !
Junulino - Ĉu vi batos min?
Junulo Neniam !
Junulino- Ĉu vi povas kredi je vi?
Esperantiĝis :Alta
Iu-tage reveninte de promenade Fanfaremulo diris al sia edzino :
-Karulino, hodiaŭ en la arbaro mi vidis serpenton..Ho! kiel grandega ĝi estas, dudek metrojn larĝa kaj eĉ centdudek metrojn longa!
La edzino bone sciis la karakteron de la edzo, farante dikan lipon , ŝi tujĉikanetis:
- Ne, tia serpento ne ekzistas ! Ĉu vi ne kredas?Se ne cent dudek metrojn ĝi mezuras almenaŭ cent metrojn. Cent metrojn ankaŭ ne ekzistas.
Volinte kredigis sian edzinon, li diris: - Vere, se ne atingas cent metrojn ĝi almenaŭ okdekmetrojn !
Ŝi kapneis :- Okdek metrojn ankaŭ ne estas!
La edzo daŭre obstinis:- Estas vere ! se ne okdek metrojn , do, sexdek .
Kuntiranta ŝia brovoj ŝi diris: - Sexdek metrojn ankoraŭ estas longa.
La edzo klopodis aspekti sincera: - Estas vere ke ĝi ne atingas sexdek metrojn, sed almenaŭ kvardek.
La edzo fine koncedis ankoraŭ foje:- Nu, bone, mi diras la veron . Vere estas ke mi vidis dudek precizan metran serpenton ,ne malpli ajna decimetron aŭ centimetron longa !
Tiam ŝi kurbiĝade ekridegis : Do, ĝuste dudek metrojn larga kaj dudek metrojn longa. Do, ĝi estas kvadrata serpento. Ĉu ne ?
Esperantiĝis : Alta
Hanojo ( kiu signifas "urbo maltransa de riverego") estas urbo bordita de la Ruĝa Riverego.En 2010 ĝi festos sian miljaran jubileon. Antaŭe en pasinteco ĝi nomiĝis Thang Long (kiu signifas drako elfluganta de urbo)...
…read moreEseo
Tio okaziĝis de tre longe, kiam Vjetnamio ankoraŭ enteniĝis en milito fare de usona imperiismo. Nia lando estis malriĉa, tre malriĉa. Reveninte el la oficejo, mi rapide okupiĝis pri kuirado . La kelkaj marfiŝoj aĉetitaj de la kantino de posttagmeze povus jam difektiĝi, do, ju pli mi rapide preparis ilin, des pli bone. Certe hodiaŭ ni havos pli bongustan manĝaĵon ol la normalaj tagoj...
Puriginte la manĝilaron kaj mastruminte la kuirejon, mi supreniris kaj subite konsternita vidis la ĉambron purega kaj en bona ordo . Meze de la ĉambro staris la malgranda tablo kun ŝegoj faritaj de mi mem el lignaj tabuletoj por la kvar geinfanoj. La tablo kovriĝis per granda blanka papero ornamigita ĉe la kvar angulaj borderaĵoj. Meze estis metita telero de benjeto el salikoka faruno, ĉirkaŭanta de leteroj kun farunaj bombonoj
Miaj geinfanoj diris “ Pajno , ĉu vi memoras kia tago estas hodiaŭ? - Ho ! Karaj infanetoj, kia estas tago ? - Pajno, hodiaŭ estas via naskiĝtago . Ni gratulas okaze de la via.!
Unua festo de mia naskiĝtago tiel okazis, fare de karaj miaj infanoj, kiuj nun plenkreskiĝis . Unu forflugis al Eŭropo, alia lernadas en la Lando de Leviĝanta Suno. Ili fariĝis patro, patrino kaj mi mem, avino. Tiama vespero, krome iliaj ĉarmaj amuzaj programeroj memprezentitaj, ankaŭ la plej aĝa filino donacis al mi notkajeron kiu flaviĝis kun la tempo, en kiu mi konfidence enskribis tiom da poemojn miajn. Sekva filo donacis al mi portreton kun ronda vizaĝo kvazaŭ li desegnus uzante cirkelon, kun grandaj okuloj, sen brovoj, sen oreloj, rekta linio anstataŭ nazo kaj hirta hararo. Rozoj kaj folioj dense ĉirkaŭis la vizaĝon . Ŝajnas ke por aserti al iu eviti miskomprenon, li skribis per grandaj literoj “Patrino”.
Plej ridindaj estis la du etaj infanoj . Ili kune aĉetis melonon ( kun faruneca karno) ĝojinte pro la gajniga prezo, ĉar la vendistino sciis la kialon, ili metis la frukton en la ruĝan tukon uzita kiel hamako kaj ambaŭ ĝin transportis. Subite la melono falis teren kaj fraksiĝis en kvar pecojn, la infanoj ege ĉagreniĝis pri tio. Ekplorinte la filino diris “ Pajno! la vera kulpulo estas li, li marŝas svingante kaj saltetante, li ne obeas al mi !”. Fileto kontraŭdiris “Ne! ŝi estas pli granda ol mi, ŝi devigis min iri rapide. La melono memfalis, ne estas mia kulpo !” Mi samtempe emociiĝis kaj amuziĝis “ Ne gravas, miaj karaj, mi pensas ke pli bongusta estas tiu ĉi frakasita melono”.
Kiom da jaroj estis pasintaj, kun multaj naskiĝtagoj. La materiala vivo multoble pliboniĝis ol antaŭe. Nun miaj ricevitaj naskiĝtagaj donacaĵoj konsistas el diversaj pli malpli kostaj aĵoj : floroj, kremkukoj, horloĝoj, vestajoj, pantalonoj, ŝuoj, ĉapeloj, mansaketoj… Tamen dolĉetan guston de tiu vespero, mi ĉiam klare memoras.
la 26an de Aprilo2003 LTCT
De kiam mi eklernis esperanton , mi jam amis ĝin. Ne nur pro kio ke ĝi estas pli facila lerneble ol aliaj lingvoj , sed pro ĝia tre bela interna ideo. Esperanto estas ponto de interkompriniĝo por ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj haŭtkoloroj.
Ĉirkaŭ je 2002 jaro antaŭe, mi havis bonan ŝancon konatiĝis kun pliperfektiga lernolibro “ Vojaĝo en Esperanto lando “ de Boris Kolker . De tiam mi ĝoje kunveturis kaj mi alproksimiĝis al la fino de tiu vojaĝo. Mi ne havis ŝancon veturi peraŭte dum la tuta vojaĝo . Foje mi iris piede, foje malatingis la buson , foje lante veturis per bovĉaro, foje postlasita de miaj kolegoj. Alia maniero por diris al vi ke multaj eventoj malhelpis min en la kontinua lernado . Mi devas zorgi mian malsanan bopatrinon , mi iris eksterlanden por vizitis miajn genepojn kaj mia edzo malpermesis min lerni. Tamen bone aŭ malbone kiel vi ĉiuj , mi ankaŭ atingis la celon , spite de peniga laboro kun ne ĉiam bona rezulto, mi povas almenaŭ aprezi la rikolton en tiu ĉi kamparo.
La vojaĝo estis science aranĝita en lecionoj. Trans la lecionojn mi konatiĝis kun esperantan literaturo kaj kulturo. Ni csiis pri la kreinto de la lingvo, kie kaj kiel Esperanto naskiĝis, pri ĝia nobla celo, ĝia utileco kiel ilo de paca interkomunikado . ni konatiĝis aŭtoroj kies nomo estis menciitaj en la libro. Ni konatiĝis kun mondfamaj kiel Albert Einstein , Lusin, Maksim Gorkij , Lev Tonstoj, Ŝaharov, kaj famaj esperantistoj kiel Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, Edmond Privat, Ivo Lapena, Eroŝenko.. en la 20a jarcento kaj nuntempaj esperantistoj , veskitoj kiel Claude Piron, Marjorie Boulton , Istvan Nereme, Wiliam Auld, Humphrey Tomkin, Boris Kolker... La aŭtoroj konatigas al ni la belajn, helajn graciajn trajtojn de la lingvo ne nur en la traduka literaturo sed ankaŭ en la originala .kiel simple tiel klare ke ni legus kiel en la gepatra lingvo.
Dankas la libro ,ni havis okazon viziti Moskvon, Hungarion, Svislandon, Luksemburgon, Aŭstrion... kie troviĝas la universala biblioteko de Esperanto . Ni kulture pliriĉiĝis. Fine , ni akiris sufiĉan sperton por aranĝi klubajn aktivadojn. Nun mi estas ĉe la fino de nia vojaĝo. Sam kiel kamparano , ĉiu el ni rikoltas nian rezulton. Mi tute ne pretendas ellerni ĉion , kion alportas la libro , sed rigardante malantaŭen mi sentas ke la rikolto estas konsidernta. Ĉar esperantujo estas senlima lando, do, post la fino de la lernolibro , esperante ke mi daŭre vojaĝos tra la spaco kaj la tempo ie ajn, iam iaj , por esploros ne konatajn landojn , nekonatajn epokojn kaj ne konatajn kulturojn . Esperanto tian mirindaĵoj eblas . Nuntempe pro disvastiĝo de intereto , mia komputilo permesas ĉiun tagon ke mi ĝuas ĝisdate aktivecon kaj la plej belajn bildojn el ĉiuj partoj de la ekstermondo . Mi dankas Esperanton !
Alta Kampo 3-09
Laŭkutime, ĉiujare, je la alveno de printempo, VEJO okazigas Printempan Renkontiĝon. La ĉijara renkontiĝo – la 9a – okaziĝis dimanĉe la 22an de marto 2009.ĉe la halo de oficejo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizaĵo 105 Quan Thanh strato .
S-ro Nguyen Xuan Thu, ĝenerala sekretario informis pri la aktivadoj de VEJO, la intencon de s-ro Osmo Buller, ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA viziti Hanojon por vidi la lokajn kondiĉojn kun celo ebligi UEA-n decidi, ĉu Vjetnamio estos akceptita kandidatiĝi por gasti UK-n en 2012. Li ankaŭ mallonge informis pri la malfermo de nova esperanta kurso en la Fremdlingva Universitato, pri la nove starigita esperanto klubo en Nguyen Sieu mezlernejo. Speciale rimarkinda estas la traduko kaj enretigo de la Deklaro de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO) protestanta kontraŭ la decido de la usona supera kortumo malakceptinte la plendojn de la vjetnamaj viktimoj de oranĝa agilo/dioksino kontraŭ la kemiaj kompanioj en Usono. Nur 2 tagojn post informado, ni ricevis pozitivan eĥon el 9 esperantistoj el la mondo (4 el Japanio kaj po 1 el Koreio, Italio, Germanio, Serbio kaj Ĉekio). Tio estas grava kontribuo de VEA al la popola diplomatio.
Antaŭ la malfermo, la artistoj de “Nova Sunbrilo” klubo, apartenata al Yumejho-sekcio de Hanoja Esperanto-Asocio, per viglaj, ĝojaj kantoj alportis novan sunlumon al la kunveno F-ino Trinh Hong Hanh, estrino de KOVELI klubo prezentis la celon de la renkontiĝo.
Poste, f-ino Ba Hui Ping, ĉina studentino lernanta esperanton en Fremdlingva Universitato esprimis sian impreson en esperanto kaj en la vjetnama. Rimarkindas la partopreno de usona esperantisto de japana deveno, s-ino Tomoko Yamashiro, vizitante Hanojon kiel turisto.
En paŭzo ni vere ĝojas renkontiĝi kaj babiladi en printempa etoso
Bonvolu vidi aspekton el fotoalbulmo
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Alta