| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
|
| Agostino Carracci (1557–1602):… |
"oni povas pensi ke gravas por la virino mensogi asertante ke ŝi serĉas afablan viron, sindoneman, zorgeman pri la edukado de la infanoj kaj sindediĉeman pri la konstruado de favora ĉirkaŭaĵo ĉirkaŭ ŝi (por obteni stabilecon), dum ŝi samtempe elektos (por obteni bonajn genojn) virojn kiuj ne respondos tiujn kriteriojn. La sekso-milito estas unue milito de mensogoj kaj mistifikadoj..." (Gouillou, p. 153).
Laŭ la sociobiologio (socia darwinismo) kaj ties sekto la evolucia psikilogio (pri kiu la libro de Gouillou temas), ĉiuj homaj agoj estas redukteblaj al la transvivo-volo de la genoj. Se vere, el kie devenas romantikema agado ĉe homoj se ĝi ne estas nur plia strategio de la genoj por transvivi?
pourquoi...
Antaŭ kelke da tempo, mi citis Dupuis :
"Kiam oni amas homon, oni ne amas liston da trajtoj, eĉ sufiĉe kompletaj por distingebligi tiun homon de ĉiuj aliaj. La kopio la plej perfekta ankoraŭ elglitigas ion, kaj estas tiu io kiu estas la esenco de la amo, tiu povra vorto kiu diras ĉion kaj klarigas nenion." (Jean-Pierre Dupuis, La marque du sacré, p. 279)
Mi scias ke tio kion mi nun diros ne plaĉos al multaj. Sed mi tamen diros. Nebesta amo ne eblas ekster jud-kristana kulturo aŭ ekster la influo de la jud-kristana kulturo, ĉar nur en jud-kristana kulturo povis naskiĝi io kiel la romantikismo kiu vidas ĉe la homo ion pli ol simplan kulturan beston, pli ol ĝojan kaj ĝuantan reproduktilon, pli ol plezurigan stekon kiuj reproduktas pliajn stekojn. En jud-kristana kulturo, homo estas tiu io nelistigebla en la kategorioj de la zoologio.
Send a message
Search for members


