Kara Geamikoj,



Bonvolu observi Tera Horo je la 23-an de marto, 2013 je 8:30ptm.



La Monda Sovaĝviva Fundo (Angle: The World Wildlife Fund) kuraĝigas homojn trans la planedon observi Tera Horo. Dum la horo, homoj fermos lumojn por reklami klimatan ŝanĝon kaj la bezonon por ago. Ankaŭ mi kuraĝigas la partoprenon de aliaj personoj. Klimata ŝanĝo estas la plej grava problemo en la mondo. Se homaro ne limigas tergloban varmaĵon al du Celsiusaj gradoj, ni verŝajne ne plu havos la kapablon kontroli ĝin. Metanaj vezikoj interne de glacio, daŭrofrosto, kaj maraj fundoj liberigiĝos, kaŭzos pli varmaĵon, kaj liberigos pluajn metanajn vezikojn. La efiko estos akcelita varmaĵo ĝis almenaŭ sep Celsiusaj gradoj super preindustria tempo. Nur unu grada kresko jam efektive fandis la arktan regionon ĉar varmaĵo estas tre ege forta je polusaj regionoj. Do, ni bezonas agi tuj. Ni vere estas en krizo.



Sincere,

Petro