Stelo

()



Ili trovigxas en Yongding-gubernio,Fujian-provinco.Tradician

koloron plenricxan de Kegxao* posedas precipe la miraklaj “rondaj

argildomoj”,aspektantaj kiel fungoj elterigxintaj kaj flugteleroj

surterigxintaj.

Dank`al siaj talento kaj elpenso perfekta, la prauloj elkonstruis

plurfunkciajn ronddomojn .

Gxenerale la rondaj domoj konsistas el du aux tri cirkloj .Kun pli-ol-

dekmetra alteco la ekstera cirklo enhavas tri aux kvar etagxojn kaj sume

cent aux ducent cxambxojn .En la teretagxo estas kuirejoj, kaj

mangxcxambroj.En la dua sin trovas konservejoj kaj en la tria kaj kvara

trovigxas nur dormocxambroj.

Kun du etagxoj la interna cirklo enhavas 30 gxis 50 cxambrojn,kiuj

gxenerale funkcias kiel gastocxambroj.Centre de la ronda domo staras

praulsalono .Gxi estas publikejo por ceremonioj geedzigxa kaj

funebra.En la rondaj domoj trovigxas ankaux puto,bancxambroj,muelejo k.a.

La rondaj domoj,kies muroj estas ramitaj el argilo virga kaj kies

pordegoj faritaj el malmolaj lignoj kovritaj per ferladoj,konstruigxis el

bazsxtonoj,bambo- kaj lingo-stangoj.En la antikveco tiaj konstruajxoj estis tre fortikaj.

Nur en la tria kaj kvara etagxoj vidigxas fenestroj,per kiuj logxantoj

povas obstrukce rezisti kontraux eksteraj atakoj ekde la Okcidenta Jin-

dinastio gxis la fondigxo de la nova Cxinio.

La rondaj domoj havas karakterizon kontraux tertremo,fajro,malamikoj kaj sovagxbestoj.

La plej brilaj el 360 rondaj domoj en Yongding-gubernio nomigxas Zhencheng kaj Chengqi.



l Kegxa(almigrinto)-----En la Okcidenta Jin-dinastio (265---361),pro oftaj

militoj,partoj de la Han-naciecanoj migris el la baseno de la Flava Rivero en

la provincojn Fujian,Guangdong,Jiangxi kaj aliajn sudajn regionojn .La

pejparto de ili ankoraux parolas Kegxa-dialekton.

l (Dauxrigota)