A. Fabián Jiménez Published on April 13, 2009
by A. Fabián Jiménez

A. Fabián Jiménez's blog

Browse posts
Andaluza Esperanta Festo en Vélez-Málaga.
Posted on September 4, 2009
Chu Esperanto malaperdanghera lingvo?
9 comments (latest 7 months ago)
AGU PRO ESPERANTO en la ELEKTADO de la EÛROPA PARLAMENTO
Posted on February 25, 2009
La Nuda Animo.
Posted on November 26, 2008
5 comments (latest 11 months ago)
Pri mi kaj mia rolo en Esperantujo kaj Ipernity.
Posted on November 18, 2008
5 comments (latest 11 months ago)
La Nova Generacio de Esperanto.
Posted on November 15, 2008
18 comments (latest 4 weeks ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 266 times

Chu Esperanto malaperdanghera lingvo?

Monday April 13, 2009 at 08:42PM


Laû diversaj studoj oni diras ke chiu lingvo kiu ne havas almenaû 300.000 parolantojn estas malaperdangheraj lingvoj. Do la demando estus, Chu esperanto havas almenaû 300.000 parolantojn, se vi kontrolas kelkajn e-komunumojn vi povas trovi nur kelkajn milojn, ech la retejo Lernu, la plej grava esperanta komunumo (el kiuj ne chiuj oni povas diri kiuj vere estas parolantoj, sed lernantoj de esperanto) nur havas malpli ol 70.000 anoj.

Iuj povus diri, oh bone, sed estas multaj esperantistoj kiuj ne uzas la reton, chu vere? Kiuj esperantistoj ne uzas interreton neniel? Eble nur tiuj tiel maljunaj kiuj ne uzas komputilojn aû tiuj kiuj loghas en tre malrichegaj landoj kie interreto ne estas ofta. Sed kalkulante ambaû ili estus malmultegaj, kaj ankaû neutilaj por la komunumo char ili estas solaj sen rilati kun la aliaj homoj kaj sen uzi la lingvon.

Instruado kaj Interreto estas veraj helpantoj de nia komuna lingvo, sed ghi ne sufichas, iom post iom la lingvonivelo povas malkreski, la maljunuloj mortos, la kluboj fermighos se ne estas novaj junuloj kiuj agados pro esperanto, kaj esperanto bedaûrinde ne havas oficialan rolon en la eduko-sistemo aû Stata helpo preskaû nenie. Do la laboro por sekurigi la estontecon de esperanto estas sur la shultroj de la esperantistoj mem. Introduki esperanton en chiaj edukosistemoj, batali socie kaj politike kiel EDE faras en Eûropo, estas la araj vojoj plej efektivaj.

Sed individue eble la plej efektiva vojo estas instrui esperanton almenaû al du proksimaj personoj en familio aû amikaro, precipe gefiloj, aû geinfanoj, char ili estos la morgaûaj esperantistoj.


9 Comments / add your comment?

Michel de Sainte-Déprimepro says:
Ĉu piramida vendado ? Tio estas kontraŭleĝa en Kanado ;-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
A. Fabián Jiménez says:
Tiu komento tute ne taûgas... Chu mi parolis pri mono? Chu oni ne instruas la gepatran lingvon al la gefiloj kaj geinfanoj? Mi pensas ke mi ne diris nenian strangajhon, fakte ekzistas multaj familioj kie unu el la gepatroj parolas esperanton kaj instruas ghin nature al siaj gefiloj, fakte mi havis la plezuron koni unu germanan familion la pasinta dimancho, kiu patro parolis esperanton kaj instruis ghin al siaj infanetoj.

Tio estas tute natura se vi havas esperanton kiel normala lingvo, sed bedaûrinde multaj uzas esperanton pli kiel persona lingvo-filozofa ludilo. Pro tiuj mi chiam diras, bonvolu lerni la volapukon, aû la klingonan, ankaû la toki-ponan aû la idon estus bona pro tiuj. Esperanto vere ne bezonas de ili char ili nur estas malhelpo al la disvastigo de la lingvo kiel internacia komunikilo. Char ne forgesu tion, la celo de esperanto estas tio, esti uzata kiel neûtrala internacia komunikilo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Saluton Fabián!
Mi pensas ke interreto estas gravega inventaĵo por la hodiaŭa mondo, des pli por disa lingva komunumo. Dank'al ĝi unuopaj esperantistoj multfoje ne sentas egan bezonon uzi la lingvon kun 'najbaroj' ĉar oni ja povas trovi esperantistojn en diversaj sociaj retoj. Tamen, mi volas aldoni ke en multaj landoj ne ekzistas tiu eblo kiun oni havas en multaj aliaj, sed tio ne signifas ke la E-nivelo malaperos. La kuba kazo ne estas pro malriĉegeco (Kubo ja estas malriĉa) sed pro politikaj kialoj.
Mi mem lernis esperanton sen interreto (kiel ĉiuj kubaj esperantistoj) kaj en Kubo multaj esperantistoj havas bonan lingvoposedon. Prave, kubaj esperantistoj 'loĝas' en izolitaj komunumoj sed ili kreskas, oftas junuloj kaj multegaj ĉiujaraj regionaj renkontiĝoj! Ĉiam mi estis de unu vojaĝo al alia!
Posted 8 months ago. ( permalink )
A. Fabián Jiménez says:
Prave Andy! Interreto estas utilega, sed kompreneble Esperanto vivis kiam ankoraû interreto ne ekzistis, Andy chu vi partoprenos en la Hispana kaj Andaluza Esperanta Kongreso, ghi estos en Malago, urbo tre proksima de kie mi kaj miaj amikoj loghas, fakte ni intencas organizi malgrandan teatrajhon, mi multe shatus ke vi kaj aliaj agrablaj esperantistoj de la tuta Hispanio venu kaj partoprenu, memoru ke Malago estas nur du horoj de Madrido per AVE kaj se vi preferas buson, ghi estas tre malmultekosta. Mi informos pli detale estontece.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Mi samideane salutas vin ! Antaŭ kelkaj jaroj mi skribis rekte al la prezidanto de UEA ke UEA devos fari penadon eldoni almenaŭ sciencan libron en Esperanto ,por ke pli multe da studentoj lernu samtempe sciencon kaj Esperanton. Pri literaturo ,en tiu direkton Esperanto multe evoluis,tamen....En azio multe da studentoj havas intereson pri Esperanto,ĉar preskaŭ ĉiuj studentoj(Koreio,Ĉinio kaj Japanio) sentas sin tro malfacilaj pri angla lingvo pro ke ĝi estas ne logika,prononcie malfacila kaj gramatike pli komplika lingvo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
A. Fabián Jiménez says:
Prave Onklo, mi kunsentas pri tio, Esperanto vere taûgas por azianoj, ne nur pri sia logiko kaj facileco, sed ankaû char ghi permesas ege faciligi la postan lernadon de aliaj eûropaj lingvoj kiel la hispana, la itala, la portugala, la franca, ktp al kiu Esperanto multe similas. Esperanto vere utilas do kiel introduko de lingvolernado.

Ankaû Esperanto kiel scienca lingvo estas vere utila, siaj gramatikaj reguloj bone povus esti enitaj en libro de Scienco pro sia logikeco, ankaû Esperanto pligrandigas nian menson kaj niajn ideokapablojn. Pro tio chio, ni devas daûrigi informante, laborante kaj divastigante esperanton tiel multe kiel eble. Do ni kunlaboru.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Onklo says:
ne nur scienco,sed ĉiuj lerno-libroj devos esti eldonata kiel libtro ,por ke multe da studentoj povu samtempe lerni Esperanton kaj muziko,belarto,historio,Kemio ,fiziko,matematiko,geografio,...................ktp.
Posted 8 months ago. ( permalink )
A. Fabián Jiménez says:
Jes ja, Onklo. Oni bezonas multa da laboro en la edukokampo, kaj tio devas esti la kerno de la esperanta movado.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Andrés ... says:
Mi ne scias se ĝi havas almenaŭ tiujn, sed mi estas unu :P :P
ĝis! :)
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...