Saluton al ĉiuj!

Unue mi ŝatus danki al ĉiuj kiuj bonvenigis min al Ipernity kaj vizitis, legis, invitis aû skribis min, estis granda plezuro por mi trovi tiajn varmajn kaj agrablajn personojn ĉi tie.

Mi trovis tian grandan informadon, artikolojn, interesajn opiniojn, grupojn ke mi eĉ ne haltis komputilumi dum kelkaj tagoj kaj miaj okuloj jam doloras. Mi ŝatus multe skribi, saluti, amikumi, respondi... sed bedaûrinde tio al mi nune ne ebliĝas facile. Pro tio mi skribas ĉi artikolon por ekspliki pri mi, mia situacio kaj miaj ideoj kaj rilato al esperanto.

Pri mi, mia vivo, kaj Esperanto:

Nu vi jam scias kiel mi nomiĝas, mian aĝon, kaj ke mi estas Andaluza kiu loĝas en la Suna Marbordo. Nu, mi studis Historion en la Malaga Universitato, kaj en tiu tempo mi lernis esperanton dum unu monato somere. Mi nun ridete memoras tiujn tempojn kiam mi pensis ke mi estis la sola esperantisto en la tuta mondo... kaj mi volis ekdisvastigi esperanton ekde nenio hehehe.

Poste mi perinterrete konis multajn esperantajn amikojn, mi vojaĝis, mi aliĝis al la Andaluza Esperanta Asocio AEU kaj partoprenis en diversaj kongresoj, kaj ankaû fondis "EKA" Esperantan Junularan Asocion en mia urbo kie mi instruis sukcese Esperanton al mia kara amiko Karlo kiu poste dank'al esperanto trovis sian amon en Britio..., multaj esperantistoj vizitis min el Japanio, Nederlando, Galegio, Murcio, Madrido, ktp, kaj nuntempe mi instruas esperanton al du bonaj amikoj kiuj jam bone prosperas, do ni jam estas 4 esperantistoj en mia urbo.

Dank' al esperanto mi kreskis multe kiel persono kaj anime, mi vivis kelkajn el miaj plej gravaj spertoj en mia vivo. Sed ni reiru paroli pri mia neesperanta vivo, post fini la universitaton, mi laboris en diversaj aferoj, kaj fine mi kun mia familio entreprenis kafejon, kie nuntempe mi laboras 9 horojn ĉiutage sen ferio, sen finsemajnoj, kiam mi diras ĉiutage estas "ĉiutage", sed mia vera reva profesio estas esti profesoro de Historio en mezlernejo, pro kion mi studis.

Por atingi tion en Hispanio oni devas pasi malfacilegan konkuron kaj ne nur pasi sed atingi la sufiĉajn punktojn por preni la laboron, mi ĝin faris la pasinta Junio, mi pasis la konkuron sed bedaûrinde mi ne havis sufiĉajn punktojn por preni la finan laboron, nur mi atendas je laborsako se iu profesoro malsaniĝas, emeritiĝas, aû profesorino decidas esti patrino..., dume mi post mia laboro por atingi pli punktojn por la venonta konkuro skribas librojn (pri mitologio) kaj artikolojn (pri historio de esperanto, edukado, historio de Andaluzio, ktp) kiuj devas esti eldonataj, kaj kompreneble mi ankaû studas... vi jam komprenas kial mi ne havas multe libertempon, kaj malfacile mi povas vojaĝi per Ipernity horoj kaj horoj kiel mi ŝatus.



Pri miaj pensoj por labori favore al Esperanto:

Dum mia vivo kiel esperantisto, kaj miaj humilaj spertoj en agadoj, vojaĝoj kaj kongresoj mi iom post iom fariĝis imagon pri la situacio de esperanto, la karaktero de la esperantistaro kaj la imago de nia lingvo, estus tre enua kaj longa analizi ere ĉi tie ĉiuj tiuj askpektoj sed post multe pripensi, mi alvenis al la jenaj konkludoj.

La plej bona maniero disvastigi esperanton estas per la oficiala edukosistemo.

Se ni atingas eduki generacion de junuloj kiuj povus lerni esperanton kiel elektebla fako en siaj mezlernejoj dum almenaû unu jaro, tiuj junuloj kiam ili rekontiĝos ferie en la plaĝo aû aliloke ili baldaû uzos esperanton kiel simpla komunikilo antaû uzi la anglan aû alian nacian lingvon pli malfacia, ili konstatos la utilecon de esperanto kaj tio pli kaj pli valorigos nian amatan lingvon ĝis kreski kaj generaliĝis je la tuta socio.

Sed la demando estas kiel atingi tion? Ni en Eûropo dank'al Hungario havas jam tradicion de Esperanto kiel normala fako en la oficiala edukosistemo, kaj la Eûropa Unio enmetis esperanton je sia oficiala Referenckadro, do ni jam havas ŝtupon por komenci supreniri.

Oni povas proponi esperanton kiel elektebla lingvo ĉe la lernejoj kaj mezlernejoj ne kun la tradiciaj argumentoj de dua lingvo por ĉiuj, komuna lingvo, ktp, sed kiel ŝlosilo kaj perfekta introduko aû helpilo al la ellernado de aliaj fremdaj lingvoj, kiel elirpunkto por koni diversajn kulturojn, kaj en la nova situacio de Multkultura edukado, kiel ponto inter lernantoj kiuj ne havas la saman lingvon, situacio en la ke esperanto estus tre taûga kaj alloga por kunigi la diversajn lernantojn, la fremduloj tiel sentus egalaj, kaj la naciuloj estus pli toleremaj kun siaj novaj samlernejanoj kiam dank'al la lernado de Esperanton ili povus kompreni kian ili sentus se ili devus lerni je fremdlingva atmosfero.

Ĉi tio kio komencus nur kiel elektebla fako, oni povus samfari tra la tuta Eûropa Unio, kaj baldaû iom post iom povus naskiĝi asocioj de instruistoj de esperanto, rekontiĝoj de lernantoj kaj instruistoj de esperanto, vojaĝoj, kaj la plej grava afero, oni iom post iom konstruus generacion de diverslandaj homoj kiuj povus paroli esperanton, ĉar unu sola jaro, unu sola kurso de esperanto sufiĉas por komunikiĝi facile tute flue, dum oni bezonas dekoj da jaroj por lertiĝi je alia nacia lingvo.

Nun la demando eble estus, Kiel atingi tiujn profesorojn kiuj volonte proponu kaj organizu en siaj lernejoj kaj mezlernejoj tian elekteblan fakon pri esperanto? Unue diri ke oni jam estas instruita esperanto diverslande en lernejoj kaj mezlernejoj sed ili ankoraû estas malmultaj, kaj mankas kunagado, komuniko kaj interŝanĝoj de spertoj por ellabori komunan similan programon en la tuta Eûropo, sed tio respondas al la diverseco de edukosistemoj, ktp kaj tiu afero evoluas rapide al la homogeneco, kaj do estos pli facila kunlabori estontece. Multaj konas jam la projekto Euroschola kie esperantistoj de diversaj eûropaj lernejoj poste vojaĝas kaj rekontiĝas ĉe la Eûropa ĉefurbo kaj tie parolas en la Eûropa Parlamento sen bezono de tradukistoj antaû la miro kaj strango de la politikistoj, ktp.

Sed por ne plulongigu pli mia ideo, mi diras ke por atingi tiujn esperantajn profesorojn oni bezonas instrui esperanton oficiale en universitatoj, kaj pri tio nuntempe mi laboras kune la Andaluza Esperanta Asocio, por instrui Esperanton en la Malaga Universitato, kiel elektebla fako oni povus studi Historio kaj Kulturo de Esperanto en universitato kaj tiel atingi bonvenajn liberkreditojn, (kiujn ĉiu lernanto bezonas por fini siajn universitatajn studojn) tiel multaj venontaj kleraj homoj: profesoroj, doktoroj, instruistoj, inĝenieroj, ktp unue konus pri esperanto, kaj havus veran imagon pri kio ĝi estas, kelkaj el ili eble lernus ĝis regi bone la lingvon kaj profiti siajn eblojn, kaj inter tiuj, kelkaj eĉ vere fariĝus esperantistoj kaj favore agu pro esperanto precipe ĉe lernejoj kaj mezlernejoj kie oni iom post iom devas introduki esperanton je la dirita maniero kaj poste unuiĝi fortojn kaj interŝanĝi spertojn por atingi komunan oficialan edukomodelon de Esperanto en la tuta Eûropo.

Mi parolas pri Eûropo ĉar estas kion mi pli bone konas, kaj nuntempe eble estas la loko kie ni pli kaj pli bezonas esperanton por vera demokratia kaj neûtrala rimedo por la interkomunikado.

Nu vi jam konas min kaj miaj ideoj pli bone, ankaû vi nun komprenos kial mi eble ne estos tre partoprena homo ĉe ipernity pri mia persona situacio, sed ne timu, mi penos por skribi ĉi tie tiel ofte kiel eble kaj proponi celojn, idojn, kaj laboretojn kie ĉiuj ni povus kunlabori por pligrandigi tia bela lingvo kiu povas ĉanĝi nian mondo al io pli bona kaj pli granda.

Dankon al ĉiuj.

Amike:

Fabián.

.