A. Fabián Jiménez Published on November 15, 2008
by A. Fabián Jiménez

A. Fabián Jiménez's blog

Browse posts
Andaluza Esperanta Festo en Vélez-Málaga.
Posted on September 4, 2009
Chu Esperanto malaperdanghera lingvo?
Posted on April 13, 2009
9 comments (latest 7 months ago)
AGU PRO ESPERANTO en la ELEKTADO de la EÛROPA PARLAMENTO
Posted on February 25, 2009
La Nuda Animo.
Posted on November 26, 2008
5 comments (latest 12 months ago)
Pri mi kaj mia rolo en Esperantujo kaj Ipernity.
Posted on November 18, 2008
5 comments (latest 11 months ago)
La Nova Generacio de Esperanto.
18 comments (latest 6 weeks ago)

Keyword tags

Esperanto

Member tags

A. Fabián Jiménez

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 7 people added it to their favorites
  2. Read 658 times

La Nova Generacio de Esperanto.

Saturday November 15, 2008 at 05:24PM

Dekomence la maniero disvastigi Esperanton ŝanĝis iom post iom kaj evoluis kun la paso de la tempo. La unuajn pionirojn de nia lingvo internacia ligitajn al la personeco kaj la ideologio de Zamenhof sekvis la baldaûa naskiĝo de kluboj kaj asocioj tra la tuta mondo kun diversaj ideoj kaj interesoj kelkfoje kontraûaj inter si mem.

Esperanto baldaû ne nur estis la komuna lingvo de centoj da regionaj kaj urbaj asocioj kiuj trovis en ĝi ian interesan novan ilon en la kampo de la lingvistiko, la internacia komunikado, la sciencoj kaj en la tuta kulturo. Nia lingvo ankaû interesis diversajn sociajn kaj religiajn movadojn kiuj trovis en la lingvo internacia grandan utilecon por siaj respektivaj celoj.

Esperanto restis neŭtrale kaj vive, ĉiuj povis uzi ĝin por la plej diversaj celoj. Tamen unu el la plej gravaj problemoj eltenitaj de nia lingvo ekde ĝia naskiĝo estis la transigado de la lingvo al la sekvonta generacio.

Tra la jarcenta historio de Esperanto, miloj da personoj en la tuta mondo lernis kaj uzis Esperanton, tamen nur malmultaj esperantistoj transigis ĝin al siaj gefiloj. Se kontraŭe, hodiaû la nombro da homoj kiuj parolus Esperanton eble estus la trioblo aû la kvaroblo de la nuna nombro da parolantoj. Estas malfacile trovi ian racian klarigon al tiu realo kaj oni bezonus karesan esploradon, tamen ni povas proponi kelkajn demandojn aû hipotezojn. Eble Esperanto estis por siaj estintaj parolantoj nur ilo aû hobio taŭga por amuziĝi dum la libertempo kaj ne estis por ili kultura havaĵo transigenda al la gefiloj samkiel kaze de denaska nacia lingvo, religio aû ideologio.


Do la normala vojo por disvastigi Esperanton kutime estis la bonvola lernado en malgrandaj klubetoj kaj asocioj aû la memlernado. Tiel Esperanto estas lingvo sen politika aû ekonomia subteno, lingvo bonvole lernita pleje de kleraj kaj adoltaj personoj kiujn interesis ĝi. Esperanto normale ne vivas generacion post generacio en ĉiu familio aû regiono, male Esperanto estas lernata generacion post generacio en malsamaj landoj kaj familioj. Tiu ĉi fenomeno mi nur trovis en la lingvo internacia, ne en alia.

Laŭ tia formulo ni atingas lingvon parolatan de kleruloj, kuriozuloj kaj personoj kiujn interesas la kulturo, la lingvoj, kaj ĝenerale la “strangaj aferoj”. Ĉiujn allogis kulturo naskita de lingvo tute malkonata de la plimulto de viroj kaj virinoj. Iom post iom, generacion post generacio, Esperanto estis pli kaj pli stranga kaj malkonata de granda nombro da homoj, ĝis Esperanto iĝis ferma lingvo.


Aliaj trovas Esperanton voje de diversaj ideologioj, aû kredoj kiuj historie uzis ĝin kaj simpatiis kun la internacia lingvo kaj poste preskaû ĝin forgesis. La esperantistaro estas do ĉiam diversa kaj pentrinda, ĉiam nova, ĉiam senradika, diaspora, sen klara estinto nek rekta transigo al la estonto, la eterna semo kiu nur vidas sin mem, kaj ne zorgas pri kio okazas ekstere. Tiu generacio de esperantistoj nenion rilatas al Zamenhof nek al origino mem de la lingvo kiu celis esti komunikilo por internacia kompreno inter ĉiuj popoloj de la homaro kaj ne ludilo por aro da homoj kiuj uzas ĝin dum sia libertempo.



Esperanto ne estas pro tio; tio ne estas ĝia celo. Esperanto naskiĝis por esti internacia lingvo inter ĉiuj popoloj, lingvoj kaj kulturoj. Certe estas ke Esperanto kreis sian propran kulturon, sed ne estas celo de Esperanto nek de esperantistoj centriĝi je si mem. Esperanto ne naskiĝis por krei novan popolon nek nacion sur la Tero sur komuna lingvo. Esperanto ĉiam serĉis la dialogon kaj la komunikon inter la jam estintaj nacioj kaj popoloj.

Ĝis antaŭnelonge la falo de esperoj, kaj la granda malproksimeco de la esperantistoj favoris la emon al la centriĝo sur la esperantistaro mem kaj ties historio kaj kulturo kaj ni preskaû forgesis la laboron de disvastigado al la ekstera mondo ĉirkaûanta nin. Tamen Interreto kaj la evoluo de la novaj teknologioj konsistigas grandan revolucion ĉie kaj, kompreneble, ankaû en la esperanta komunumo.


Ĉiutage miloj da personoj malkovras esperanton rete, la ekzisto de lingvo neutrala, de neniu, per kio oni povas komuniki senprobleme kun centoj da miloj da homoj ĉiulande, lingvo ebliganta vojaĝi kaj vidi novajn mondojn ĝis tiam kaŝitaj kaj nekonataj. Tiuj novaj esperantistoj lernas kaj studas la lingvon sen ligiĝi al nenia klubo aû asocio, ili naskiĝas rekte de la originala esperanta movado, tio estas, ili vidas en esperanto veran universalan lingvon de ne nur kelkaj homoj sed de ĉiuj kiuj volas partopreni ĝin.

La novaj esperantistoj pensas ke Esperanto estas alternativa kaj farebla elekto, bona alternativo al la kultura kaj lingvistika diskriminado okazanta kiam kelkaj, malmultaj lingvoj, regas super la aliaj, aû eble pli ekzakte kiam “nur unu lingvo regas super la aliaj”.


Tiu ĉi nova generacio naskiĝita en la reto apenaû scias pri la esperanta historio, la kluboj, aû la malsimplaj politikoj de multaj asocioj plenaj de teknikaĵoj kaj malfacila terminologio malkomprenebla por kiuj nur kaj simple parolas la lingvon internacian. Neniu scias kiom da ili estas, sed ilia malvidebla kreskado ne ĉesas. Ili ne havas klubokarton, sed ili parolas kaj uzas la lingvon.



Se alia mondo estas ebla, ia nova komunikadmaniero pli justa kaj demokratia ankaû eblas. Tio estas la konvinko de tia nova generacio ĵus naskita rete en Esperantujo. La esperantistoj devas labori kune, novaj kaj malnovaj ni devas lerni unu de la aliaj, rekapti la verdan animon de la originoj de Esperanto valorante la spertojn de kiuj antaûestis, Nur tiel ni povos savi la verdan esperon en mondo pli kaj pli malgranda kie, samtempe, ni sentas nin pli kaj pli malproksimaj de la ceteruloj.

Nur tiel ni povos solvi la problemojn kaj la ĝenaĵojn de ĉi tiu ĵus naskita jarcento.

Ni klopodu por la normalizado de Esperanto kiel lernebla lingvo en la Eûropa edukosistemo.

Ni faru de nia lingvo havaĵon doneblan al niaj gefiloj, kaj de nia kulturo universalan hereditaĵon malferman al kiuj volas/os partopreni ĝin. Ni faru de Esperantujo ian internacian komunumon kie la tuta homaro bonvenu.

A. Fabián Jiménez

18 Comments / add your comment?

Ludoviko Klaŭdio (Luiz Claudio) says:
Kara Jimenez

Mi tralegis vian paroladon, kaj mi kunsentas kun vi. Nun, pripensu: kiel realigi vian proponon? Eble pere de tiaj retoj (ipernity kaj aliaj), kie ni konatighas ne nur al esperanto sed ankau al komunumo, en kies medio ni trovos ideojn kiel vian.

Mi iom(ege) parolas pri aferoj rilataj al esperanto por la tuta mondo, kio lau mia vidpunkto devas esti bazita sur la Fundamento. Vidu rezonadon en mia ipernity'a retejo (en la dokumento Projekto “Fundamenta Esperanto”), au ankau en alia retejo (luizclaudioospaces.spaces.live.com/default.aspx), kie estas multaj aliaj dokumentoj (tamen en la portugala)

Ghis

Ludoviko
Posted 13 months ago. ( permalink )
Roland Platteau replies:
jes ja estas tiel, do ni kuraĝu kaj vivu, kaj esperantumu

"Tamen Interreto kaj la evoluo de la novaj teknologioj konsistigas grandan revolucion ĉie kaj, kompreneble, ankaû en la esperanta komunumo.
Ĉiutage miloj da personoj malkovras esperanton rete, per kio oni povas komuniki senprobleme kun centoj da miloj da homoj ĉiulande, lingvo ebliganta vojaĝi kaj vidi novajn mondojn ĝis tiam kaŝitaj kaj nekonataj."
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Interesa artikolo! Mi devis dediĉi tempon por legi kaj mediti por poste respondi!
Mi pensas ke kvankam hodiaŭ miloj da esperantistoj estas veraj amantoj de esperanto en la komenco de la movado ili estis pli fervoraj ol hodiaŭ. Memoru pri la persekutado dum la stalina kaj hitlera reĝimoj. danke al la 20jarcenta esperantistaro ni havas multajn esperantaĵojn kaj ni ne devas komenci de nulo.
Pri la transmisiado de esperanto de generacio al generacio vi tute pravas, io kio surpizigis min estis ke Zamenhof kaj lia edzino ne instruis la lingvon al la tri gefiloj. Konsekvence Lidja ne volis lerni la lingvon (poste ŝi lernis kontraŭ vojaĝo al Belgio okaze de UK por vidi ŝiajn gefratojn). Kaj la aliaj du filoj de Zamehof lernis la lingvon sed ili vere ne interesiĝis pri ĝi kaj post la morto de la Majstro ili apartiĝis de la movado.
Pri via artikolo mi volas diri ke vi havas talenton por verki! Mi atendas pliajn artikolojn viajn!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Onklo says:
tre interesa artikolo ! Kvankam pasis jarcento depost kiam Esperanto naskiĝis, tamen mi pensas ke ankoraŭ animo de Zamenhof vivas en liaj paroladoj . MI surprizĝis ke multe da Esperantistoj ankoraŭ ne renkontis L.L. Zamenhof per liaj paroladoj,kvankam ili lerte parolas Esperanton. tiu paroladoj por ĉiam subtenos nian movadon,kvankam nia movado pied iras kiel testudo.Mi persone alte taksas vian opinion. Mi persone skribis al UEA ,por ke oni eldonu sciencan lernolibron en Esperanto .tiam junuloj pli facile lernos ne nur sciencon ,sed ankaŭ Esperanton per tiuj radukitaj Esperanto-sciencaj lernolibroj. Eĉ prezidanto de UEA diris al mi ke tiu penso estas tre inĝenia,tamen ankoraŭ ... pro manko de mono ? pro manko de entusiasmo ? MI kredas ke iam venos tiam ,kiam ĉiuj landaj lernantoj lernos sciencon per tradukitaj Esperanto-lerno libroj.ĉu mia penso estas revo ?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Interesa artikolo. Pri similaj ideoj vidu:
interpopolalingvo.inf.hu (=http://www.angelfire.com/ny2/ts/)

kaj la tekston "La martelistoj" martelistoj.inf.hu
Posted 13 months ago. ( permalink )
A. Fabián Jiménez says:
Dankon pro viaj komentoj. Mi ĝojas vidi ke estas aliaj esperantuloj kiuj samopinias..., do mi povas diri ke ni estas iamaniere "samideanoj". Mi diris "esperantuloj" kaj ne "esperantistoj" ĉar mi trovas ke estas granda diferenco, ĉar la esperantisto estas tiu kiu vere batalas, kaj agas pro la disvastigo de esperanto, per instruado, politiko, acociismo, ktp. Esperantulo estas nur iu kiu lernis la lingvon kaj uzas ĝin diversmaniere. Hodiaû inter tiuj kiuj parolas esperanton plimultas esperantuloj kaj malmultas esperantistoj.

Mi devas legi viajn respektivajn artikolojn (mi nur legetis ĝin), mi iomete ekis ĝin, kaj mi plezure vidis ke mi samopinias. Do ni ne estas solaj, kaj ni povas kunlabori, ni povas fari multajn aferojn kune. Dankon kaj ĝis la revido!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Andy Անդի replies:
Mi ĉiam konsideris/as/os min (ĝisosta/radikala) esperantisto! Ne kiel la esperantisto de Julio Baghy!
En Kubo mi kaj mia onklino multe laboris kaj por revivigi la movadon kaj por informi la eksteran publikon en nia regiono. En mia urbeto (70 loĝantoj) ĉiuj kulturaj institucioj sciis pri nia agado kaj ĉiam invitis nin por infomi kaj prelegi. Ekz.: Ni estis ĉiujare invititaj por munti ekspozicion kaj prelegi dum la Interncia Libro-Foiro okazanta en la tuta lando. Ni ankaŭ partoprenis la Tagon de la Lingvo kaj ni havis ĉiusemajnan hispanlingvan 15minutan sekcion pri esperanto ĉe la loka radiostacio "Radio Florida". Mi faris tion kaj multe pli nur pro mia senkondiĉa amo al esperanto kaj al ĝia kreinto. Jes, al Zamenhof!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Frank Merla replies:
Kial ne simple esperantoj?
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Tilio says:
Vere bona teksto - kaj jes - mi samopinias.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Dajbel' says:
Mi konsideras min esperantisto ĉar mi kredas je la idealo kaj praktikas la lingvon. Mi bedaŭras ke mi ne multe povas fari nuntempe por la disvastigo, sed almenaŭ ĝi estas la komuna lingvo inter mia koramikino kaj mi. Almenaŭ tiamaniere mi kontribuas por ke ĝi estu vivanta lingvo.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Saĝa teksto, gratulojn!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Bona teksto, mi konsentas kun vi.
kau mi pensas ke interreto vekigas nian nunan movadon kaj bladau Esperanto estos la komuna lingvo de chiu popolo, se ni bone unuigi la realan movadon kaj retan movadon.
Nuntempe ni havas pli da argumentoj por elmontri ke Esperanto vivas!!!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Dankon por interesa kaj inspira teksto.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz says:
Estas vere gravaj pripensoj. Jes, E-to devas esti plantata en ĉiujn generacion denove.

Permesu al mi longajn citaĵojn:

... ni atingas lingvon parolatan de kleruloj, kuriozuloj kaj personoj kiujn interesas la kulturo, la lingvoj, kaj ĝenerale la “strangaj aferoj”. Ĉiujn allogis kulturo naskita de lingvo tute malkonata de la plimulto de viroj kaj virinoj.

...

Aliaj trovas Esperanton voje de diversaj ideologioj, aû kredoj kiuj historie uzis ĝin kaj simpatiis kun la internacia lingvo kaj poste preskaû ĝin forgesis.

Kaj la lasta, kiu (tiel mi komprenas la citaĵon) volas veki iom da espero, ĉar ne nur nova generacio, sed eĉ nova speco de parolantoj estiĝas:

Ĉiutage miloj da personoj malkovras esperanton rete, la ekzisto de lingvo neutrala, de neniu, per kio oni povas komuniki senprobleme kun centoj da miloj da homoj ĉiulande, lingvo ebliganta vojaĝi kaj vidi novajn mondojn ĝis tiam kaŝitaj kaj nekonataj. Tiuj novaj esperantistoj lernas kaj studas la lingvon sen ligiĝi al nenia klubo aû asocio, ili naskiĝas rekte de la originala esperanta movado, tio estas, ili vidas en esperanto veran universalan lingvon de ne nur kelkaj homoj sed de ĉiuj kiuj volas partopreni ĝin.

Mi pensas, ke tio estas eraro. La homoj ne ŝanĝiĝas. Tiuj, kiuj en antaŭaj tempoj lernis E-ton, estas la samaj (ne persone la samaj, sed spirite), kiuj hodiaŭ lernas la lingvon - pro la samaj kaŭzoj.

La homoj lernas E-ton kiel universalan lingvon, post la eklernado (tro ofte sen ellernado) kaj nur poste aliĝas al unu el la kategorioj. Estas multaj stranguloj, kompreneble, estas kelkaj, kiuj lernas ĝin por apliki ĝin alicele (tio ne estas riproĉinda), kaj estas sufiĉa nombro, kiu lernas ĝin, ĉar la ideo estas elstara kaj interesa.

La "nova speco" de retaj esperantistoj tamen estas danĝera speco, se ili restas nure retaj esperantistoj. (pri la neceso de kluboj vidu: www.ipernity.com/group/esperanto_politika/discuss/16177) Lingvo devas esti parolata. Lingvo bezonas paperajn librojn, gazetojn, revuojn. Ne, la retaj esperantistoj ne estas la estonteco de la lingvo. Ni zorgu, ke ili ne estiĝu ties tombfosantoj.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Raŝi replies:
Pitagorajn salutojn Michael! Ju pli mi legas viajn vortojn des pli mi ŝatas vian pensmanieron!
Posted 2 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Kontraste al la ceteraj alparolintoj, mi ne komprenas vian plendon. Ĉu vi plendas, ke esparantistoj estas diverstipaj homoj? Kelkaj transdonas la lingvon al siaj gefiloj, mi havas ekzemple du denaskulojn. Tamen, ili estas plenkreskuloj, kaj dank' al Esperanto ili facile ellernis entute kvin-ok (depende de la nivelo) lingvojn, sekve ili ne bezonas Esperanton por internacia komunikado. Ĉu mi batu ilin?

Aliaj esperantistoj (inkluzive min) instruas Esperanton por nefamilianoj. Denove aliaj serĉas amrilaton per Esperanto, organizas revolucion, disvastigas religion ktp. same, kiel oni ĝenerale uzas lingvojn. Mi komencis tradukadi literaturaĵojn de mia gepatra lingvo al Esperanto.

Ĉu vi deziras, ke Esperanto fariĝu sekto, kie ĉiu faras tute la samon? Cetere estas ankaŭ tiaj esperantistoj, kiuj kondutas laŭ viaj principoj.

Proklamu vian konkretan programon, kaj plenumu ĝin kun la volontuloj, kiuj anoncos sin.

(Cetere mi vidas danĝeran tendencon malpacigi esperantistojn per kreado de du malamikaj grupoj: "ni" kaj "ili". Kompreneble "ni" estas bonaj, "ili" estas malbonaj, sendepende de tio, ke kaj "ni" kaj "ili" estas miksaĵo de la plej diversaj homoj.)
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* edited this comment 7 months ago.
Raŝi says:
Ni "istoj" kaj "uloj" estas nur unu. Ĉiu el ni ŝatas esti respektata, do respektu ni la elekton de la aliulo sen meti tiujn kiujn ne agordas al niaj pensoj al la grupoj de la "malamikoj".
Mi havas du gefilojn. Mi ne devigas ilin manĝi ĉokoladon, se ili petas al mi, mi elkore oferas ĝin.
Esperanto estas kultura ĉokolado. Mi ege ĝin ŝatas. Mi devigas ĝin nek al miajn gefilojn nek al neniun.
Ĉiu el ni sekvu sian propran vojon. Ĝi estas frukto de nia libera elekto.
Se iu, al mi, petas konsilon, mi diras: Manĝu ĉokoladon, la vivo estos pli bela kaj bongusta kun ĝi...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
tamen gepatroj (kaj sociaj establoj !) instruas al siaj infanoj sian nasklingvon, kaj stoko da scio, tion, kion ili opinias utila kaj bona, sen atendu pri elekto (kiu cetere ne eblas, kaj eĉ poste, multon ili intruas kaj edukas sen demandi ĉu la infano samopinias). Se gepatroj pensas bona ankaŭ instrui Esperanton, kial ne ?
Ĉiuokaze jes en la longa tempo ĉiu memoras kaj alproprigas nur tion kion trovis iel akcepton en si. Do ne maltrankviliĝu.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...