About this blog

  • 6 posts
  • 2 734 visits
September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

September 4, 2009

Andaluza Esperanta Festo en Vélez-Málaga.

Saluton al chiuj!!

Okaze de la "Real Feria de San Miguel 2009" de Vélez-Málaga la venontaj 25, 26, 27, kaj 28 de Septembro la esperanta asocio EKA "Esperanta Klubo Aksarkio" aranghos ejon por ghui andaluzajn maghajhojn kaj trinkajhojn kaj tiel montri al chiuj niaj vizitantoj la ekziston de nia asocio kaj de la internacia lingvo.

Se vi volas partopreni en tradicia andaluza festo, ghui la tipajn andaluzajn dancojn, muzikon kaj ankaû la tradiciajn veshtojn, aû se nur volas drinki "kalimochon" kaj "sangrion" dum vi kantas kaj dancas freneze la esperantan himnon kun viaj geamikoj ene de la homamaso, tiu chi estas via loko, do venu!! Vi estos bonvenita. Ni donos al vi esperantan chemizon.

Ghis la!!

Published at 11:30 ( 0 comments / 119 visits )
This post is public

April 13, 2009

Chu Esperanto malaperdanghera lingvo?


Laû diversaj studoj oni diras ke chiu lingvo kiu ne havas almenaû 300.000 parolantojn estas malaperdangheraj lingvoj. Do la demando estus, Chu esperanto havas almenaû 300.000 parolantojn, se vi kontrolas kelkajn e-komunumojn vi povas trovi nur kelkajn milojn, ech la retejo Lernu, la plej grava esperanta komunumo (el kiuj ne chiuj oni povas diri kiuj vere estas parolantoj, sed lernantoj de esperanto) nur havas malpli ol 70.000 anoj.

Iuj povus diri, oh bone, sed estas multaj esperantistoj kiuj ne uzas la reton, chu vere? Kiuj esperantistoj ne uzas interreton neniel? Eble nur tiuj tiel maljunaj kiuj ne uzas komputilojn aû tiuj kiuj loghas en tre malrichegaj landoj kie interreto ne estas ofta. Sed kalkulante ambaû ili estus malmultegaj, kaj ankaû neutilaj por la komunumo char ili estas solaj sen rilati kun la aliaj homoj kaj sen uzi la lingvon.

Instruado kaj Interreto estas veraj helpantoj de nia komuna lingvo, sed ghi ne sufichas, iom post iom la lingvonivelo povas malkreski, la maljunuloj mortos, la kluboj fermighos se ne estas novaj junuloj kiuj agados pro esperanto, kaj esperanto bedaûrinde ne havas oficialan rolon en la eduko-sistemo aû Stata helpo preskaû nenie. Do la laboro por sekurigi la estontecon de esperanto estas sur la shultroj de la esperantistoj mem. Introduki esperanton en chiaj edukosistemoj, batali socie kaj politike kiel EDE faras en Eûropo, estas la araj vojoj plej efektivaj.

Sed individue eble la plej efektiva vojo estas instrui esperanton almenaû al du proksimaj personoj en familio aû amikaro, precipe gefiloj, aû geinfanoj, char ili estos la morgaûaj esperantistoj.


Published at 20:42 ( 9 comments / 251 visits )
This post is public

February 25, 2009

AGU PRO ESPERANTO en la ELEKTADO de la EÛROPA PARLAMENTO

Alvenas la elektado de la Eûropa Parlamento venontjunie, kaj ni devus agi pro Esperanto, Kiel? Facile. Mi invitas al chiuj la eûropanoj traduki chi mesaghon al sia nacia lingvo kaj sendi ghin al la diversaj partioj kaj atendi respondon, jen la mesagho kaj la retposhto de chiuj la eûropaj partioj.

Bonvolu kunlabori!!! Tiel multe kiel eble, al chiuj la partioj!! Tiel ili vidos ke estas multaj homoj kiuj agas pro Esperanto, kaj ankaû ni konos kiujn estas apud ni kaj apogas Esperanton kaj kiuj estas kontraû la lingva demokratio.

Post la eûropa elektado mi proponos sendadon de petoj kaj leteroj al la Eûropa Parlamento kie ni petos agadojn favorajn al Esperanto, kaj se nun ili faras bonajn promesojn aû positive ili respondas al niaj demandoj ni akompanos tiujn chi leterojn kun tiuj bonaj paroloj ke ili nun eble sendos nin kiel respondo, por atingi niajn vochdonojn.

Atentu! Peti la Oficialighon de Esperanto en la Eûropa Unio estas stultajho, ni tute ne atingos ghin (almenaû nuntempe) do pro tio mi petas “la protekto kaj disvolgo de tiu chi lingvo je la oficiala eduka sistemo kaj en aliaj kampoj” char se ni atingas la eniron de Esperanto almenaû nur unu jaro kiel elektebla fako en la oficiala eduko sistemo de tuta Eûropo en kelkaj jardekoj ni atingos Eûropon kie Esperanto vere funkcios kiel amasa komuna lingvo.

Ghis kaj Dankon. AGU!!!

Mesagho:

La asocioj kaj grupoj de personoj kiuj parolas Esperanton en la diversaj Statoj de la Eûropa Unio kaj la familioj kie la lingvo Esperanto estas la unua komunikadlingvo shatus scii kia estas via politika pozicio respekte la protekto kaj disvolgo de tiu chi lingvo je la oficiala eduka sistemo kaj en aliaj kampoj por tiel decidi nian vochdonon en la venonta elektado al la Eûropa Parlamento. Dankon.

EPP-ED

epp-ed@europarl.europa.eu

PSD

Kontaktu en la pagho: www.socialistgroup.eu/gpes/contactus.do?lg=es

aû en webmaster@socialistgroup.eu

ADLE

aldegroup@europarl.eu.int

Greens/EFA

contactgreens@europarl.europa.eu

GUE/NGL

Kontaktu laû via lingvo en: http://www.guengl.eu/showPage.jsp?ID=329

UEN

Kontaktu en: http://www.uengroup.org/home.html

IDE

ind-dem@europarl.europa.eu

Published at 17:13 ( 0 comments / 179 visits )
This post is public

November 26, 2008

La Nuda Animo.



Ĉu vi iam vidis nudanimon? Se vi neniam faris ĝin estas ĉar neniu enamiĝis al vi, nek vi havis veran amikon. Malmultfoje ni havas la ŝancon koni iun kiu permesos vidi sian animon. Ĝi estas io tiel intima kaj sekreta ke ĉiuj kaŝiĝas ĝin en la plej profundo el la koro.



Montri la animon nude estas tre malsimila je montriĝi sin senveŝte. Kelkefoje Iu hontiĝus kaj sentiĝus terure embarasita se alia surprizus lin nude, sed tio estas nenio kompare kion ni sentus se iu vidus nian animon sen nia permeso. Bonŝance montri la animon estas laûvola ago kio dependas nur de ni.



Montri la animon implikas esti vundema, eligi sin, doniĝi sin plene, metante nian esencon je la manoj de alia persono dum ni silente diras: “Ĉi tie vi havas min, ĉi tiu estas mi, kaj mi montriĝas antaû vi tiel kiel mi estas, mi volonte memdoniĝas al vi ĉar mi estimas vin kaj vi estas konfidinda.



Nur kiam ni permesas vidi nian nudan animon ni sentiĝas vere liberaj, dummomente ni lasintencas esti tio aû alia nur por esti ni mem, esti en nia pura naturo, sen bildaĵoj nek mensogoj, sen fuŝaj ŝajnoj nek malveroj, nur ni, kun niaj limoj, niaj timoj kaj niaj virtoj levigante nin el la tero surĉielen.



La animo kiu ne promenas nude kaj neniam montriĝas sin, iom post iom memkonsumiĝas kiel kandeleto en tenebra mallumo, ĝis mortiĝi en sia soleco. Kiam iu okulrigardas nin kaj ni vidas kiel la rigardo turniĝas kristalpura, subtile brila per neperceptebla efiko el ekelirantaj larmoj; kiam la voĉo turniĝas rompebla kaj ekperdas sin je susuro, aû ĝi faras kadencajn paûzojn per profunda spiro dum ni rimarkas ke ni estas tre proksimaj al la alia kaj tiu tuŝetas nin per kruro aû prenas nin mane brakon aû ŝultron; en tiu momento kiam oni deklaras la konfesojn kaj la okuloj parolas pli ol ĉiuj la vortoj el la mondo, tiam kaj nur tiam ni povas rigardi al senlima vakuo el la pupiloj de tiu kiu rigardas nin, kaj tiam vidi ĝin, tie, la nudanimon, promenante tra la eterna senlimeco de la steloj.



La esenco el la sincero kaj fido, la kulmo el amikeco, la amŝlosilo de tia ago intima kaj sakrala ke ĉiu devus sperti almenaû unu fojo en sia vivo. La milda kaj radia varmeco el sincera amikeco aû la arda kaj pasia idilio de amsopira kiso.



A. Fabián Jiménez

Published at 22:06 ( 5 comments / 404 visits )
This post is public

November 18, 2008

Pri mi kaj mia rolo en Esperantujo kaj Ipernity.



Saluton al ĉiuj!

Unue mi ŝatus danki al ĉiuj kiuj bonvenigis min al Ipernity kaj vizitis, legis, invitis aû skribis min, estis granda plezuro por mi trovi tiajn varmajn kaj agrablajn personojn ĉi tie.

Mi trovis tian grandan informadon, artikolojn, interesajn opiniojn, grupojn ke mi eĉ ne haltis komputilumi dum kelkaj tagoj kaj miaj okuloj jam doloras. Mi ŝatus multe skribi, saluti, amikumi, respondi... sed bedaûrinde tio al mi nune ne ebliĝas facile. Pro tio mi skribas ĉi artikolon por ekspliki pri mi, mia situacio kaj miaj ideoj kaj rilato al esperanto.

Pri mi, mia vivo, kaj Esperanto:

Nu vi jam scias kiel mi nomiĝas, mian aĝon, kaj ke mi estas Andaluza kiu loĝas en la Suna Marbordo. Nu, mi studis Historion en la Malaga Universitato, kaj en tiu tempo mi lernis esperanton dum unu monato somere. Mi nun ridete memoras tiujn tempojn kiam mi pensis ke mi estis la sola esperantisto en la tuta mondo... kaj mi volis ekdisvastigi esperanton ekde nenio hehehe.

Poste mi perinterrete konis multajn esperantajn amikojn, mi vojaĝis, mi aliĝis al la Andaluza Esperanta Asocio AEU kaj partoprenis en diversaj kongresoj, kaj ankaû fondis "EKA" Esperantan Junularan Asocion en mia urbo kie mi instruis sukcese Esperanton al mia kara amiko Karlo kiu poste dank'al esperanto trovis sian amon en Britio..., multaj esperantistoj vizitis min el Japanio, Nederlando, Galegio, Murcio, Madrido, ktp, kaj nuntempe mi instruas esperanton al du bonaj amikoj kiuj jam bone prosperas, do ni jam estas 4 esperantistoj en mia urbo.

Dank' al esperanto mi kreskis multe kiel persono kaj anime, mi vivis kelkajn el miaj plej gravaj spertoj en mia vivo. Sed ni reiru paroli pri mia neesperanta vivo, post fini la universitaton, mi laboris en diversaj aferoj, kaj fine mi kun mia familio entreprenis kafejon, kie nuntempe mi laboras 9 horojn ĉiutage sen ferio, sen finsemajnoj, kiam mi diras ĉiutage estas "ĉiutage", sed mia vera reva profesio estas esti profesoro de Historio en mezlernejo, pro kion mi studis.

Por atingi tion en Hispanio oni devas pasi malfacilegan konkuron kaj ne nur pasi sed atingi la sufiĉajn punktojn por preni la laboron, mi ĝin faris la pasinta Junio, mi pasis la konkuron sed bedaûrinde mi ne havis sufiĉajn punktojn por preni la finan laboron, nur mi atendas je laborsako se iu profesoro malsaniĝas, emeritiĝas, aû profesorino decidas esti patrino..., dume mi post mia laboro por atingi pli punktojn por la venonta konkuro skribas librojn (pri mitologio) kaj artikolojn (pri historio de esperanto, edukado, historio de Andaluzio, ktp) kiuj devas esti eldonataj, kaj kompreneble mi ankaû studas... vi jam komprenas kial mi ne havas multe libertempon, kaj malfacile mi povas vojaĝi per Ipernity horoj kaj horoj kiel mi ŝatus.



Pri miaj pensoj por labori favore al Esperanto:

Dum mia vivo kiel esperantisto, kaj miaj humilaj spertoj en agadoj, vojaĝoj kaj kongresoj mi iom post iom fariĝis imagon pri la situacio de esperanto, la karaktero de la esperantistaro kaj la imago de nia lingvo, estus tre enua kaj longa analizi ere ĉi tie ĉiuj tiuj askpektoj sed post multe pripensi, mi alvenis al la jenaj konkludoj.

La plej bona maniero disvastigi esperanton estas per la oficiala edukosistemo.

Se ni atingas eduki generacion de junuloj kiuj povus lerni esperanton kiel elektebla fako en siaj mezlernejoj dum almenaû unu jaro, tiuj junuloj kiam ili rekontiĝos ferie en la plaĝo aû aliloke ili baldaû uzos esperanton kiel simpla komunikilo antaû uzi la anglan aû alian nacian lingvon pli malfacia, ili konstatos la utilecon de esperanto kaj tio pli kaj pli valorigos nian amatan lingvon ĝis kreski kaj generaliĝis je la tuta socio.

Sed la demando estas kiel atingi tion? Ni en Eûropo dank'al Hungario havas jam tradicion de Esperanto kiel normala fako en la oficiala edukosistemo, kaj la Eûropa Unio enmetis esperanton je sia oficiala Referenckadro, do ni jam havas ŝtupon por komenci supreniri.

Oni povas proponi esperanton kiel elektebla lingvo ĉe la lernejoj kaj mezlernejoj ne kun la tradiciaj argumentoj de dua lingvo por ĉiuj, komuna lingvo, ktp, sed kiel ŝlosilo kaj perfekta introduko aû helpilo al la ellernado de aliaj fremdaj lingvoj, kiel elirpunkto por koni diversajn kulturojn, kaj en la nova situacio de Multkultura edukado, kiel ponto inter lernantoj kiuj ne havas la saman lingvon, situacio en la ke esperanto estus tre taûga kaj alloga por kunigi la diversajn lernantojn, la fremduloj tiel sentus egalaj, kaj la naciuloj estus pli toleremaj kun siaj novaj samlernejanoj kiam dank'al la lernado de Esperanton ili povus kompreni kian ili sentus se ili devus lerni je fremdlingva atmosfero.

Ĉi tio kio komencus nur kiel elektebla fako, oni povus samfari tra la tuta Eûropa Unio, kaj baldaû iom post iom povus naskiĝi asocioj de instruistoj de esperanto, rekontiĝoj de lernantoj kaj instruistoj de esperanto, vojaĝoj, kaj la plej grava afero, oni iom post iom konstruus generacion de diverslandaj homoj kiuj povus paroli esperanton, ĉar unu sola jaro, unu sola kurso de esperanto sufiĉas por komunikiĝi facile tute flue, dum oni bezonas dekoj da jaroj por lertiĝi je alia nacia lingvo.

Nun la demando eble estus, Kiel atingi tiujn profesorojn kiuj volonte proponu kaj organizu en siaj lernejoj kaj mezlernejoj tian elekteblan fakon pri esperanto? Unue diri ke oni jam estas instruita esperanto diverslande en lernejoj kaj mezlernejoj sed ili ankoraû estas malmultaj, kaj mankas kunagado, komuniko kaj interŝanĝoj de spertoj por ellabori komunan similan programon en la tuta Eûropo, sed tio respondas al la diverseco de edukosistemoj, ktp kaj tiu afero evoluas rapide al la homogeneco, kaj do estos pli facila kunlabori estontece. Multaj konas jam la projekto Euroschola kie esperantistoj de diversaj eûropaj lernejoj poste vojaĝas kaj rekontiĝas ĉe la Eûropa ĉefurbo kaj tie parolas en la Eûropa Parlamento sen bezono de tradukistoj antaû la miro kaj strango de la politikistoj, ktp.

Sed por ne plulongigu pli mia ideo, mi diras ke por atingi tiujn esperantajn profesorojn oni bezonas instrui esperanton oficiale en universitatoj, kaj pri tio nuntempe mi laboras kune la Andaluza Esperanta Asocio, por instrui Esperanton en la Malaga Universitato, kiel elektebla fako oni povus studi Historio kaj Kulturo de Esperanto en universitato kaj tiel atingi bonvenajn liberkreditojn, (kiujn ĉiu lernanto bezonas por fini siajn universitatajn studojn) tiel multaj venontaj kleraj homoj: profesoroj, doktoroj, instruistoj, inĝenieroj, ktp unue konus pri esperanto, kaj havus veran imagon pri kio ĝi estas, kelkaj el ili eble lernus ĝis regi bone la lingvon kaj profiti siajn eblojn, kaj inter tiuj, kelkaj eĉ vere fariĝus esperantistoj kaj favore agu pro esperanto precipe ĉe lernejoj kaj mezlernejoj kie oni iom post iom devas introduki esperanton je la dirita maniero kaj poste unuiĝi fortojn kaj interŝanĝi spertojn por atingi komunan oficialan edukomodelon de Esperanto en la tuta Eûropo.

Mi parolas pri Eûropo ĉar estas kion mi pli bone konas, kaj nuntempe eble estas la loko kie ni pli kaj pli bezonas esperanton por vera demokratia kaj neûtrala rimedo por la interkomunikado.

Nu vi jam konas min kaj miaj ideoj pli bone, ankaû vi nun komprenos kial mi eble ne estos tre partoprena homo ĉe ipernity pri mia persona situacio, sed ne timu, mi penos por skribi ĉi tie tiel ofte kiel eble kaj proponi celojn, idojn, kaj laboretojn kie ĉiuj ni povus kunlabori por pligrandigi tia bela lingvo kiu povas ĉanĝi nian mondo al io pli bona kaj pli granda.

Dankon al ĉiuj.

Amike:

Fabián.

.

Published at 23:31 ( 5 comments / 347 visits )
This post is public

November 15, 2008

La Nova Generacio de Esperanto.

Dekomence la maniero disvastigi Esperanton ŝanĝis iom post iom kaj evoluis kun la paso de la tempo. La unuajn pionirojn de nia lingvo internacia ligitajn al la personeco kaj la ideologio de Zamenhof sekvis la baldaûa naskiĝo de kluboj kaj asocioj tra la tuta mondo kun diversaj ideoj kaj interesoj kelkfoje kontraûaj inter si mem.

Esperanto baldaû ne nur estis la komuna lingvo de centoj da regionaj kaj urbaj asocioj kiuj trovis en ĝi ian interesan novan ilon en la kampo de la lingvistiko, la internacia komunikado, la sciencoj kaj en la tuta kulturo. Nia lingvo ankaû interesis diversajn sociajn kaj religiajn movadojn kiuj trovis en la lingvo internacia grandan utilecon por siaj respektivaj celoj.

Esperanto restis neŭtrale kaj vive, ĉiuj povis uzi ĝin por la plej diversaj celoj. Tamen unu el la plej gravaj problemoj eltenitaj de nia lingvo ekde ĝia naskiĝo estis la transigado de la lingvo al la sekvonta generacio.

Tra la jarcenta historio de Esperanto, miloj da personoj en la tuta mondo lernis kaj uzis Esperanton, tamen nur malmultaj esperantistoj transigis ĝin al siaj gefiloj. Se kontraŭe, hodiaû la nombro da homoj kiuj parolus Esperanton eble estus la trioblo aû la kvaroblo de la nuna nombro da parolantoj. Estas malfacile trovi ian racian klarigon al tiu realo kaj oni bezonus karesan esploradon, tamen ni povas proponi kelkajn demandojn aû hipotezojn. Eble Esperanto estis por siaj estintaj parolantoj nur ilo aû hobio taŭga por amuziĝi dum la libertempo kaj ne estis por ili kultura havaĵo transigenda al la gefiloj samkiel kaze de denaska nacia lingvo, religio aû ideologio.


Do la normala vojo por disvastigi Esperanton kutime estis la bonvola lernado en malgrandaj klubetoj kaj asocioj aû la memlernado. Tiel Esperanto estas lingvo sen politika aû ekonomia subteno, lingvo bonvole lernita pleje de kleraj kaj adoltaj personoj kiujn interesis ĝi. Esperanto normale ne vivas generacion post generacio en ĉiu familio aû regiono, male Esperanto estas lernata generacion post generacio en malsamaj landoj kaj familioj. Tiu ĉi fenomeno mi nur trovis en la lingvo internacia, ne en alia.

Laŭ tia formulo ni atingas lingvon parolatan de kleruloj, kuriozuloj kaj personoj kiujn interesas la kulturo, la lingvoj, kaj ĝenerale la “strangaj aferoj”. Ĉiujn allogis kulturo naskita de lingvo tute malkonata de la plimulto de viroj kaj virinoj. Iom post iom, generacion post generacio, Esperanto estis pli kaj pli stranga kaj malkonata de granda nombro da homoj, ĝis Esperanto iĝis ferma lingvo.


Aliaj trovas Esperanton voje de diversaj ideologioj, aû kredoj kiuj historie uzis ĝin kaj simpatiis kun la internacia lingvo kaj poste preskaû ĝin forgesis. La esperantistaro estas do ĉiam diversa kaj pentrinda, ĉiam nova, ĉiam senradika, diaspora, sen klara estinto nek rekta transigo al la estonto, la eterna semo kiu nur vidas sin mem, kaj ne zorgas pri kio okazas ekstere. Tiu generacio de esperantistoj nenion rilatas al Zamenhof nek al origino mem de la lingvo kiu celis esti komunikilo por internacia kompreno inter ĉiuj popoloj de la homaro kaj ne ludilo por aro da homoj kiuj uzas ĝin dum sia libertempo.



Esperanto ne estas pro tio; tio ne estas ĝia celo. Esperanto naskiĝis por esti internacia lingvo inter ĉiuj popoloj, lingvoj kaj kulturoj. Certe estas ke Esperanto kreis sian propran kulturon, sed ne estas celo de Esperanto nek de esperantistoj centriĝi je si mem. Esperanto ne naskiĝis por krei novan popolon nek nacion sur la Tero sur komuna lingvo. Esperanto ĉiam serĉis la dialogon kaj la komunikon inter la jam estintaj nacioj kaj popoloj.

Ĝis antaŭnelonge la falo de esperoj, kaj la granda malproksimeco de la esperantistoj favoris la emon al la centriĝo sur la esperantistaro mem kaj ties historio kaj kulturo kaj ni preskaû forgesis la laboron de disvastigado al la ekstera mondo ĉirkaûanta nin. Tamen Interreto kaj la evoluo de la novaj teknologioj konsistigas grandan revolucion ĉie kaj, kompreneble, ankaû en la esperanta komunumo.


Ĉiutage miloj da personoj malkovras esperanton rete, la ekzisto de lingvo neutrala, de neniu, per kio oni povas komuniki senprobleme kun centoj da miloj da homoj ĉiulande, lingvo ebliganta vojaĝi kaj vidi novajn mondojn ĝis tiam kaŝitaj kaj nekonataj. Tiuj novaj esperantistoj lernas kaj studas la lingvon sen ligiĝi al nenia klubo aû asocio, ili naskiĝas rekte de la originala esperanta movado, tio estas, ili vidas en esperanto veran universalan lingvon de ne nur kelkaj homoj sed de ĉiuj kiuj volas partopreni ĝin.

La novaj esperantistoj pensas ke Esperanto estas alternativa kaj farebla elekto, bona alternativo al la kultura kaj lingvistika diskriminado okazanta kiam kelkaj, malmultaj lingvoj, regas super la aliaj, aû eble pli ekzakte kiam “nur unu lingvo regas super la aliaj”.


Tiu ĉi nova generacio naskiĝita en la reto apenaû scias pri la esperanta historio, la kluboj, aû la malsimplaj politikoj de multaj asocioj plenaj de teknikaĵoj kaj malfacila terminologio malkomprenebla por kiuj nur kaj simple parolas la lingvon internacian. Neniu scias kiom da ili estas, sed ilia malvidebla kreskado ne ĉesas. Ili ne havas klubokarton, sed ili parolas kaj uzas la lingvon.



Se alia mondo estas ebla, ia nova komunikadmaniero pli justa kaj demokratia ankaû eblas. Tio estas la konvinko de tia nova generacio ĵus naskita rete en Esperantujo. La esperantistoj devas labori kune, novaj kaj malnovaj ni devas lerni unu de la aliaj, rekapti la verdan animon de la originoj de Esperanto valorante la spertojn de kiuj antaûestis, Nur tiel ni povos savi la verdan esperon en mondo pli kaj pli malgranda kie, samtempe, ni sentas nin pli kaj pli malproksimaj de la ceteruloj.

Nur tiel ni povos solvi la problemojn kaj la ĝenaĵojn de ĉi tiu ĵus naskita jarcento.

Ni klopodu por la normalizado de Esperanto kiel lernebla lingvo en la Eûropa edukosistemo.

Ni faru de nia lingvo havaĵon doneblan al niaj gefiloj, kaj de nia kulturo universalan hereditaĵon malferman al kiuj volas/os partopreni ĝin. Ni faru de Esperantujo ian internacian komunumon kie la tuta homaro bonvenu.

A. Fabián Jiménez

Published at 17:24 ( 16 comments / 590 visits )
This post is public


( 6 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of A. Fabián Jiménez

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...