Gekaraj,
Baldaŭ venos Kristnasko kaj ni emas kantigi la infanojn, ĉu ne ?
Por miaj lernantetoj, mi decidis esperantigi la faman vintran kanton "Frosty the snowman". Ĝi estas tre amuza kaj agrabla, tamen, ne tiom facile kantebla.
Krom la vortojn, vi trovos ĉi-sube la instrumentan akompanaĵon kiun mi speciale pianludis. Bonvolu esti indulgaj al ne sperta muzikantino.
Bonan kantadon !
Frid, neĝo-homo
(muzika enkonduko sufiĉe longa)
Frid, neĝo-homo, ’stis amuza kunludul’
Kun banan-ridet’ kaj karot-naz’,
Karbo-globoj por okul’.
Frid, neĝo-homo, nur el neĝo konsistis
La infanoj, tamen je l’okaz’
Ekvivanta ĝin vidis.
Ĉapelo, de ili trovita,
Sorĉe efikis :
Sur kapon, tuj kiam metita,
La neĝulo ekdancis.
Frid, neĝo-homo, ja vivanta montriĝis :
Ĝi kapablis ludi, ridi, tut’
Same kiel vi kaj mi.
Ruli-pum-bim-bum ! Ruli-pum-bim-bum !
Jen piruetas Frid
Ruli-pum-bim-bum ! Ruli-pum-bim-bum !
Kun la infana rid’.
Frid, neĝo-homo, diris en sun-brila tag’ :
« Kuru ni antaŭ ol fandiĝi.
Jen okazos bona blag’ ! »
Ĝis la vilaĝo, balailo en la man’,
Ien tien kure kriis ĝi :
« Se vi povos, kaptu min ! »
Daŭrigis ĝi laŭ urba strato
Salte, hip kaj hop !
Ĝis mirigita policist’
Eklaŭtis al ĝi : « Stop ! »
Sed / Frid, neĝo-homo, ĵetis plu-kurante : « Ĝis !
Vi ne ploru ! – svingis ĝi per man’ -
Ĉar iam revenos mi. »
Ruli-pum-bim-bum ! Ruli-pum-bim-bum !
Jen piruetas Frid
Ruli-pum-bim-bum ! Ruli-pum-bim-bum !
Kun la infana rid’.
----------------
Send a message
Search for members
Dr. Molnár Lajos says:
Agrablajn festojn deziras
Ludoviko kaj Julinjo
Budapeŝt
Renato Corsetti says:
Amike
Renato
Martin Strid #ЄЭ# replies:
& Knabino de Backafall:
'1 Kna/bino de /Backafall, /brigo Tri /Fratoj ; en /maro Ka/riba nun /velas al /nord', ; /dum tie /hejme el/suda la /vento ; /milde mu/zikas ĉe /insula /bord'. ; /Plenas a/ero de /mil bono/doroj, ; /ĉiujn mi /tamen for/donus sen /ĝen' ; /por prome/nad' inter /hejmbordaj /malvoj ; /dum garde /velas la /lun' super /Ven.
'2 Ne min atendu venontan someron, ; tiam mi havos la sunon en nord', ; sed ĉe preĝejo starante vesperon, ; pensu, ke estas mi gaja skarab', ; kiu obstine do vian tempion ; puŝas kaj, dum vin defendas manet', ; ruze subiras la bluzan borderon, ; dum inter malvoj flustretas ventet'.
'3 Sentu: entrude li scion nur serĉas, ; ĉu la mamet' kiel malva la flor'? ; Kaj kiam vi mian penson eksentas ; tie ĉe bumo brigvela en for', ; Sentu, ke vin via knabo salutas, ; iam ŝipestro bonhava ĉe vi ; hejme en Backafall li albordiĝos ; dum garde velas la lun' super Ven.
# Valso: (#A: 2* /So La So /Mi '1 iRe '2 Re * Do /Fa So La /So o Mi /LA Fa Fa /SO Mi Mi /SO Re Re /Do o o) /Re Re Re /Mi Fi Re /So So oLa /Ti i Ti /do Mi do /Ti Re Ti /La Re La /So o o #A'2 ;;)*3
( Verkis Gabriel Jönsson. Komponis Gunnar Turesson. Tradukis Hj. Dahlén (1948 ,&1 kaj 1956 ,&2). '1 Backafall (Báka fal), loko sur la insulo Ven, en Sundo.)
(El: Norda Kantaro.)