La Sonbanko translokiĝos

Verŝajne ĉiu el vi iam havis la sperton prepari vin por transiro al nova loĝejo. Unue oni devas fari la decidojn; ĉu vere necesas la tuta tumulto de la translokiĝo; kiu transprenos la nunan loĝejon; kie kaj kia estu la nova loĝejo.
Post tiuj decidoj oni devas komenci la praktikan laboron. Elekti kion kunporti, kion forĵeti. Delikate paki la rompeblaĵojn. Enkestigi la ĝeneralan kvanton. Iel kovri la molajn meblojn por ke ili ne malpuriĝu dumvojaĝe.
Kaj post alveno en la nova hejmo, venas la mala laboro, ĉion malpaki kaj dismeti laŭ iu bone elektita aranĝo, verŝajne alia ol en la malnova hejmo pro la malsamaj dimensioj de la nova loko.

Ni frontas similajn kaprompaĵojn rilate al la Sonbanko. Verŝajne vi jam scias, ke radikale ŝanĝiĝos la uzkondiĉoj de la retejo Ipernity. La nekotizantaj vizitantoj ("gastoj") havos aliron al nur parto de la kolekto; kaj ĉiuj vizitantoj multe malpli facile povos deŝuti erojn el la kolekto.
Do per tio ni respondas la unuan demandon; ni devas trovi novan hejmon. La dua estas facila; neniu transprenos la malnovan ejon. La tria, la nova loĝejo, estas iom pli malfacila.

Kompetentaj kolegoj en EABritio nun esploras la eblon kunigi la tutan interretan agadon de EABritio, de la Biblioteko Butler, de la Sonbanko, kaj de la iama Bendoteko, ankaŭ la ankoraŭ fondota Bildbanko Esperanta, en unu komuna loko, sen dependo de aliaj interretprovizantoj.

La Sonbanko estas do en la unuaj paŝoj de la praktikaj preparoj. Dum tiu transira periodo la tuta ĝisnuna materialo de la Sonbanko restos tie, kie ĝi nun estas; sed ne havas sencon afiŝi dume novajn aferojn kiuj estus malfacile alireblaj por la vizitantoj. Do pri tio estos paŭzo. Sekva paŝo estas "paki la rompeblaĵojn"; tio estas, certigi, ke en iu sekura centra loko (t.e. komputilo de la Sonbankestro) estu kopioj de ĉio, kio jam estas en la Sonbanko kune kun novaj eroj afiŝotaj kiam la nova hejmo estos preta. Kaj, certe, en la intertempo ni daŭre redaktos kaj poluros novajn erojn por la Sonbanko.

Kaj la "malpakado" en la nova hejmo estos agrabla afero por ĉiuj kaj espereble ne tro traŭmata. La novan adreson ni anoncos ĉi tie, kaj ju pli ni afiŝos aferojn en la nova hejmo, des pli ni malafiŝos ilin en la malnova.

Ni bone komprenas, ke tiuj necesaj rearanĝoj kaŭzos iom da maloportuno, sed la afero estas necesa kaj iom urĝa. Intertempe se vi ial ne sukcesas trovi, aŭdi, deŝuti ion, kio estas en la Sonbanko, aŭ se vi vane serĉas iun aferon kiu ne estas en la Sonbanko, simple kontaktu nin per la adreso <ancientbriton.81@btinternet.com> kaj ni faros nian eblon.

Pri la ĝisnuna Sonbanko

La Sonbanko estas provo kunigi en komuna loko plej diversajn sondosierojn iel rilatajn al Esperanto. La plimulto de la sonregistraĵoj originas el la Biblioteko Butler de Esperanto-Asocio de Britio, sed ni certe aldonos ankaŭ sonaĵojn trovitajn en aliaj diversaj lokoj interretaj.

Kelkaj el tiuj sondosieroj estas registraĵoj tre malnovaj, faritaj antaŭ 100 jaroj aŭ eĉ pli longe, do ne miru se la sonkvalito ne estas ĉiam perfekta. Ni faros nian eblon por plibonigi la sonon laŭ la ebloj kaj rimedoj, kiujn ni havas.

Se vi vidos ĉi tie iun eron kies kopirajton vi posedas, kaj se vi preferas, ke la homoj ne aŭskultu ĝin ĉi tie, aŭ ke ili ne deŝutu ĝin, bonvolu kontakti la Sonbankon. Same, se vi deziras ricevi kopion de io, kio aperas ĉi tie, kaj ne sukcesas deŝuti ĝin; aŭ se vi volas proponi novan eron por la Sonbanko, sendi al ni MP3-aĵon, informi pri sonregistraĵo aliloke trovebla en Interreto, kaj precipe se aŭskultante vi rimarkos iun mankon aŭ malbonan sonon, kontaktu nin. Kaj fine, se vi havas apartan peton pri la Sonbanko, sciigu tion al ni; eĉ se ni ne povas helpi, ĉiam utilas scii la preferojn de la homoj.

Ni ne proponas eblon viki-stile alŝuti dosierojn al la Sonbanko, unue ĉar tio povas kaŭzi problemojn pri kopirajto, due ĉar sendube alvenus amaso da spamaĵoj laŭ tiu vojo.

La sondosieroj aperos ĉi tie iom post iom, kaj en la komenco tio povos esti iom malrapida. Bonvolu do pacienci, kaj reviziti de tempo al tempo.

Postnoto farita en Januaro 2010

Se vi rigardos la dosierojn en "galeria" formo, vi eble ne tuj komprenos kio estas ĉiu dosiero, kaj devos krome travadi amason da eroj malpli interesaj por atingi tiujn, kiuj vin interesas. Ni do tre rekomendas rigardi ĉion en albuma aliro; preskaŭ ĉiuj eroj estas ligitaj al iu albumo, kaj se vi rigardos tiel, ĉio estos klare videbla, kaj vi povas iom pli orde aŭskulti!

Plia postnoto en Oktobro 2010

Vi eble rimarkos, ke nun enestas kelketaj fotoj en la kolekto. Ni esperas, kiam tempo disponeblos por tio, lanĉi Bildbankon analogan al la Sonbanko. Biblioteko Butler posedas milojn da fotoj kaj aliaj vidindaĵoj, sed skani ilin estas ege malrapida laboro. Intertempe, se vi vane serĉas iun foton aŭ alian arkivaĵon, ĉiam valoras demandi al Biblioteko Butler.

Komentoj kaj mesaĝoj

Viaj komentoj ĉe unuopaj eroj estas tre bonvenaj, La Sonbanko ricevas averton pri ricevitaj komentoj, sed ne ricevas retpoŝtan adreson de la sendinto. Do al komentoj ni povas respondi nur per samloka rekomento.
Se vi efektive deziras respondon, estas pli bone uzi la mesaĝilon de Ipernity aŭ kontakti la Sonbankon retpoŝte.

Deŝuti

La klasika kaj plej simpla metodo por deŝuti el la Sonbanko estas akiri pagatan konton ĉe Ipernity. Tion farinte oni vidas deŝut-butonon surekrane.

Dua eblo estas uzo de deŝutprogrameto. Uzantoj de Firefox povas ricevi senpagan kromprogrameton kiu tre bone faras tion. Por aliaj retumiloj haveblas similaj programetoj.

Tria sed multe malpli rapida solvo estas akiri senpagan registroprogramon (ekzemple Audacity) kiu simple kopias ĉiun sonon, kiu trapasas vian komputilon. Ĉe tiu metodo, registri 30minutan dosieron postulas ĝuste 30 minutojn; kaj oni dependas de seninterrompa retkonekto. Kaj la tuton povas fuŝi aliaj "sistemaj" sonoj de la komputilo kiuj dume aŭdiĝas.

Lasta penso; ni provas afiŝi ĉi tie nur aferojn kiuj estas nek ankoraŭ aĉeteblaj nek ankoraŭ kopirajtaj. Sed ni povas erari; se hazarde aperas kopirajtaĵo ni volonte, avertite, forigas la eron. Same ni esperas, ke vi la aŭskultantoj deŝutos la erojn nur se vi ne havas alian rimedon por akiri ilin.