Ĉe la fenestro preĝtapiŝeto, sur la breto – la Kurano, sur la tablo – briletanta komputilo kaj amaso da libroj. Ĉe la tablo delikata virino en hiĝabo - aŭtoro de multaj ekspertizoj pri la starigo en Rusio de "Vahabisma Internacio". Ŝi nomiĝas Galina Ĥizrijeva, ŝi estas esploristino en la Rusia Instituto por Strategiaj Studoj. Galina rakontis al ĵurnalisto de "RR" pri kiu deklaris ĝihadon al Islamo.

Ĉu vi ĉiam portas la hiĝabon?
Preskaŭ ĉiam. Neniu min timas, neniu ligas kun mi "nigrajn" pensojn, mi neniun ĉantaĝas.

Ankaŭ la islamaj knabinoj en la Stavropola regiono venis al lernejo en hiĝaboj ne por ĉantaĝi, sed por lerni. Sed oni malpermesis al ili.

Tamen iliaj patroj ĉantaĝis la aŭtoritatulojn. Kaj tio daŭras. Antaŭ kelkaj tagoj en Kazaĥio en lernejo aperis lernantino de, ŝajnas, unua klaso (do, 7-8 jara – Trad.) en nigra hiĝabo. Instruistoj kaj infanoj mirege gapis. Tuj malantaŭ ŝi iris la patro kun barbo preskaŭ ĝis la talio kaj en araba pantalono. Li komencis kriaĉi al la instruistoj: "Vi devas ...". Malantaŭ ĉiu knabineto en hiĝabo, ĉu en Stavropol, Pjatigorsk aŭ Kazan, staras granda paĉjo. Li kuntiras fratojn kaj parencojn kaj ceterajn ulojn kaj komenciĝas "rajtodefendaj" historioj. Tio estas provokoj.

Sed ĉu ankaŭ vi provokas, alvenante al Tjumen aŭ Samaro en hiĝabo?

Mi scias, kien kaj al kiu mi venas. Eĉ se mi iras al islama evento, mi povas vesti ne hiĝabon, sed kaptukon, aranĝitan tatarstile. Aŭ simple mi povas vesti ŝalon. Unu afero estas, se persono intence decidis vesti sin tiel, kiel li estas vestita. Alia afero, se oni manipulas la knabinon, kaj per ĝi ankaŭ aliajn. Oni uzaĉas la infanon en propra batalo. Laŭ islamo, knabino ĝis la 14-jara aĝo, antaŭ ol komenciĝis la menstruoj, povas iradi sen kaptuko. Sekve, malantaŭ la postuloj permesi ilin iri al lernejo en hiĝabo staras eĉ ne la gepatroj, – ankaŭ ili estas nur ilo, – sed tute aliaj homoj. Post serio de konfliktoj en la Stavropola regiono, la lokaj aŭtoritatuloj kune kun la muftiaro proponis starigi mezlernejojn ĉe moskeoj, kie knabinoj povas veni en kaptukoj, tamen la gepatroj denove kontraŭas. Ilin do interesas ne la edukado de la knabinoj, nek la savo de iliaj animoj. Kaj la problemo estas ne la islamo. La islamon oni volas uzi por aliaj celoj.

Ĉu mi ĝuste komprenas, ke en kreskanta nombro de hiĝab-historioj estas ĉifrita kontraŭstaro de tradicia kaj moderna islamo?

Mi tute ne vidas iun kontraŭstaron inter tradicia kaj radikala islamo. Oni demandas min foje: "Kion konfesadas la islamanoj?" Mi respondas: "la Islamon". Sed kion la islamistoj? Mi respondas: "la islamismon". Ĉu vi scias, kio estas la diferenco inter ili? Ili NENIEL estas ligitaj inter si. Islamo estas religio. Islamismo havas neniun rilaton al religio.

Krude dirite. Sed kion faru mi, neislamano, sed persono kiu vivas en lando, kie 12% de loĝantaro estas islamanoj? Ĉu mi klopodadu kompreni, kiel la tradiciistoj diferencas de la salafistoj, kaj tiuj de vahabitoj?

En via demando estas alvoko por dialogo. Mi eĉ pli ĝeneraligus la temon. La araba mondo komencis dialogi kun radikalaj islamistoj. Kaj kio rezultis? "Malnovan mondon ni detruos ĝis fundament'" (citaĵo el la revolucia himno „Internacio“ – Trad.) kaj kio poste? Ili ne scias tion, sed ni ja scias: poste venas la mallumo, ĥaoso kaj teruro. Nu, ili renversis la ŝijaisman gvidantaron en Irako, diserigis kaj ĥaosigis Irakon kaj Libion. Kion ili atingis? Kion la islamistoj atingis en Egiptio, Pakistano, Afganio aŭ en la batalanta Sirio? Mallumon kaj anarkion. Kaj ĉio komenciĝis ekde disputoj pri la interpretado de la versoj de la Kurano aŭ ekde tiuj samaj hiĝaboj sur la kapoj de knabinetoj, ne gravas kie, en Tunizio, en Francio aŭ en Jemeno. Kun tuta respekto por la rajto de nacioj je memdetermino, mi vidas, al kio kondukis la dialogo kun islamistoj. Kaj mi rememoras la hadison de la Profeto: "En urbon kie mankas kuracisto, eniri eblas, sed ne konsilindas. En urbon kie mankas reganto, pli bone tute ne iru".

Sed kiel ne iri al la teritorio de la diskutado ĉirkaŭ islamo, se ili estas ĉirkaŭe? Jen la Tataria prokurorejo publike avertis pri "malleĝeco de ekstremisma agado” esploriston de la islamo kaj batalanton kontraŭ ekstremismo Raison Sulejmanov.

Rais Sulejmanov estas nur indikilo de la kontraŭdiroj, kiuj ekzistas en la socio. Kial oni lin akuzis pri ekstremismo, kiu estas ja la privilegio de la vahabitoj? Ĝuste pro tio, ke Kafil Amirov – la prokuroro, kiu faris tiun skandalan averton, estis urĝe eloficigita. Tio ĉi estas konsekvenco de la ondege kreskanta influo de la „vahabisma korporacio“ en Rusio, pri kiu avertas Sulejmanov. La terminon mem cirkuligis mortigita de teroristoj en 2012 Valiulah Hazrat Jakupov. Li estis unu el la unuaj, kiuj ekparolis pri danĝero de kunfandiĝo de la vahabisma maloficialularo kun oficialaj Kazanaj aŭtoritatuloj. Kaj en la 90aj ĉio komenciĝis romantike - ekde respekto flanke de la aŭtoritatuloj al la religio de la prapatroj. Aldoniĝis la korupto - kaj rezulte la tradicia islamo en Tatario estas forpremata al la periferio. Ĝi fariĝis la religio de la maljunuloj. Konflikto "patroj kaj filoj" estas evidenta: financado el Saud-Arabujo, la trejnado de junaj homoj en UAE, Egiptio kaj Kataro kondukis al tio, ke la vesto, pariĝa konduto kaj pensmaniero de parto de junaj tataroj-islamanoj kopias la arabajn. Por ili okazaĵoj en Mezoriento pli proksimas ol la vivo en Rusio. En ĉiu prospera tatara vilaĝo vi povas vidi satelitan antenon, agorditan al "Al-Jazeera" aŭ "Arabio". Tial elofocigo de la prokuroro, simpatianta al la vahabismo, neniel atestas pri venko super la vahabisma korporacio.

Nun mi komprenas kial Hejdar Ĝemal, prezidanto de la Islama Komitato de Rusio, nomis „islamofobo“ islamanon Raison Suleimanov.

Tra Ĝamal iras la plifortiĝanta propagando de la islamismo. Li apogas tiujn fortojn, kiuj penas “reforĝi” la religian koncepton al tiel nomata "revolucia" aŭ "moderna" islamo.

Kiel okazis, ke en 2013 eblis la kreo de "Vahabisma Internacio" preskaŭ en ĉiuj regionoj de Rusio krom Ĉukotko?

En Ĉukotko la vahabismo mankas pro unu kialo: tio estas fermita ĉelima zono. Kaj armilejojn oni trovas jam en Tjumen, Surgut, Omsk, en la Jamalo-Neneta aŭtonoma distrikto. La islamistoj enradikiĝas tie, kie estas petrolo kaj gaso. Ili pensas strategie. Integra parto de la vahabisma korporacio – tiel nomataj kriptovahabitoj kaj kripto-iĥvanoj – estas tiuj inter la aŭtoritatularo. Ili uzas la principon „Taqiyya“ – kaŝado de siaj opinioj – kiun oni kritikas ĉe la ŝijaistoj. Ni vidas ilin en televidilo, ni eĉ elektas ilin, ĉar ili parolas ĝuste kaj juste pri la ŝtato, sed ili financas tiujn, kiuj iras por ĝihado.

Ĉu vi povas diri la nomojn?

Mi ne estas sub polica enketado, do mi ne devas malkaŝi nomojn, pasvortojn, sekretejojn, sed mi scias ke tiaĵoj okazas en la Ĥanti-Mansia aŭtonoma distrikto, en Niĵnij Novgorod, Kazan, en Dagestano, Inguŝetia. Tio estas bone pripensita strategio. Ĝi sekvas el la ideologiaĵoj, kiujn la islamistoj havas por ĉia okazo. Ilia "rusa" ideologiaĵo jenas: “la nafto apartenas al islamanoj tutmonde, ĝi estas "speciala graco de Dio la Plejpotenca" al la islamanoj. La judoj ne havas nafton? "Tio estas ilia puno. Dio ne amas ilin, Dio amas nin. Kie ajn estas islamanoj, tie estas ankaŭ la nafto". La nafto estas islama produkto, – kredas la vahabitoj. Laŭ ilia kompreno la rusoj subpremis la islamon, sed Kazan, Tjumen, Uralo kaj plu Siberio estas ja Siberia ĥanujo. Ĉeĉenio kaj Apŝeron, laŭ ilia opinio, ankaŭ apudas kaj apartenas ĉi tien. Tiun kredon pri la ekskluziveco de iuj "islamanoj" dum jardekoj kreskigas Usono kaj Britio. Unue tra la homrajtaj organizoj, hodiaŭ tra la homoj de "Al-Qaeda", inter kiuj, parenteze, estas Usonaj senatanoj kaj kongresanoj, parlamentanoj de UK. La senatanan kampanjon de Hillary Clinton parte financis la iĥvanoj.
Tamen, post la ekzalto de la "araba Printempo" en Usono oni komencis kompreni, ke la ilo de la tutmondiĝo, kiun ili kreskigis, iĝas nekontrolebla. La afero estas eĉ ne en la "fratoj-islamanoj" aŭ la talibanoj. Tio estas nur la eksteraj manifestiĝoj de profundaj procezoj - islama bankado kaj fikho - jurisprudenco, reto de potenc-strukturoj, paralelaj al la registaraj, internacia trafiko de drogoj, kaŝa komercado de armiloj. Eĉ sur la oficiala nivelo – ni demandu, kion la araboj faras mem? Projektas por ili la japanoj kaj germanoj, konstruas por ili baratanoj kaj ĉinoj, militas por ili rusaj kaj afrikaj islamanoj, afganoj. Ili jam kondutas kiel "blua sango". Jen estas la sekvoj de kultivado de ekskluziveco.

Kiom efika estas en kontraŭstaro al islamistoj la ideo de “Eŭro-islamo“, kiun provas enkonduki Kazan?

En praktiko, kiel mi vidas, je ĝi kredas nur parto de ĝiaj kreintoj. Ĝi estas stranga konstruita koncepto, pri kiu konsentas nek tradiciistoj, nek – des pli - la salafitoj kaj vahabitoj. Kontraste al tio la islamista ideologio reale funkcias. Ĉu vi memoras, kiel en la fruaj 90-aj, multaj terminoj, ankaŭ ja la bazaj, estis rekonceptitaj? Ekzemple, ni forlasis la koncepton de "ŝtata sekureco" pro la analogio kun la KGB kaj enkondukis la koncepton de “nacia sekureco”. Sed la nacia sekureco ne signifas ŝtatan sekurecon. Ĝi estas iom pli komplika.

Post Usono en la 60-aj jaroj pri rekonceptado de islamaj terminoj ekparolis la iĥvanoj. En la angla-lingvaj verkoj ili skribas pri plenigo de islamo per politika enhavo. Al-Kardavi, teologo de Egiptio, diras ke se vi kredas je 99% de islamo, sed ne kredas je la 1%, kiu estas la politiko, vi ne estas islamano. Kaj el tio rezultas, ke kiel la laikan vivon ni plenigas per aliaj signifoj, anstataŭigante ŝtatan sekurecon per la nacia, tiel ankaŭ en la religia vivo ni ŝanĝas la kutimajn kaj stabilajn signifojn.

Tio estas la "Islama projekto" de Usono, kreita por la milito en Afganio en la 80-aj?

Tie oni elprovis ĝin. Sed tra la mondo la ĉeloj de "Fratoj-islamanoj" komencis formiĝi ankoraŭ en 50-60-aj jaroj, kiam la postmilita Eŭropo bezonis dungeblularon. La unuaj alvenis al Svislando ideologoj de la iĥvanismo Said Ramadan kaj Hassan al-Banna. Ilin kaj iliajn sekvantojn prilaboris la sekurecservoj.

Kiam iĝis klare, ke la retoj de iĥvanoj-islamanoj estas implikitaj en serio de murdoj en Mezoriento, oni komencis elpeli ilin de tie. Ili translokiĝis al Saud-Arabio kaj aliĝis tie al la vahabitoj. La vahabismo havas pli profundajn radikojn. Ili estas en nesolvitaj problemoj de la Dua Mondmilito. Fermentado de vahabismo en Eŭropo estas ligita kun la ideologio de la faŝismo. En Palestino estis muftio Al-Husejni. Li gvidis la islaman armeon de Hitlero, por kiu estis desegnita "islama" formo. En la islama mondo, inkluzive de la okupitaj teritorioj de Sovetunio, tiu armeo disdonis flugfoliojn - en la turka lingvo, sed arabskribe - ke Hitlero sekrete konvertiĝis al Islamo, lia nomo estas Hajdar.

La hodiaŭa reenkarniĝo de faŝismo estas kiel paŭsaĵo el la pasinteco. La preferata legendo de la islamistoj: "Obama estas sekreta islamano". Tio signifas: “islamisto”. La iĥvanoj salutas sin reciproke per suprenĵeto de mano kaj la vahabitoj kaj salafitoj per suprenlevo de fingro. Ĉe la iĥvanoj "nova Heil" nomiĝas "ravija" – laŭ placo en Kairo, kie ĵus pereis iliaj kamaradoj.

Do jen kial la ĉeĉenaj vahabitoj asertas ke fingro, levita supren, signifas: "Allah estas unu"? Kaj ili, malkiel la tradiciistoj, "konfesas la veran islamon, turnante sin rekte al Dio, kaj sufioj - tra perantoj."

Mi vidas neniun sencon diskuti la formon mankan je enhavo. Krudodire, malklereco kaj hipokriteco de la islamistoj ne havas limojn. Jen oni kredas ke la salafitoj estas pli moderaj ol vahabitoj. Nu, ĉar ili "moderas", ili ne povas rompi la socion. Ilia ideologo Al-Kardavi diras: "Venu sur vian vojon, kiam la kondiĉoj estas maturaj. Ili estas maturaj, kiam vi fariĝos kolo aŭ cerbo de la aŭtoritato". Kaj tiuj homoj klopodegas.

Mi scias, ekzemple, ke inter la arbara frataro de Ĉeĉenio kaj Dagestano ĉefrolas infanoj de personoj kiuj laboras en "Gazprom" kaj en la banka sektoro de Maĥaĉkala. Iliaj infanoj studas aŭ jam finis Oksfordon, Yale. La konata Bostona teroristo Carnaev studis en Kembriĝo, kion la "diskretaj" usonanoj prisilentas. Li loĝis en vilao de iu muftio. Mi ne povas sendi mian infanon al Kembriĝo. Simplaj familioj estas neinteresaj por la islamistoj, escepte kiel „kanon-furaĝo“. Ilin interesas penetri tra la infanoj en la oligarĥiajn kaj registarajn mediojn. Kaj infanojn el malriĉaj familioj ili trompas per fatvoj pri "ravija", pri suprenlevita fingro, aŭ pri seksum-ĝihado.

Kio estas seksum-ĝihado?

Ĝi signifas, ke juna islamanino devas provizi seksumajn servojn al ĝihadano en ajna lando. La islamistoj havas fatvojn pri "sankta devo" de seksuma ĝihado. Tia "islamo", kiun oni provas trudi, estas morala dekadenco. Jen, ŝajnus evidenta, ke ĉiuj religioj vokas al ĉasteco. Sed ja ne vahabismo. Seksum-ĝihado laŭ iliaj fatvoj - jen ĉasteco. Min ŝokis historio de iu sirianino, kiu estis edzinigita al membro de la opozicia grupo "Ĝabhat an-Nusra". Kiam ŝi alvenis al sia edzo, unue li "edziĝis" al ŝi, poste dum unu tago ŝi ŝanĝis ok "edzojn" kaj fine ŝi mortigis sin. Sed se vi dirus al vahabito, ke tio estas krimo kaj malĉasteco, li indignus: "Ne, tio estas la geedzeco".

En islamo ni havas la koncepton "fytra" - religia sento. La islamistoj elradikigis tiun senton – per la jam menciita rekonceptado de islamaj terminoj - kio kovras per iuspeca "islama" kovrilo la faŝistan "Mein Kampf". Tiel la islamistoj kalumnias pri la Islamo, misinterpretante la Vortojn de la Plejalta Dio, atribuas al Li kruelaĵojn, kiujn Li supozeble benis. Kaj ordinaraj homoj komencas pensi: “Ho Dio, ĉu ĉi tio estas islamo?"

La afero venis al tio, ke arbitraj interpretoj de la islamistoj estis enskribitaj en la Kuranon kaj tradukitaj al la rusa de Elmir Kulijev el Azerbajĝano. Kvankam la Rusia muftiaro malpermesis tiun tradukon ĝuste pro tio, ke ĝi enhavas la vahabismajn interpretojn, ĝi estas elŝutebla el la interreto kaj aĉetebla. Tiel aperadas en Rusio "aliaj islamanoj".

Vi iam diris ke "ni, la islamanoj de Kaŭkazio, ne estas kiel ĉiuj rusianoj. Ni estas vere malsamaj". Kiaj do vi estas?

Ni estas en la avangardo pli ol la resto de Rusio. Ekde la 90aj, ni spertis plurajn militojn, nin daŭre premas la teroristaro kaj banditaro, ni proprahaŭte spertas la plenforton de la mondaj postkulisaj potencoj. Tio estas ega premo. Ĉe ni ĉiu, precipe en Dagestano, eĉ 12-13-jaraj infanoj, estas devigataj fari la elekton. Ne eblas esprimi la forton de tiu premo: islamisma, financa, korupta, terorisma kaj premo de malamikeco flanke de la resto de Rusio. Ĉu homoj, vivantaj en tiaj kondiĉoj, povas ne esti aliaj? Sed kiel ni, tiel ankaŭ la resto de Rusio ankoraŭ devos kompreni kaj akcepti, ke ni estas malsamaj. Geopolitike por Kaŭkazio foriĝi de Rusio - estas kvazaŭ ekflugi kaj movi sin al Saŭda Arabio aŭ Kataro. La esenco de la afero tamen estas en tio, ke Kaŭkazio devas fari la elekton de civilizo. Kaj tiuj, kiuj ne akceptos ĝin, devos foriri. Pro simpla kialo: vivi en du, tri, kvar, kvin interpretoj de moraleco kaj fido estas infero.

Ĉu el tio fontas koncepto de la ne-islamanoj, ke la islamo kaj terorismo estas preskaŭ sinonimoj?

La “islamon”, kiun oni nun proponas al ni, ankaŭ mi, islamanino, timas. Tio ne estas la religio de miaj prauloj, vivi tiel ordonis nek la Profeto, nek la geavoj, nek la herooj de la Kaŭkaza milito, nek la imamo Ŝamil. La islamismo estas fekunda grundo por kreskigi kiel islamofobion tiel rusofobion.

Kial rusoj ne timus islamon, se tra la lando - en Kislovodsk, Tjumen, Ĥabarovsk – la islamaj gvidantoj perĉantaĝas konstruigon de moskeoj? La muftioj aludas al la respondeculoj pri eblo de malordoj kaj uzaĉas la liberalan leĝaron, sed estas granda demando: kiu kaj kion predikos en tiuj moskeoj?

Lasta demando estas la ĉefa. Ni ne havas regionon, kie estus nur unu muftio aŭ teologo. Ordinare da ili estas du aŭ tri kaj ili konkuradas. Artefaritan konkuradon kreas la ŝtato kaj la lokaj aŭtoritatuloj. Sed estas ĝuste la aŭtoritatuloj, kiuj stimulas la kontraŭ-registarajn fortojn. Ĉie, ne gravas, ĉu temas pri Stavropol aŭ la Embaev-lernejo en Tjumen, - en kiu dum jardekoj oni edukis vahabismajn imamojn, - aŭ Ĥabarovsk - ĉie la ŝtato kondutas kvazaŭ islamanoj ne ekzistus. Aparte ekzempla estas la situacio en Niĵnij Novgorod. Ĝi estas simple malmodelo de normalaj rilatoj inter la ŝtato kaj la konfesioj. La postulato de la tieaj aŭtoritatuloj estas silenta, tamen cinika: "Vi povas eĉ mortigi sin reciproke en via moskeo, ni ne volas ion scii pri tio".

Kaj ĝuste tio jam komenciĝis en Niĵnij Novgorod?

Jes, tie homoj iras por preĝi tra policaj kordonoj. Tio estas ĉio, kion la ŝtato povas fari. Kvankam neniuj antaŭsignoj estis pri la konflikto inter „patroj kaj filoj". Ĉirkaŭ 15 jaroj la Spiritan Administracion de islamanoj en la regiono de Niĵnij Novgorod estris Umar-ĥazrat Idrisov. Antaŭ kelka tempo inter liaj ĉirkaŭuloj aperis kelkaj homoj, kiuj ricevis islaman edukadon en Saŭda Arabio. Li promociis ilin dum jaroj, li cedis sian lokon en la Publika Ĉambro, poste sian oficon kiel estro de la Spirita Administracio de islamanoj en la regiono de Niĵnij Novgorod. Sed rezulte oni forprenis de li eĉ la moskeon, kie li predikadis. Liaj eksparoĥanoj komencis peti lin: "Jen, la vahabismo leviĝas, oni forpelas la Islamon, revenu!" Li provis. Sed el la vilaĝo Rybuŝkino – kiu estas triba vilaĝo de Damir-ĥazrat Muhetdinov, nova spirita gvidanto de islamanoj en la regiono de Niĵnij Novgorod - venis ties paroĥanoj por voĉdoni por la forigo de Idrisov. Kiam ili sciiĝis ke la voĉdonrajton havas nur la membroj de la loka komunumo, okazis interbatiĝo.

Ĉu la imamo ne komprenis, kion oni instruas en Saŭda Arabujo?
Tion ankaŭ nun multaj ne komprenas. Talgat-ĥazrat Taĝuddin, la prezidanto de la Centra Spirita Administracio de islamanoj en Rusio, antaŭ ne tre longe haltis la sendadon de junuloj al Saŭda Arabio, Egiptio kaj aliaj arabaj islam-edukejoj. Sed nun ili iras tien propramone aŭ per mono, kiun oni donas al ili el eksterlando.

Sed tiuj, kiuj revenis, ne gravas, ĉu ili lernis aŭ batalis, kreas en Rusio socian kontraŭsistemon. Eble estas tempo revizii la leĝojn?

Mi diros pli. Mi timas ke la tempo, kiam ili kreadis la kontraŭsistemojn estas jam hieraŭo. Ili kreas malsamajn civilizajn sistemojn, dume tolerante la ekzistantan ordon. Kaj ni provas fari kun ili "interkulturan kaj interreligian dialogon". Kun la homoj, kiuj havas, fakte, nek kulturon, nek religion.

La islamismo estas ideologio, ne kapabla traktadi, ĝi estas esence celita por milito. Mi certas, ke, dum ne estas tro malfrue, ni devus leĝe malpermesi la vahabismon. Aŭ almenaŭ ni devas reveni al la regiona leĝdonado, ekzemple en Dagestano en 1999 jam estis ellaborita leĝo "Pri la vahabisma kaj alia ekstremisma agado". Kompreneble, oni devus ĝin ĝisdatigi kaj kompletigi, kaj poste validigi ĝin sur la federacia nivelo. Nur tiel.

Kiel ni scias, neeblas en unu sola lando konstrui komunismon. Tiel same neeblas batali kontraŭ la vahabismo en sola Dagestano aŭ Surguto. El sub la islamistoj oni devas insiste elbati la ideologion de ekskluziveco. Nun oni batalas kontraŭ la eksteraj atributoj - hiĝabo, barbo, arabaj pantalonoj. Tio estas misvojo. Konvinkita vahabito en nia socio estas razita, vestita kiel angla dando, kaj sidas, ekzemple, la Publika Ĉambro, en la regiona parlamento aŭ laboras en respektinda banko aŭ korporacio.

Sekve, la leĝo, malpermesanta islamismon devus respondi al minaca nivelo. Ĝi devas esti malsama por malsamaj regionoj. Sed oni nepre devas ne rompi mallertege la islaman komunumon, Ummah-on, kiel okazas en Niĵnij Novgorod. Ummah estas la gardisto de la rusia islamo. Kaj kiam la formato de la leĝaro ne koheras al la nivelo de kreskantaj minacoj, ĝi malordiĝas. Samkiel la tuta socio. La homoj komencas kaŝi sin malantaŭ islamofobio kaj rusofobio.

Ĉu la ŝtato adekvate taksas la seriozecon de la minaco?

Ne. La profundon de la minaco ĝi nur eksentis en 2013. Sed kio estas "islama projekto" kaj kiom tutmonda ĝi estas, la registaro, ŝajnas, ne plene komprenas ankaŭ nun.