Taŭriono's articles

  • Ĝihado kontraŭ islamismo

    - 7 years ago - 2 comments
    Antaŭ nelonge mi tralegis intervujon de Galina Ĥizrijeva pri situacio de islamo en Rusio kaj tutmonde. Ĝi estas sufiĉe interesa kaj mi decidis elprovi la google-tradukilon pri ĝi. Nu, mi devis multe redakti la tekston, tamen Google vere faciligis la taskon. Do, ĝi funkcias! Jen sube la artikolo, la originalo ĉe: expert.ru/russian_reporter/2013/43/islamu-ob_yavlen-dzhihad/?partner=9867

  • Forpasis mia E-instruistino

    - July 30, 2012 - 1 comment
    IKBE-1997
    Hieraŭ forpasis virino, al kiu mi ŝuldas mian esperantistecon, mian konon de Esperanto kaj mian amon al Esperanto - Anastasija Ivanovna Ĵukova, kiun e-istoj nomis Nadja. Ŝi estis tre bone konata en la blindula E-movado kaj hodiaŭ multaj esperantistoj kunploras kun mi. Verŝajne, sola maniero kiel mi povas omaĝi al ŝia memoro, estas skribi iom pri ŝi. Dum internacia kongreso de blindaj esperantistoj 1997 (se mi bone memoras la jaron) Ŝi estis blinda ekde infaneco kaj ŝi instruis la rusan…

  • Ĉineskaĵoj

    - September 25, 2010 - 1 comment
    Iam trafis en miajn manojn la libro de Lu Jixin "Invit' al Ĉinesko". Ĝi longe kuŝis sur breto, ĉar la ĉina kulturo ne tre interesis min. Sed antaŭ nelonge la granda najbaro de Rusio eklogis min kaj mi rememoris tiun libron. Ho, ĝi vere estas defio por ĉiu verkemulo, kia mi ja tute ne estas. Sed ankaŭ simplan ŝatanton de poezio la "Invit'" nepre emigas al verko. Kun granda ĝojo mi trovis ĉe Ipernity la grupon "Ĉinesko" kaj vidis, ke multaj E-poetoj sekvis la inviton de Lu Jixin. Somere mi hav…