Saluton Amikoj!
Mi estas tute nova al ipernity, kaj mi estas tute mirigita. Tiom da kontribuoj esperantlingvaj mi trovis, kaj plejparte estas eĉ interesaj kontribuoj... estas freneza!
Mi ja riskos perdi multe da tempo en tiu ludilo kaj eble mi iam decidos eĉ iomete kunbabili ĉi-tie, prezenti kuriozaĵojn el la vivo en Svislando, kaj iom pli sistematike montri fotojn el mia kolekto.
Sed por nun nur tio: Dankon al ĉiuj en la tuta mondo!
Amike, Benno
PS: Auch wenn ich hier vor allem Esperanto verwenden werde, werde ich mich darum bemühen, meine eigenen Beiträge auch in deutsch zu verfassen.
Send a message
Search for members
WOOD says:
Andy Անդի says:
Venti - 文缇pro says:
Katalin Kovatspro says:
Iu gravulo antaŭ nelonge skribis al mi, ke Ipernity estas amuzejo, kaj fakte tio sonis pejorativa vorto en la kunteksto. Mi povas diri, ke mi trovas ĉi tie (kaj mem klopodas aldoni) estetitke kaj kulture valorajn aferojn, kiuj povas larĝigi niajn konojn pri la mondo kaj ties riĉeco.
Ĉi tie vere havas sencon kaj utilon nia komuna lingvo, pere de kiu ni rompas ĉiujn komunikbarojn. Kunĝuu!
Manfredo replies:
(Kaj dankon por la vorto "pejorativa", mi ne konis ĝin. :-)
Benno replies:
Aliflanke, pro la frapanta nombro da esperantistoj ĉi-tie, mi iomete sentas kiel en virtuala esperanto-kongreso. Tiom da homoj, tiom da temoj, seriozaj kaj malseriozaj, belaj kaj tedaj.... Perplekso trafis min...
Ja estas pli ol ludilo. Do, kie estas la gufujo? :-)
Grizalupo says:
Kastelrojo says:
dankon pro via invito, mi ankoraux ne estis membro de cxi tiu rondo. Mi vizitos gxin scivoleme.
Gxis baldaux,
Laurent
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Benvenuto!
Welcome!
Wilkommen!
Bienvenue!
[???ESPERANTO???]
František Horáčekpro says:
estu bonvena! Svislandon kaj la vivo en ĝi mi ne konas, do mi atendos viajn interesaĵojn! Estu ĉiutage feliĉa! Estime Francisko
Lumina says:
Frank Merla says:
Fernando Maia Jr. says:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
;-P
[???ESPERANTO???]