Benno Published on March 29, 2009
by Benno

Benno's blog

Browse posts
Nekredeble....
Posted on November 29, 2009
4 comments (latest 3 weeks ago)
Islamo – ĉu viktimo de demokrata ekstremismo?
nova prezidanto!
Posted on December 31, 2008
1 comment (latest 11 months ago)
dankon esperantistoj!
Posted on October 8, 2008
14 comments (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 185 times

Islamo – ĉu viktimo de demokrata ekstremismo?

Sunday March 29, 2009 at 12:50AM

Jes, vi ĝuste legis. En Svislando la demokrata ekstremismo permesas atakon kontraŭ islama (arkitektura) tradicio. En julio 2008 popola iniciativo kiu postulas malpermeson por la konstruado de minaretoj estis submetita ĉe la federaciaj aŭtoritatoj kun 114'000 oficiale valdigitaj subskriboj. Komence de marto ĉi-jare tiu kontraŭ-minareta iniciativo estis malaprobita de 129 kontraŭ 50 voĉoj en la Svisa Nacia Konsilio. Malgraŭ tiu parlamenta malaprobo la iniciativo estis taksita valida.

Tio signifas ke verŝajne en aŭtuno ĉi-jare la 5 milionoj da plenaĝaj svisaj civitanoj devos voĉdoni pri jena nova paragrafo en la svisa federacia konstitucio: „la konstruado de minaretoj estas malpermesita“. La parlamenta malaprobo do fakte ne havas juran sed nur konsilan signifon.

Por pli bona kompreno: Popola iniciativo estas politika ilo en Svislando, kiu permesas al iu ajn organizo proponi ŝanĝojn al la federacia konstitucio, preterpasante la konsenton de la parlamento. Kiam oni sukcesas kolekti almenaŭ 100'000 subskriboj (ĉirkaŭ 2% de la civitanoj) por iu ajn propono, tiam popola voĉdono nepre devas okazi. Simile, ĉiu nove ellaborita leĝo de la parlamento povas esti devige submetita al popola aprobo per nur 50'000 kontraŭaj civitanaj subskriboj. Por la bono aŭ la malbono, la civitanaro estas la plej supera instanco por aprobi aŭ malaprobi leĝajn kaj konstituciajn ŝanĝojn en Svislando.

Hodiaŭ ĉirkaŭ 5% de la enloĝantoj estas islamanoj kaj ekzistas tri malgrandaj minaretoj en la tuta lando. Precipe pro almigrado la nombro de islamanoj daŭre kreskas. La iniciantoj de la kontraŭ-minareta iniciativo vidas minaretojn kiel potenco-simbolo de la politika islamo kaj timas la altrudon de islamistaj leĝoj al la svisa socio fare de fundamentalistoj.

En etoso, kie la medioj ligas terorismon, devigajn geedziĝojn, honormurdojn kaj la submetadon de virinoj sendiference al la islama religio, la timoj kontraŭ islamo estas grandaj kaj iagrade kompreneblaj. Sed, ĉu malpermesi minaretojn iel helpas solvi problemon pri fundamenalistaj islamistoj en Svislando - se tia problemo eksistas? Ĉu malpermesi minaretojn helpas solvi iun ajn problemon rilate al islamo? Aŭ ĉu eble tiu iniciativo nur estas komenco por finfine tute malpermesi islamon?

La ŝanco, ke la kontraŭ-minareta iniciativo estos akceptita, feliĉe estas tre malgranda. Multaj homoj konsentas ke tiu propono ne nur estas malnecesa ofendo kontraŭ islamanoj sed ankaŭ ofendo kontraŭ la minoritataj rajtoj kaj la homaj rajtoj pri religia libereco. Kaj ekde 1893 nur 16 el 169 popolaj iniciativoj estis akceptitaj. Tamen, jam estas pripensiga, ke sufiĉe da homoj subskribis tiun kontraŭ-islaman iniciativon por voĉdonigi 5 milionoj da homoj pri hontinda, diskriminacia kaj senutila malpermeso konstrui minaretojn.

Mi ne volas plendi. Por mi estas granda privilego, loĝi en lando kun tiel longa kaj altgrada demokrata tradicio. Sed kiam demokratio iĝas maltolerema diktaturo de la plimulto, mi ne plu volas aparteni al la plimulto.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...