About this blog

  • 4 posts
  • 1 224 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 29, 2009

Nekredeble....

Hodiau Svislando vochdonis. Lau unuaj prognozoj 59% de Svisoj akceptis la malpermeson por la konstruado de minaretoj.

Estas tempo ke mi eksighas el la kirka komunumo. Almenau tiun liberecon ni ankorau havas chi-tie.

Chu baldau mi petu asilon en Irano?



Published at 12:50 ( 4 comments / 17 visits )
This post is public

March 29, 2009

Islamo – ĉu viktimo de demokrata ekstremismo?

Jes, vi ĝuste legis. En Svislando la demokrata ekstremismo permesas atakon kontraŭ islama (arkitektura) tradicio. En julio 2008 popola iniciativo kiu postulas malpermeson por la konstruado de minaretoj estis submetita ĉe la federaciaj aŭtoritatoj kun 114'000 oficiale valdigitaj subskriboj. Komence de marto ĉi-jare tiu kontraŭ-minareta iniciativo estis malaprobita de 129 kontraŭ 50 voĉoj en la Svisa Nacia Konsilio. Malgraŭ tiu parlamenta malaprobo la iniciativo estis taksita valida.

Tio signifas ke verŝajne en aŭtuno ĉi-jare la 5 milionoj da plenaĝaj svisaj civitanoj devos voĉdoni pri jena nova paragrafo en la svisa federacia konstitucio: „la konstruado de minaretoj estas malpermesita“. La parlamenta malaprobo do fakte ne havas juran sed nur konsilan signifon.

Por pli bona kompreno: Popola iniciativo estas politika ilo en Svislando, kiu permesas al iu ajn organizo proponi ŝanĝojn al la federacia konstitucio, preterpasante la konsenton de la parlamento. Kiam oni sukcesas kolekti almenaŭ 100'000 subskriboj (ĉirkaŭ 2% de la civitanoj) por iu ajn propono, tiam popola voĉdono nepre devas okazi. Simile, ĉiu nove ellaborita leĝo de la parlamento povas esti devige submetita al popola aprobo per nur 50'000 kontraŭaj civitanaj subskriboj. Por la bono aŭ la malbono, la civitanaro estas la plej supera instanco por aprobi aŭ malaprobi leĝajn kaj konstituciajn ŝanĝojn en Svislando.

Hodiaŭ ĉirkaŭ 5% de la enloĝantoj estas islamanoj kaj ekzistas tri malgrandaj minaretoj en la tuta lando. Precipe pro almigrado la nombro de islamanoj daŭre kreskas. La iniciantoj de la kontraŭ-minareta iniciativo vidas minaretojn kiel potenco-simbolo de la politika islamo kaj timas la altrudon de islamistaj leĝoj al la svisa socio fare de fundamentalistoj.

En etoso, kie la medioj ligas terorismon, devigajn geedziĝojn, honormurdojn kaj la submetadon de virinoj sendiference al la islama religio, la timoj kontraŭ islamo estas grandaj kaj iagrade kompreneblaj. Sed, ĉu malpermesi minaretojn iel helpas solvi problemon pri fundamenalistaj islamistoj en Svislando - se tia problemo eksistas? Ĉu malpermesi minaretojn helpas solvi iun ajn problemon rilate al islamo? Aŭ ĉu eble tiu iniciativo nur estas komenco por finfine tute malpermesi islamon?

La ŝanco, ke la kontraŭ-minareta iniciativo estos akceptita, feliĉe estas tre malgranda. Multaj homoj konsentas ke tiu propono ne nur estas malnecesa ofendo kontraŭ islamanoj sed ankaŭ ofendo kontraŭ la minoritataj rajtoj kaj la homaj rajtoj pri religia libereco. Kaj ekde 1893 nur 16 el 169 popolaj iniciativoj estis akceptitaj. Tamen, jam estas pripensiga, ke sufiĉe da homoj subskribis tiun kontraŭ-islaman iniciativon por voĉdonigi 5 milionoj da homoj pri hontinda, diskriminacia kaj senutila malpermeso konstrui minaretojn.

Mi ne volas plendi. Por mi estas granda privilego, loĝi en lando kun tiel longa kaj altgrada demokrata tradicio. Sed kiam demokratio iĝas maltolerema diktaturo de la plimulto, mi ne plu volas aparteni al la plimulto.

Published at 00:50 ( 0 comments / 182 visits )
This post is public

December 31, 2008

nova prezidanto!

Ekde 1a januaro 2009 Svislando havos novan prezidanton. Kaj mi certas ke neniu en tiu forumo interesiĝas pri tio, ĉar eĉ la plej multaj homoj en Svislando ne interesiĝas pri tio.

Lia nomo estas Hans-Rudolf Merz. La antaŭa prezidanto estis Pascal Couchepin, sed mi konfesas ke kvankam mi estas Sviso kaj ege interesita pri politiko, mi ne tute certis pri tio. Mi do konas la nomojn de la prezidantoj de landoj kiel Usono aŭ Irano, sed ŝajne forgesis la nomon de mia propra prezidanto. Hontinde!

La problemo pri la nomo de la prezidanto en Svislando estas triopa.
- Unue, la funkcio de la svisa prezidanto estas kvazaŭ sensignifa.
- Due, prezidanteco ĉiam nur daŭras unu jaron.
- Trie, la elekto de prezidanto estas parlamenta formalaĵo. Laŭvice iĝas prezidanto unu el la sep Konsilantoj Federaciaj (KF).

La ŝtatestro de Svislando fakte ne estas la prezidanto, sed komune(!) tiu sepopo nomita Konsilantaro Federacia. Ĝi estas kunvokita ĉiusemajne por komune (demokrate) preni politikajn decidojn. Tiuj kunsidoj estas gvidataj de la prezidanto. Jen lia ĉefa funkcio.

Interese estas, ke tiu sistemo ankoraŭ pli malpli bone funkcias, kvankam (aŭ eble ĉar?) estas representitaj la kvin plej grandaj partioj kaj tri lingvoregionoj inter la sep KF. Tiel necesas ĉiam trovi pli malpli taŭgan konsenton inter la partioj, kaj neniu el la KF havas tro da povo por si mem.

Tiu stranga svisa registara sistemo tiel eksistas jam ekde 160 jaroj, dum kiuj la plej multaj aliaj landoj travivis plurajn ŝanĝojn de registara sistemo, sangajn militojn kaj/aŭ revoluciojn. Sed nenio tia okazis en tiu mezeŭropa lando de montaruloj sen komuna lingvo, sen komuna konfesio kaj sen komuna kulturo.

Kaj foje, kiam mi legas la novaĵojn el aliaj landoj, mi dezirus, ke ankaŭ aliaj landoj estu regata ne de unu prezidanto, sed de diverseca sepopo (aŭ kvinopo aŭ naŭopo) por ke oni trovu daŭreblajn solvojn inter la partioj per paca konsento anstataŭ laŭte trudi la ideojn de unuopulo per fera pugno.

Sukcesan kaj pacan novan jaron mi deziras al ĉiuj!

Published at 00:46 ( 1 comment / 186 visits )
This post is public

October 8, 2008

dankon esperantistoj!

Saluton Amikoj!

Mi estas tute nova al ipernity, kaj mi estas tute mirigita. Tiom da kontribuoj esperantlingvaj mi trovis, kaj plejparte estas eĉ interesaj kontribuoj... estas freneza!

Mi ja riskos perdi multe da tempo en tiu ludilo kaj eble mi iam decidos eĉ iomete kunbabili ĉi-tie, prezenti kuriozaĵojn el la vivo en Svislando, kaj iom pli sistematike montri fotojn el mia kolekto.

Sed por nun nur tio: Dankon al ĉiuj en la tuta mondo!

Amike, Benno

PS: Auch wenn ich hier vor allem Esperanto verwenden werde, werde ich mich darum bemühen, meine eigenen Beiträge auch in deutsch zu verfassen.

Published at 21:33 ( 14 comments / 470 visits )
This post is public


( 4 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Benno

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...