Pri raneto
Martin Thorenz
Iam malina inĝenierfaka studento transiris straton kiam rano alvokis lin dirante: "Se vi kisas min, mi transformiĝos en belan princinon." La studento kliniĝis, levis la ranon kaj metis ĝin en sian poŝon.
La rano ekparolis denove dirante: "Se vi kisas min, mi transformiĝos en belan princinon kaj mi restos kun vi dum tuta semajno."
La inĝenierfaka studento elprenis la ranon el sia poŝo, ridetis al ĝi kaj remetis ĝin poste reen en la poŝon. La rano ekkriis: "Se vi kisas min kaj retransformigas min en princinon, mi restos kun vi kaj faros ĈION kion vi volas."
Denove la junulo elprenis la ranon, ridetis al ĝi kaj remetis ĝin en la poŝon.
Finfine la rano demandis: "Kio estas? Mi rakontis al vi ke mi estas bela princino, ke mi restos kun vi dum tuta semajno kaj ke mi faros ĉion kion vi volas. Kial vi ne volas kisi min?"
La junulo diris: "Rigardu, mi estas inĝeniero. Mi ne havas tempon por koramikino, sed parolanta rano estas mojosa."

Prenita el interreto