September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

September 2009 (1)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (3)
March 2009 (3)
November 2008 (1)
October 2008 (7)

September 26, 2009

Saluton post la somero!

Simple ripozi mi bezonis post la IJK, UK, neoficiala postkongreso en mia varsovia verdejo, post invado de la gastoj, senfina diboĉado nokta ĝis matenoj, fakte post manko de ia normala en prifajfo de ĉio libertempo. Tial mia aktiveco malaperis kaj ĵus reale nun mi komencas agi en la reto. Arkones en Poznano, Pollando (la artaj konfrontoj en Esperanto), kiu okazis semajnon antaŭe, brile fermis la someran periodon. Sed dum la aranĝo pli labori jam mi deziris, kolekti valoran materialon, interparoli ol diboĉi. Sufiĉas :)

Nun venis tempo rememori ĉion. Ĉi tie do, tagon pli frue ol oficiale ĉe http://www.podkasto.net, la A-parto de la 49a elsendo, kiu rememoras la 65an Internacian Junularan Kongreson en Liberec. La parton B serĉu morgaŭ por aŭskulti, elŝuti, kune kun mi rememoradi aŭ simple ekscii, ĉar ne ĉiuj ja la junularan kongreson partoprenis. Baldaŭ aliaj sonmaterialoj, registraĵoj, ankaŭ la filmetoj - sed trankvile. Ĵus la somero finiĝis kaj laboro similas al diboĉado. Ankaŭ lacigas :)

Ĉion bonan al vi ĉiuj!
Irek

Published at 14:53 / 1 comment / 185 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...