May 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

September 2009 (1)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (3)
March 2009 (3)
November 2008 (1)
October 2008 (7)

May 22, 2009

Ne nur kun Eo ligiĝas la vivo, bedaŭrinde

Laste iom mi malaperis de la reto, ĉar la vivo bedaŭrinde ne nur kun Esperanto ligiĝas. Sed tamen de la amo ne eblas liberiĝi :) Intertempe do sukcese mi gvidis la oficialan E-kurson ĉe la Varsovia Universitato (la fina ekzameno sekvos la 4an de julio), cerbumis pri la Junulara Programo dum UK kaj dum la liberaj vesperoj, kiuj iel ne svarmis ĉi-maje, prilaboradis la sonmaterialojn por la nova VV-Elsendo. Ĝi aperos dimanĉe, entute en la retejo www.podkasto.net, kaj en la programo ia. rememoro de Platano pri la Radio ZAM el Parizo, nekonata epizodo de Katakana pri la vivo muzika kaj sonraporto de Saŝa pri la Aroma Jalto, kiu laste okazis en Krimeo.
Komenciĝas la renkontiĝa tempo, tial venontsemajne, kun teamo de geamikoj, mi venos al Litovio por partopreni la 43an Boatadon de la vilnusa klubo Juneco. Jam mi antaŭĝojas ripozon en la litova naturo kaj amikumadon kun la litovaj, estonaj kaj rusaj geamikoj, eble ankaŭ kun vi? :)
Koraj salutoj al vi ĉiuj!

Published at 20:26 / 1 comment / 198 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...