April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

September 2009 (1)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (3)
March 2009 (3)
November 2008 (1)
October 2008 (7)

April 8, 2009

Proksimiĝas apero de la nova VV-Elsendoj-paĝo

Pro la organizaj devoj lige kun AS (Ago-Semajno), IJK, UK kaj JES (pri kiuj jam mi skribis), la ideo lanĉi ekde la nova jaro apartan paĝon por la klubaj elsendoj nature fiaskis. Subite aperis tro multe da taskoj en sama tempo, kio influis ankaŭ la longecon de la programoj. Nun, kiam la organizaj aferoj portempe trankviliĝis, daŭras laboroj fini ŝajne pli oportunan por la aŭskultantoj paĝon de Varsovia Vento Elsendoj. La rezultojn de la laboro vi povas vidi ĉe: www.podkasto.net. Ĝis malfermo, kiu okazos la 19an de aprilo kune kun apero de la 46a elsendo, mi petas ĝin nur viziti, sed ne lasi la komentariojn. Viajn opiniojn, rimarkojn, nun vi rajtas lasi ĉi tie :)

Published at 16:58 / 1 comment / 159 visits
This post is public

April 19, 2009

La nova elsendo jam en la reto!

La nova, 46a elsendo jam en la reto!
Mi invitas vin aŭskulti aŭ elŝuti ĝin el la nova retejo: www.podkasto.net.
Dankema mi estos pro viaj rimarkoj pri la nova retejo.
La programojn komentu rekte en la VVE-retejo :)
Koraj salutoj al ĉiuj!

Published at 21:44 / 4 comments / 255 visits
This post is public

April 22, 2009

Renkontiĝo kun Ludoviko

Kelkaj el inter ni (foto en la galerio), memore pri la morto-datreveno, vizitis la monumento-tombon de la majstro. Ĉiuj ja ni loĝas en Varsovio, pli malpli en la proksimeco. Estis sune, relative varme. Kelkaj arboj vekiĝis post la vintra dormo. Verdiĝis la griza ĉirkaŭaĵo. Rudzia zorge purigis la lokon de la ankoraŭ aŭtunaj arbo-folioj, Gonja metis florojn, flamigis la verdajn kandelojn de ni, de la varsovia esperantistaro, de la nekonata esperantisto... Mi kune kun la aliaj deklamis la flamajn kaj plenajn de idealismo poemojn de Zamenhof. Estis agrable, iom solene, sed ne triste. Ne plori ni venis sed danki al Ludoviko pro Esperanto. "La Espero", "La Vojo", "Al la fratoj", "La preĝo sub la Verda Standardo"... Ĉu vi legis tion iam?
Interesa homo estis li, kuraĝa, kaj tiam, kiam ankoraŭ neniu parolis pri demokratio, pri la homaj rajtoj, pri la seksa egaleco, pri la mondo sen landlimoj... Kun amo en koro li kredis la homaron, kiel infano, naiva. Tamen li elrevis tion. Kompare al lia tempo ni vivas kvazaŭ en paradizo, malgraŭ ke homo plu malamas homon kaj frato batalas kontraŭ frato. Kiom da jaroj ankoraŭ? Dek, cent, mil ĝis kiam la mondo komprenos, ke ĉiuj ni ja sur la sama ŝipo. "Ho mia kor' ne batu..." :)

Published at 22:06 / 3 comments / 221 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...